Till sidans innehåll

Lingvaj bataletoj

av StefKo, 5 april 2020

Meddelanden: 95

Språk: Esperanto

sergejm (Visa profilen) 16 maj 2020 16:47:30

En betulbastaj leteroj oni povas legi "убита есмь", ĉi tio ne signifas "mi estas mortbatita" sed "mi estas forte batita".
"продажник" ne estas tiu, kiu vendas, sed tiu kiu recevas punmonon.
"сироты" ne estas orfanoj, sed kamparanoj.

StefKo (Visa profilen) 17 maj 2020 13:45:27

sergejm:En betulbastaj leteroj oni povas legi "убита есмь", ĉi tio ne signifas "mi estas mortbatita" sed "mi estas forte batita".
"продажник" ne estas tiu, kiu vendas, sed tiu kiu recevas punmonon.
"сироты" ne estas orfanoj, sed kamparanoj.
En la nuna pola ekzistas vorto ubić sed oni uzas ĝin rilate al mortigo, buĉo de la bestoj kaj ne homoj (ankaŭ rilate al platigo, kompaktigo de io). Rilate al "forte bati" oni uzas pobić.

sergejm (Visa profilen) 17 maj 2020 14:37:42

Rusan "убить" oni uzas pri mortigo de homoj kaj bestoj.
Ankaŭ estas "побить" smimile kiel en la pola.

StefKo (Visa profilen) 24 maj 2020 12:35:17

Oni utilas lerni fremdajn lingvojn (ree)

Vespero de Silvestro en arbaro. Eleganta vulpino iras al silvestra balo… Subite en arbustoj ŝi aŭdas klukadon.
– Ho, ho! Ia kokino en arbaro! Tia manĝeto taŭgos antaŭ la drinkado…
Kaj ŝi plonĝis en la arbustojn…
Post momento ŝi elsaltas el la arbustoj distaŭzita, sen la vosto kaj malantaŭ ŝi – lupo ĝustiganta la pantalonon. La lupo diras:
– Rimarku, rufulino, oni utilas lerni fremdajn lingvojn.

StefKo (Visa profilen) 28 maj 2020 10:24:36

Kion signifas la franca rien

Judoj Icek kaj Moŝe vizitas Parizon.
– Icek, kion signifas la vorto rien?
– Nenion.
– Neeble, ĝi devas signifi ion.

StefKo (Visa profilen) 3 juni 2020 19:57:06

Daŭrigo de legendaj pola-ĉeĥaj vortaj bataletoj

Unu tradukisto dum kongreso de flegistinoj:


Post tuttaga tradukado, laca, mi devis traduki prelegon de ia ĉeĥa flegistino. Tie troviĝis vortoj pri pacientoj kiuj ricevas pogutigadojn. 'Pogutigado' ĉeĥe estas kapečko kaj mi tradukis ĝin kapavka. Ambaŭ vortoj similas al polaj vortoj kapka, kapeczka (esp. 'guteto') sed ĉeĥa kapavka signifas 'gonoreo'.
"

StefKo (Visa profilen) 30 juni 2020 19:27:01

Kial ĉeĥoj favoras maldikajn lernantojn?

Renkonto de instruistoj el du lernejoj: pola kaj ĉeĥa... La direktoro de ĉeĥa lernejo rakontas ke en Ĉeĥio oni aĉetas librojn por ĉiu chudy lernanto. Unu pola instruisto demandas, mira, kial ĉeĥoj diskriminacias dikajn lernantojn.
Montriĝis ke la ĉeĥa vorto chudy kiu sonas samkiel pola vorto chudy signifas "malriĉa", kaj ne "maldika" kiel en la pola.

StefKo (Visa profilen) 1 augusti 2020 10:25:57

Daŭrigo de legendaj pola-ĉeĥaj vortaj bataletoj

La sama tradukisto dum kongreso de flegistinoj prelegis pri la diabeto. La diabeto ĉeĥe estas cukrovka sed li uzis la vorton cukrenka kiu signifas "sukerujo". Post la prelego la ĉeĥaj flegistinoj paŝis al li kaj diris ŝerce ke la vorto plaĉas al ili kaj ili uzados ĝin por nomi la diabeton.

La ĉeĥaj vortoj cukrovka kaj cukrenka devenas de la vorto cukr (esperante "sukero"). La sufiksoj -ovka (pole -ówka) kaj -enka (pole ankaŭ -enka) ekzistas ankaŭ en la pola sed havas iom aliajn signifojn.

ĉeĥe - pole - esperante:
cukr - cukier - sukero
cukrovka - cukrzyca - diabeto
cukrenka - cukiernica - sukerujo

Pole cukrówka (legu "cukruvka") estas: speco de kolombo, piro aŭ bombono.
Cukierenka - eta kukejo, kafejo.

Zam_franca (Visa profilen) 1 augusti 2020 14:20:56

StefKo:Daŭrigo de legendaj pola-ĉeĥaj vortaj bataletoj

La sama tradukisto dum kongreso de flegistinoj prelegis pri la diabeto. La diabeto ĉeĥe estas cukrovka sed li uzis la vorton cukrenka kiu signifas "sukerujo". Post la prelego la ĉeĥaj flegistinoj paŝis al li kaj diris ŝerce ke la vorto plaĉas al ili kaj ili uzados ĝin por nomi la diabeton.

La ĉeĥaj vortoj cukrovka kaj cukrenka devenas de la vorto cukr (esperante "sukero"). La sufiksoj -ovka (pole -ówka) kaj -enka (pole ankaŭ -enka) ekzistas ankaŭ en la pola sed havas iom aliajn signifojn.

ĉeĥe - pole - esperante:
cukr - cukier - sukero
cukrovka - cukrzyca - diabeto
cukrenka - cukiernica - sukerujo

Pole cukrówka (legu "cukruvka") estas: speco de kolombo, piro aŭ bombono.
Cukierenka - eta kukejo, kafejo.
Ĉu "suer-malsanaĵo" estu alternativa nomo por "diabeto"?

StefKo (Visa profilen) 2 augusti 2020 08:02:12

Zam_franca:
StefKo:Daŭrigo de legendaj (...).
Ĉu "suer-malsanaĵo" estu alternativa nomo por "diabeto"?
Sukerpatio?

Tillbaka till toppen