Al la enhavo

Skribo kaj prononco

de nornen, 2021-februaro-05

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-05 14:54:49

En via lingvo, kiam oni legas nekonatan vorton -sen scio pri ĝia deveno kaj sen kunteksto-, ĉu oni scias precize kaj sendube kiel prononci ĝin?
En via lingvo, kiam oni aŭdas nekonatan vorton -sen scio pri ĝia deveno kaj sen kunteksto-, ĉu oni scias precize kaj sendube kiel skribi ĝin?

(Ne temas pri pruntvortoj, fremdvortoj, propraj nomoj.)

En Esperanto la respondo al ambaŭ demandoj estas "jes". Tamen ŝajnas, ke ne en multe da lingvoj la afero estas tia.

En la hispana la respondo al la unua demando estas "jes", sed la respondo al la dua estas "ne".

En la germana la respondo al ambaŭ demandoj estas "ne".

En la q'eqchi'a la respondo al amabaŭ demandoj estas "jes".

Kaj en via lingvo?

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-05 16:14:11

Se la vorto estas poligita kaj leganto/aŭdanto estas bone klera - duobla "jes".
La pola prononco (aliaj slavaj lingvoj, mi pensas, ankaŭ) estas fonetika sed la gramatiko kaj la ortografio estas tre kompleksaj.

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-05 16:19:48

StefKo:Se la vorto estas poligita kaj leganto/aŭdanto estas bone klera - duobla "jes".
La pola prononco (aliaj slavaj lingvoj, mi pensas, ankaŭ) estas fonetika sed la gramatiko tre kompleksa.
Dankon por via respondo.

Ĉu vere? Se mi bone konus ĉiujn fonetikajn kaj ortografiajn regulojn de la pola lingvo, ĉu mi scius kiun silabon de skribata vorto akcentigi?
Se mi bone konus ĉiujn fonetikajn kaj ortografiajn regulojn de la pola lingvo, ĉu mi scius kiam skribi ekz "u" aŭ "ó", ekz "ż" aŭ "rz", se mi ne scias la historion de la vorto?

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-05 18:37:54

En la rusa:
Por la unua demando - jes, se vi ĝuste divenos la lokon de akcento.
Por la due - ne.
Voĉaj konsonantoj en la fino de la vorto estas elparolataj senvoĉe.
Senakcentan 'o' oni prononcas 'a' (en moskva/literatura dialekto)
-ться kaj -тся oni prononcas same [-ц'а]
k.t.p.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-05 19:40:01

nornen:
StefKo:Se la vorto estas poligita kaj leganto/aŭdanto estas bone klera - duobla "jes".
La pola prononco (aliaj slavaj lingvoj, mi pensas, ankaŭ) estas fonetika sed la gramatiko tre kompleksa.
Dankon por via respondo.

Ĉu vere? Se mi bone konus ĉiujn fonetikajn kaj ortografiajn regulojn de la pola lingvo, ĉu mi scius kiun silabon de skribata vorto akcentigi?
Se mi bone konus ĉiujn fonetikajn kaj ortografiajn regulojn de la pola lingvo, ĉu mi scius kiam skribi ekz "u" aŭ "ó", ekz "ż" aŭ "rz", se mi ne scias la historion de la vorto?
Kiun silabon de skribata vorto akcentigi? Antaŭlastan (nur krom kelkaj situacioj). Cetere, por skribi tian vorton kaj bone kompreni ĝin, la akcento ne gravas!
La ortografio de la vortoj kun "ó", "rz" kaj "ż" estas difinita, ekster esceptoj (tiam decidas historio de la vorto). Jes, en tiaj kazoj oni povas erari, sed, kiam mi jam skribis, la pola gramatiko kaj ortografio estas tre kompleksaj (mi ankaŭ ne konas ĉiujn regulojn kaj devas enrigardi la vortaron), do homoj faras multajn erarojn, eĉ homoj kleraj! Plej oftaj estas eraroj de vortoj kun literoj "h" kaj "ch", "ż" kaj "rz" "u" kaj "ó" kiuj estas same prononcataj, sed por kompreni ilin la ortografio ne gravas. Ĉu mi ekskribos "rzułty" ĉu "żółty", "gużysty" ĉu "górzysty" ĉiu polo legos la vortojn same kaj komprenos ilin!

Evidente, esceptoj ĉiam oni povas trovi. Mi priskribas nur ĉiutagajn situaciojn. Mi rememoras nur kelkajn tiajn situaciojn, kiam mi ekaŭdis nekonatan polan vorton kaj demandis min: "Kiel oni skribas ĉi vorton?". Se vi volas konsideri la problemon tiel, tiam mia respondo je dua demando estas "NE".

Metsis (Montri la profilon) 2021-februaro-06 14:55:23

Se temas nek pri fremdvortoj nek pri propraj nomoj, sed pri propralingvaj vortoj, koncerne la finnan la respondo estas jes, oni scias precize kaj sendube kiel prononci aŭ skribi la vorton. Oni elparolas preskaŭ ĉiam laŭlitere, ekzistas nur tre malmultaj esceptoj, kiujn oni lernas en bazlernejo. Ne estas eblo por ne scii.

