Al la enhavo

Kiel mi povas renkonti pli da esperantistoj?

de ksb1020, 2020-aprilo-19

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

ksb1020 (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 22:59:44

Saluton!
Mi supozas, ke oni eble diros, ke mi estas nova civitano de Esperantujo. Mi "malkovris" Esperanton antaŭ 6 jaroj, sed mi ne studis longe. Nun mi denove enamiĝas al Esperanto. Kio estas la plej bona maniero renkonti aliajn esperantistojn? Ankaŭ bonvolu sendi al mi peton de amiko se vi volas!

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-20 09:57:29

ksb1020:Saluton!
Mi supozas, ke oni eble diros, ke mi estas nova civitano de Esperantujo. Mi "malkovris" Esperanton antaŭ 6 jaroj, sed mi ne studis longe. Nun mi denove enamiĝas al Esperanto. Kio estas la plej bona maniero renkonti aliajn esperantistojn? Ankaŭ bonvolu sendi al mi peton de amiko se vi volas!
Unue - telekonferece, ekz. meet.jit.si (nuba programo, do sen ia ajn instalado)

Metsis (Montri la profilon) 2020-aprilo-22 07:01:03

Stefko,

Ĉu vi havas spertojn pri Jitsi? Kia ĝi estas?

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 18:38:16

Metsis:Stefko,

Ĉu vi havas spertojn pri Jitsi? Kia ĝi estas?
Tio estas la nuba programo.
Vi skribas adreson: meet.jit.si/via_nomo
La saman adreson skribas via interparolanto (vi evidente sendis ĝin antaŭe al la interparolanto) kaj... ĉio! La priskribo estas angla.

via_nomo devas esti ununura, aliokaze iu ajn povas aliĝi al via telekonferenco.
Mi nun havas problemojn kun interreto do ne povas fari la telekonferencon kun vi.

Metsis (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 06:53:57

Bone, sed kia estas la kvalito? Ĉu la kvalito malboniĝas, kiam estas pliaj participantoj? Ĉu oni povas prezidi la konferencon?

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 10:46:22

Metsis:Bone, sed kia estas la kvalito? Ĉu la kvalito malboniĝas, kiam estas pliaj participantoj? Ĉu oni povas prezidi la konferencon?
Kvalito de la transmisio? Depende de parametroj de la aparataro kaj interreto. Mi ne havas bonan aparataron do ĝi estas averaĝa kaj malbona. Uzantoj estas egalaj.
Metsis, provu! Ekz. via nomo estu: metsis. Donu ĝin al via amiko kaj en la sama tempo vi ambaŭ skribu: https://meet.jit.si/metsis (Se vi uzos tiun adreson, vi havos multajn telekonferencanojn)
Por plu, rigardu retejon (angle kiun vi bone scipovas): jitsi.org

PS. La programo estas senpaga sed transmisio de la datenoj - nenecese!

olivarbo_fr04000 (Montri la profilon) 2020-aprilo-28 21:18:20

Mi ĵus instalis kaj komencis uzi, en mia poŝtelefono Android, la programon kaj socian reton Amikumu, kiu permesas sin prezenti kaj intermesaĝi, kaj per kio oni ankaŭ konas la distancon inter si kaj la aliaj anoj. Mi ne scias, ĉu ĝi efikas por fizike renkonti E-istojn, sed ĝi permesas legi diversajn mesaĝetojn. Alia ideo estas la Pasporta Servo, socia retejo por tiuj, kiuj emas ĉiĉeroni, trinkejumi aŭ gastigi E-istemulojn, oni proponas almenaŭ unu el tiuj tri eblecoj. Espereble bonajn kontaktojn kaj renkontojn al vi !

Metsis (Montri la profilon) 2020-aprilo-29 09:27:16

Stefko,

Dankon, mi provis. Ŝajnas, ke mia familio kaj niaj amikoj festos valburgon aŭ tagon de la laboro per Jitsi ridulo.gif

(Nepre ne per MS Teams, kiun mi uzas sufiĉe en la laborejo. Mi ne volas uzi ĝin dum mia libertempo. MS Teams aĉas!)

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-29 11:14:53

Metsis:Stefko,

Dankon, mi provis. Ŝajnas, ke mia familio kaj niaj amikoj festos valburgon aŭ tagon de la laboro per Jitsi ridulo.gif

(Nepre ne per MS Teams, kiun mi uzas sufiĉe en la laborejo. Mi ne volas uzi ĝin dum mia libertempo. MS Teams aĉas!)
Plezuran kaj sanan feston! Ne forgesu ektrinki toste sanon de la frataro Esperanta!

Avoamavivo (Montri la profilon) 2020-majo-03 19:51:26

Saluton Mi revenas al Esperanto poata 50 jaroj. Mi havas pli jol cent poshtamikoj. io ocasis char me skribis artikolo en usona gazeto nomigs Esperanto USA. Do me havis tro multa demandoj el multoj homoj tra la mondon.

Mi koespondis kun paper leteroj sed baldau me havis tro pleia amikoin mi ne havis monon for ooshto marko

Ankau kekla vidis mi estas usonoano kaj pensas mi estas richa. Mi ne estas richa me estas studento. Sed kelka demandis al me por sendi ilin monon.

Do korespondi deziras estas bona por mi set tio estas en 1990. Nuna mi estas ne certa

Bon tagon al vi

Reen al la supro