Al la enhavo

Joe Biden: la 46-a usona prezidento!

de Zam_franca, 2020-novembro-07

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

baba79 (Montri la profilon) 2020-novembro-10 10:57:08

Por reveni al la temo:
Progresemuloj, usonaj aŭ tutmondaj ne tro fanfaronu! Trump ekhavis pli da voĉdonoj ol en 2016: do Usono tute ne "maltrumpiĝis", kaj Trump aŭ alia trump-stila politikisto ja povus prezentiĝi kaj venki dum la venonta 2024-baloto.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-10 11:41:41

Mi rimarkis, ke estas ial forigita ankoraŭ unu mia sufiĉe ĝentila mesaĝo (08.11.2020), kiun jam sukcesis tralegi multaj ĉi-forumaj frekventuloj. Espereble, la koncerna moderisto klarigos kialon de sia malracia cenzuremo...
Probable, estus pli bone, se oni pli aktivus en forigado de abundaj hieroglifaj spamaĵoj, kiuj regule aperas ĉi-forume.
===============
Ankoraŭ unu pritema ŝerceto
----------
Conversation between two Americans:
"In this election, my wife for the first time voted for the Democrats."
"Well, don't worry ... Perhaps she just don't like Trump."
"I wouldn't be worried if she'd not died ten years ago."
----------
Разговор двух американцев:
— На нынешних выборах моя жена впервые проголосовала за демократов.
— Ну, не переживай... Возможно, ей просто не нравится Трамп.
— Я бы не переживал, если бы она не умерла десять лет назад.
----------
Konversacio inter du usonanoj:
— Dum nuna elekta kampanjo mia edzino la unuan fojon voĉdonis por la demokratoj.
— Nu, ne zorgu ... Probable, ŝi simple ne ŝatas Trump'on.
— Mi ne zorgus, se ŝi ne mortus antaŭ dek jaroj.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-10 12:33:19

baba79:Por reveni al la temo:
Progresemuloj, usonaj aŭ tutmondaj ne tro fanfaronu! Trump ekhavis pli da voĉdonoj ol en 2016: do Usono tute ne "maltrumpiĝis", kaj Trump aŭ alia trump-stila politikisto ja povus prezentiĝi kaj venki dum la venonta 2024-baloto.
Fakte, "progresemuloj", kiuj verdire en kelkaj aspektoj estas same konservemaj al konservemuloj, ege respondecas kaj pri la venko de Trump en 2016, kaj pri la nuna kreskiĝo de la subteno al li. Multaj homoj, kiuj simple volas vivi kaj lasi vivi, sentas sin ege sufokataj de la aŭtoritarismeco kaj hipokriteco de "progresemuloj". Nuntempaj "progresemuloj" ege kritikas kelkajn politikojn se tiuj venas de konservema politikisto, sed por ili la samaj politikoj estas apogendaj se tiuj venas de "progresista" politikisto. Por "progresemuloj" gravas pli etikedoj, frapfrazoj kaj ŝajnoj ol justeco, faktoj kaj la realo.

Ĉu oni povas diri ke ĉi tia sinteno de radikalaj absurdaj progresemuloj estas produkto de la diskurso de konservemuloj? Jes, sed nur parte ĉar kelkaj aĵoj estas simple nekredeblaj.

Tamen, simple ne estas surprizo ke multaj homoj preferas voĉdoni konserveman populistan fanfaronon kiu ne insultas senbaze la plimulton da loĝantoj de lando ol progreseman populistan politikiston, kies diskurso insultas senbaze la plimulton da loĝantoj. Trump ĉi-foje ne venkis, verŝajne, pro sia sinteno al kovido, kiu krom erara estis fiere stultega, kaj eĉ tiel, li havis grandegan subtenon.

Kiam progresistoj ĉesu postuli akcepti dogmojn, homoj kiel Trump perdos subtenon.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-10 13:12:40

Ĉu vi pensas ke Biden estas popolisto, novatago?
Fakte, "progresemuloj", kiuj verdire en kelkaj aspektoj estas same konservemaj al konservemuloj, ege respondecas kaj pri la venko de Trump en 2016, kaj pri la nuna kreskiĝo de la subteno al li. Multaj homoj, kiuj simple volas vivi kaj lasi vivi, sentas sin ege sufokataj de la aŭtoritarismeco kaj hipokriteco de "progresemuloj".
Ĉu laŭ tiu logiko pli bona kandidato ol Biden ne estus Sanders, kiu (mi kredas) unuanime estas ja maldekstra popolisto?
Certe la neago de Obama pri multaj temoj respondecas pri la venko de Trump en 2016.

Pli ĝenerale, ĉu vi do konsideras Obama kaj Biden kiel maldesktruloj?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-10 13:16:10

baba79:Por reveni al la temo:
Progresemuloj, usonaj aŭ tutmondaj ne tro fanfaronu! Trump ekhavis pli da voĉdonoj ol en 2016: do Usono tute ne "maltrumpiĝis", kaj Trump aŭ alia trump-stila politikisto ja povus prezentiĝi kaj venki dum la venonta 2024-baloto.
Certe, sed tamen ja temas laŭ mi pri la plej bona novaĵo de 2020.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-10 14:01:06

Zam_franca:Ĉu vi pensas ke Biden estas popolisto, novatago?
Fakte, "progresemuloj", kiuj verdire en kelkaj aspektoj estas same konservemaj al konservemuloj, ege respondecas kaj pri la venko de Trump en 2016, kaj pri la nuna kreskiĝo de la subteno al li. Multaj homoj, kiuj simple volas vivi kaj lasi vivi, sentas sin ege sufokataj de la aŭtoritarismeco kaj hipokriteco de "progresemuloj".
Ĉu laŭ tiu logiko pli bona kandidato ol Biden ne estus Sanders, kiu (mi kredas) unuanime estas ja maldekstra popolisto?
Certe la neago de Obama pri multaj temoj respondecas pri la venko de Trump en 2016.

