Al la enhavo

tiel kaj same- de 12a leciono

de Darth_Vader, 2021-januaro-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-januaro-10 01:32:12

Saluton,

En la 12a lecion'*, estas tasko en kiu oni devas kompletigi la frazojn per pleniganta la mankajn vortojn.

*Noto- kvankam tiu ĉi mesaĝo estas el 12a leciono, mi fakte finis ĉion da lecionoj. Mi simple konservis tiun ĉi demandon por demandi pli malfrue*

Jen unu el la frazoj-
"Ĉokolada glaciaĵo kostas same multe kiel fraga glaciaĵo."

Mi unue entajpis "tiel" anstataŭ "same" kaj ĝi malĝustiĝis laŭ la softvar'. Sed fakte reale ĉu "tiel" ankaŭ pravus/ĝustus??

Dankon,

Bonvolu korekti min se mi eraras gramatike aŭ literume.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-10 02:24:11

Logike la alternativo devus esti:
"Ĉokolada glaciaĵo kostas tiom multe, kiom fraga glaciaĵo."

Sed ĉar angle "how much", laŭvorte "kiel multe", oni ofte uzas "kiel" anstataŭ "kiom".

Ankaŭ pli bone estus diri pli simple:
"mi fakte finis ĉiujn lecionojn"

Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-januaro-12 18:48:41

Bone, dankon. Jes "mi finis ĉiujn lecionojn" havas pli sencon.

Ankaŭ, estas bonaj pensoj pri tiuj tablaj vortoj.

Reen al la supro