Al la enhavo

Kiel funkcias la aglutinon laŭ la ŝanĝo de signifo kiam afiksoj estas inversigitaj

de Nala_Cat15, 2020-februaro-11

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-februaro-11 15:15:49

Kiel ŝanĝas la signifon de vortoj kiam afiksoj estas miksitaj en vortoj

Ekzemple

Fotilaro kontraŭ fotarilo
Fiulino kontraŭ fiinulo
Samseksemulino knt samseksulinemo knt samseksinulemo ktp


Kaj ankaŭ kun kapvortoj

Ventrodoloro kontraŭ doloroventro
Kapturna kontraŭ turnkapa
Ŝanceliĝema kontraŭ elŝancemiĝa

Kio estas ia ĝenerala regulo por la ŝanĝo de signifo en ĉi tiaj ekzemploj?

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-12 07:39:07

Mi ne scias, ĉu ekzistas ia ĝenerala regulo por la ŝanĝo, sed la principo estas, ke en kunmetitaj vortoj la lasta parto montras pri kio temas kaj la antaŭa parto precizigas kia tipa. Do kaj vaporŝipo kaj velŝipo estas ŝipoj, la unua uzas vaporon kaj la dua velojn. Analoge
 
  • fotilaro estas aro de fotiloj, kiuj sinsekve estas iloj por foti,
    ekz. Fotisto bezonas grandan fotilaron, alivorte multajn fotilojn.
  • fotarilo estas ilo por fotaro, kiu sinsekve signifas kolekton de fotoj,
    ekz. En arkivejo oni bezonas bonan fotarilon (ekz. Adobe Bridge) por arkivi diversajn fotarojn aŭ kolektojn de fotoj.
Notu, ke multaj finaĵoj farigas vortojn pezaj, speciale tiam, kiam la kombinaĵo estas nekutima, ekz. fotilo estas kutima kombinaĵo, sed nek fotilaro nek fotarilo estas. Mi avertas kontraŭ tro pezaj esprimoj kaj ĉi tial preferus "aro de fotiloj" resp. "ilo por (mastri) fotokolektoj(n)".

Reen al la supro