Al la enhavo

Gento de la esperantistoj?

de StefKo, 2020-aprilo-01

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 16:34:56

La konflikto de interesoj inter ni, esperantistoj, kaj diversaj estraroj, influpovaj grupoj ktp. inklinigas nin al estigi alternativan socian grupon – interreta gento de la esperantistoj, kiel ekz. gento de teknikaj maniuloj. Ĉu ekzistas tia gento? Ĉu ni, lernu-anoj, apartenas al tia alternativa, interreta gento?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 18:42:42

Ĉu vi volas diri ion kiel la anglalingvaĵon "nerd"?
"nerd" certe tradukeblas pere de "komputila fanatikulo", ĉu ne?

Laŭ mi, pli taŭge estus duonigi Esperantujon: miapense, fakte estas la "vera" Esperantujo, kun UK-oj, SAT-kongresoj, ktp, kaj la ret-Espetantujo, kun lernu.net, ktp.

Mi mem fakte estus "ret-esperantisto", sciante, ke mi neniam iris en la "veran" Esperantujon.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 21:01:50

Zam_franca:Ĉu vi volas diri ion kiel la anglalingvaĵo "nerd"?
"nerd" certe tradukeblas pere de "komputila fanatikulo", ĉu ne?

Laŭ mi, pli taŭge estus duonigi Esperantujon: miapense, fakte estas la "vera" Esperantujo, kun UK-oj, SAT-kongresoj, ktp, kaj la ret-Espetantujo, kun lernu.net, ktp.

Mi mem fakte estus "ret-esperantisto", sciante, ke mi neniam iris en la "veran" Esperantujon.
Jes, "fanatikulo" estas pli ĝusta vorto. Mi pensis pri fanatikuloj de tekniko kaj ne nur de komputilo. Sed via ekzemplo ankaŭ estas bona.
"Ret-Esperantujo" kaj "vera Esperantujo" - ĉu ekzistas tia divido de esperanta socio? Se jes, la "ret-Esperantujo" estas tiu gento pri kiu mi pensis. Do post tiu ekspliko mi ree demandas, ĉu ni, forumanoj, estas tia gento?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 05:43:16

StefKo:

Se temas pri forumanoj kiuj estas pli aktivaj rete ol en la "vera Esperantujo", nu, jes, laŭ mi.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 11:53:02

Eble ni efektive estas samgentanoj per Evo ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 13:35:29

Jxusteno:Eble ni efektive estas samgentanoj per Evo ridulo.gif
Vi pensas pri biblia Eva?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 15:42:25

StefKo:
Jxusteno:Eble ni efektive estas samgentanoj per Evo ridulo.gif
Vi pensas pri biblia Eva?
Jes, Evo estas ria Esperantigita nomo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-03 11:21:57

Jxusteno:
StefKo:
Jxusteno:Eble ni efektive estas samgentanoj per Evo ridulo.gif
Vi pensas pri biblia Eva?
Jes, Evo estas ria Esperantigita nomo.
Ĉu vi scias ke probable Evo estis dua virino de Adamo?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-03 11:30:24

StefKo:
Jxusteno:
StefKo:
Jxusteno:Eble ni efektive estas samgentanoj per Evo ridulo.gif
Vi pensas pri biblia Eva?
Jes, Evo estas ria Esperantigita nomo.
Ĉu vi scias ke probable Evo estis dua virino de Adamo?
Kredeble mi ne aŭdis tion. Sed al mi ŝajnas ke la plejmulto da personoj, apartenantaj al unu el la abrahamaj religioj, tamen kredas ke Evo kaj Adamo estis la unuaj homoj kaj ke la ceteraj homoj estas iliaj idoj.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-03 19:17:44

Jxusteno:
StefKo:
Jxusteno:
StefKo:
Jxusteno:Eble ni efektive estas samgentanoj per Evo ridulo.gif
Vi pensas pri biblia Eva?
Jes, Evo estas ria Esperantigita nomo.
Ĉu vi scias ke probable Evo estis dua virino de Adamo?
Kredeble mi ne aŭdis tion. Sed al mi ŝajnas ke la plejmulto da personoj, apartenantaj al unu el la abrahamaj religioj, tamen kredas ke Evo kaj Adamo estis la unuaj homoj kaj ke la ceteraj homoj estas iliaj idoj.
Traduko de la Biblio de L. Zamenhof:

Ĉapitro 1
(...)
27. — Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, Iaŭ la bildo de Dio Li kreis lin: en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. (...)

Ĉapitro 2

(...)
22. — Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo.
23. — Kaj la homo diris : jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata virino, ĉar de viro ŝi estas
prenita.
(...)

Kio signifas la vorto NUN en tiu ĉi teksto? Ĝi signifas ke nuna virino estas sama kiel Adamo kaj plaĉas al li, do la antaŭa estas malsama kaj ne plaĉis al li!
Ĉu vi scias kiel judoj nomas ŝin? LILIT. Serĉu en interreto kiu estas LILIT.

Reen al la supro