Al la enhavo

Lingvaj politikoj de Hispanujo kaj Francujo, la senfina foso

de Zam_franca, 2020-decembro-23

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-23 22:04:17

Hispanoj ŝajne estas disŝiritaj pri la "leĝo Cetaa", kiu malfortigus la instruadon de la kastela (la hispana lingvo), profite de la regionaj lingvoj. Kontraŭ-sendependistoj vigle klopodas halti tiun leĝon, dum sendependistoj subtenas ĝin.

De franca vidpunkto, tiu situacio estas nekredebla.
En Francujo, parolantoj de regionaj lingvoj batalas por rajti trapasi opciajn ekzamenojn pri minoritataj lingvoj, aŭ, pli ambicie, trapasi nelingvajn ekzamenojn en sia denaska regiona lingvo.

En Francujo, regionaj lingvoj estas mortontaj, en Hispanujo, la uzado de la nacia lingvo estas minacata. Ĉu baldaŭ la plejparto de la junaj hispanoj lernos tiel multe la kastilan, kiel la junaj francaj hispanlernantoj, t.e. 2 horojn semajne? Ĉu la eŭska kaj la katala ne plu ekzistos en la norda flanko de la Pireneoj, sed prosperos en la suda flanko? Kaj ĉu tio jam ne estas la realeco?

Reen al la supro