Pli ĝenerale, ĉu vi do konsideras Obama kaj Biden kiel maldesktruloj?
Mi certas pri tio, kion mi diris en mia lasta mesaĝo. Inter aliaj kialoj, tute ne nur, ĉar en Hispanio la situacio estas simila. Multaj voĉdonantoj por maldekstraj partioj (aŭ por la PSOE, pri kiu multaj el ni ne opinias kiel vera maldekstra partio) decidis ekvoĉdoni tre konserveman naciistan dekstran partion. Esti "progresemulo" tute ne malhelpas esti populisto, fakte, tute male. Ĉu mi devas pensi pri Trump kaj Biden tion, kion amasmedioj volas ke mi pensu pri ili?

Aliflanke, la usona dupartiisma sistemo ne havas maldekstrajn partiojn. Mi nur uzis la vorton "progresemulo", tamen, ĉiam inter citiloj. Dekstraj partioj povas esti pli progresemaj aŭ pli konservemaj.

verdavojo (Montri la profilon) 2020-novembro-10 15:20:20

Zam-franca "Pli ĝenerale, ĉu vi do konsideras Obama kaj Biden kiel maldesktruloj?" mi opinias ke en suda ameriko nivelo, ne. Tamen, desktruloj ili ne estas. Mr. Biden estas abortisto, ekzemple.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-10 16:54:42

novatago:
Zam_franca:Ĉu vi pensas ke Biden estas popolisto, novatago?

Ĉu laŭ tiu logiko pli bona kandidato ol Biden ne estus Sanders, kiu (mi kredas) unuanime estas ja maldekstra popolisto?
Certe la neago de Obama pri multaj temoj respondecas pri la venko de Trump en 2016.

Pli ĝenerale, ĉu vi do konsideras Obama kaj Biden kiel maldesktruloj?
Mi certas pri tio, kion mi diris en mia lasta mesaĝo. Inter aliaj kialoj, tute ne nur, ĉar en Hispanio la situacio estas simila. Multaj voĉdonantoj por maldekstraj partioj (aŭ por la PSOE, pri kiu multaj el ni ne opinias kiel vera maldekstra partio) decidis ekvoĉdoni tre konserveman naciistan dekstran partion. Esti "progresemulo" tute ne malhelpas esti populisto, fakte, tute male. Ĉu mi devas pensi pri Trump kaj Biden tion, kion amasmedioj volas ke mi pensu pri ili?

Aliflanke, la usona dupartiisma sistemo ne havas maldekstrajn partiojn. Mi nur uzis la vorton "progresemulo", tamen, ĉiam inter citiloj. Dekstraj partioj povas esti pli progresemaj aŭ pli konservemaj.
Ree, mi informas vin ke mi eble maltaŭge elektis vortojn.

Zam_franca:Per "progresema" mi intencas traduki liberal unue kiel en liberal democracy. Eble mi devintus uzi la a-vorton "liberala". Ĉiuokaze, nun vi scias kion mi volis diri.
Maldekstra aŭtoritatismo ja ekzistas, kaj ĝi ankaŭ estas minaco al "liberala" (?) demokratio.
Ĉu vi pensas ke "liberala" estas pli taŭga? Se jes, mi revortigos mian unuan mesaĝon.
Popolisto ne povas esti "liberala".
Popolisto kiel Sanders ja povas esti "progresema", kaj tiajn progresemulojn mi ne ŝatas.

Mi ne scias, kion amasmedioj volas ke vi pensu pri ili.

Mi samopinias, ke la usona demokrata partio ne estas maldekstra, sed laŭ mi eble ŝanĝos kun la "bando" (the squad), eĉ se tiu ŝanĝo okazos post multaj jaroj laŭ mi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-10 17:01:34

verdavojo:Zam-franca "Pli ĝenerale, ĉu vi do konsideras Obama kaj Biden kiel maldesktruloj?" mi opinias ke en suda ameriko nivelo, ne. Tamen, desktruloj ili ne estas. Mr. Biden estas abortisto, ekzemple.
En Eŭropo ja estas moderaj dekstruloj (centr-dekstruloj) kiuj subtenas la rajton aborti (ekzemple: la partio de la franca prezidento). Ne temas pri afero dekstra aŭ maldekstra.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-novembro-10 18:31:13

Zam_franca:
verdavojo:baba79, tiu estas "ege subjektiva koncepto", mi akceptas vian vidpunkton, ĉar li estas korekta. Tamen, tiu subjektiva koncepto estas ege forta, ĉefe en Brazilo, kaj ĉi tie rilatas multege je politiko.
En Francujo, ekzistas "laikeco", strikta limo inter religio/kredo kaj politiko.
Ĝi estas tre malfacile klarigebla.
Franca laikeco estas apartigo de ŝtato kaj religioj. En laika ŝtato, religioj ne rajtas trudi siajn leĝojn. Kaj ŝtato ne rajtas enmiksiĝi en religiaj demandoj, se ili ne perturbas publikan ordon. La malo estas teokratio, kie ambaŭ estas miksitaj.

Strange, la unua laikecano estis Jesuo mem, kiam, respondante al la farizanoj, li diris ke oni redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro, kaj al Dio tion, kio apartenas al Dio.

Reen al la supro