Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-30 15:27:01

StefKo:Kial "ili donis ĝin" kaj ne "...lin"?
Pardonu, mi eraris kaj forgesis korekti.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-30 15:27:06

- Avino, mi ekzamenis vin, vi estas sana. Klarigu denove, pri kio vi plendas?
- Sed mi spiregas.
- Kaj kiam?
- Kiam mi ne povas kuratingi la buson!

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-30 17:05:15

Hebreo ricevis telegrafaĵon: "Doktoro ordonis tranĉi tranci".
Li respondas: "Doktoro ordonis tranĉi tranĉi".
La telegrafisto demandas, kial li respondas same.
- Sara demandas min: "Doktoro ordonis tranĉi. Tranĉi?", mi respondas: "Doktoro ordonis tranĉi? Tranĉi!".

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-30 19:37:50

Plezuro? (malnova juda ŝerco)

– Mi havas plezuron koni vian edzinon...
– Kaj vi nomas tion plezuro?!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-01 09:01:33

StefKo:Plezuro? (malnova juda ŝerco)
– Mi havas plezuron koni vian edzinon...
– Kaj vi nomas tion plezuro?!
- Rigardu, kian belan korpon havas tiu knabo!
- Ne estas knabo, sed knabino!
- Ne diru, estas ja knabo!
- Tute ne knabo! Ŝi estas mia filino!
- Ho! Tiam vi, sinjoro, estas ŝia patro?
- Ne, mi estas ŝia patrino!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-01 10:54:23

- Doktoro, mi ne povas pagi pli por la kuracado, mia mono finiĝis.
- Nu, estas bone, ke vi resaniĝis!

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-01 13:14:19

Rovniy_Sergey:- Avino, mi ekzamenis vin, vi estas sana. Klarigu denove, pri kio vi plendas?
- Sed mi spiregas.
- Kaj kiam?
- Kiam mi ne povas kuratingi la buson!
Saluton, Sergey!

Mi havas du rimarkojn, Sergey.
Unuan ĝeneralan: vi pli kaj pli bone, pli lerte, uzas Esperanton. Mi gratulas al vi la progreson!
Duan, rilatan al la vorto "avino": mi supozas ke vi volis uzi la vorton "oldulino" aŭ "maljunulino". En la Rusa (kaj en la Pola ankaŭ) estas unu vorto por nomi kaj avinon kaj maljunan virinon babuŝka (pole babcia). En Esperanto por tio estas la malsamaj vortoj.
Mi skribas pri tio ĉar oldulino kaj avino tre ofte rolas en multaj ŝercoj do tiuj ĉi eraroj ankaŭ estos multaj.

Se mi eraras, iu pli sperta korektu min!

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-03 20:22:02

Ruza dunganto

– Kial vi dungas nur edziĝintajn virojn?
– Ili estas alkumiĝintaj al humiligoj kaj ofendoj, krom tio ili ne rapidas akurate eliri el laborejo.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-04 17:49:30

Maljunulino, kiu ŝatis familiajn skandalojn, ĉiutage reskribis sian testamenton.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-05 21:30:06

- Vekiĝu, vi malfruos al la lernejo.🌞
- Diablo prenu la lernejon! Mi ne iros! Ĉiuj tie malamas min...🙁
- Kial vi ne provas donadi malpli da hejmtaskoj al ili?! 🤔🧐🤥

Reen al la supro