La ĉefakcento ĉiam kuŝas sur la unua silabo, sed akcento ne estas grava parto de la lingvo. Oni bone povas paroli senakcente. Notu pli, ke la akcento ne egalas, ke oni longigas la vokalon. Ne miksu tiujn du aferojn.

novatago (Montri la profilon) 2021-februaro-06 17:12:58

nornen:
En la hispana la respondo al la unua demando estas "jes", sed la respondo al la dua estas "ne".
Nu..., tio estas tute vera se oni atentas nur literoj kaj oni ne atentas elparolaj regionaj malvirtoj (ekz: Madrid -> Madriz, Madrí, Madrit...), sed ja veras ke oni povas diri ke oni scias elparoli ĝin. Tamen, se oni parolas pri akcentoj, oni devas esti klera kaj koni ortografiajn regulojn ĉar se la akcento montriĝas ankaŭ skribite, ne estas problemo, sed se la akcento ne montriĝas skribite povas esti problemo. Ne estas io ofta, tamen, tio povas okazi speciale nuntempe, ĉar la angla akcento fojfoje venkas al la hispana en vortoj, kiuj egalas: Avatar (angle) -> avaTAR (hispane).

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-08 16:25:41

Dankon por la respondoj.

Se mi bone komprenas, do, estus ebla ekz skribi komputilan programon, kiu prenas skribita finna vorto kaj redonas ĝian sekvencon de fonemoj. Kaj samptempe prenas sekvencon de fonemoj kaj redonas la skribitan vorton.

En la rusa kaj la pola ne eblas nek la unua funkcio, nek la dua.

En la hispana la dua certe ne funkcias, kaj la unua estas disputinda.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-08 16:54:39

nornen:Dankon por la respondoj.

Se mi bone komprenas, do, estus ebla ekz skribi komputilan programon, kiu prenas skribita finna vorto kaj redonas ĝian sekvencon de fonemoj. Kaj samptempe prenas sekvencon de fonemoj kaj redonas la skribitan vorton.

En la rusa kaj la pola ne eblas nek la unua funkcio, nek la dua.

En la hispana la dua certe ne funkcias, kaj la unua estas disputinda.
En la Pola tio estas ebla! Ba! Ekzistas programo kiu tre bone legas polajn (kaj certe aliajn) tekstojn, ekz. "Ivona" de "Ivona Software" (nun "Amazon Development Center Poland"). Iam mi ekzaminis tiun programon kaj estis surprizigita de ĝiaj eblecoj. Kaj kontraŭe? Anstataŭ konsideri tion, ni povas provi, ekz. en Google.

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-08 17:00:58

novatago:
nornen:En la hispana la respondo al la unua demando estas "jes", sed la respondo al la dua estas "ne".
Nu..., tio estas tute vera se oni atentas nur literoj kaj oni ne atentas elparolaj regionaj malvirtoj (ekz: Madrid -> Madriz, Madrí, Madrit...), sed ja veras ke oni povas diri ke oni scias elparoli ĝin. Tamen, se oni parolas pri akcentoj, oni devas esti klera kaj koni ortografiajn regulojn ĉar se la akcento montriĝas ankaŭ skribite, ne estas problemo, sed se la akcento ne montriĝas skribite povas esti problemo. Ne estas io ofta, tamen, tio povas okazi speciale nuntempe, ĉar la angla akcento fojfoje venkas al la hispana en vortoj, kiuj egalas: Avatar (angle) -> avaTAR (hispane).

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)
Mi komprenas vian punkton. Dividu ni la demandon en du partojn: A) Estas eble transskribi hispanan vorton en fonemojn? B) Estas eble transskribi hispanan vorton en alofonojn?

La respondo al la unua, mi kuraĝas diri, estas jes. Ne gravas kiel precize parolanto realigas la vorton Madrid, la fonemoj ĉiam estas /ma.'dɾid/
Sed kiel prononcas certa parolanto tiujn fonemojn estas pli tikla. Mi diras [ma.'ðɾið]. Eble aliuloj diras [ma.'ðɾiθ], [ma.'ðɾi] aŭ [ma.'ðɾit], kiel vi indikis. Se tia alofonigo estas regula, t.e. ĉiuj kiuj diras [ma.'ðɾiθ] prononcas ĉiu vortfina -id kiel [-iθ], ĝi estas parametrigebla kaj mi dirus, ke la respondo al la demando estas jes.

Same pri seseo, ceceo, yeísmo, ktp.
La frazo "yo me llamo" ĉiam estas /ʝo.me.'ʎa.mo/
Nun en certaj regionoj, la reguloj estus /ʝ/ -> [ʝ] kaj /ʎ/ -> [ʎ], kaj oni fakte dirus [ʝo.me.'ʎa.mo].
En mia lando la reguloj estus /ʝ/ -> [ʝ] kaj /ʎ/ -> [ʝ], donante [ʝo.me.'ʝa.mo].
En la rioplata la reguloj estus /ʝ/ -> [ʒ] kaj /ʎ/ -> [ʒ], donante [ʒo.me.'ʒa.mo].

Dum ne estas parolantoj, kiuj senregule prononcas /ʝ/ foje kiel [ʝ] foje kiel [ʒ], la respondo sekvas esti jes.

Reen al la supro