Till sidans innehåll

Esperanto sen antaŭjuĝoj

av morico, 8 februari 2021

Meddelanden: 118

Språk: Esperanto

morico (Visa profilen) 8 februari 2021 09:25:58

Walter Francini eldonis "Esperanto sen antaŭjuĝoj", en 1978, Rio de Ĵaneiro.Tio estas analizo de la precipaj kritikoj kontraŭ la Internacia Lingvo.
Vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_sen_antaŭĵuĝoj

Jen kelkaj larĝaj ekstraktoj de la libro. La granda plimulto de la enhavo estas internacia kaj ankoraŭ aktuala.
Kelkaj ne aktualaj ekstraktoj estas ĉi tie forigitaj [...] kaj kelkaj aktualigaĵoj, kiel artikoloj de Vikipedio, estas aldonitaj [tekstoj].

Tiu ĉi libro permesas klarigi Esperanton al ne Esperanto-parolantoj aŭ al novaj esperantistoj kaj respondi al kontraŭuloj kiuj ofte konas preskaŭ nenion pri Esperanto, nur antaŭĵuĝojn.
Walter Francini esperis ke la libro estus tradukita en multaj naciaj lingvoj.

Vidu en https://lernu.net/forumo/temo/29485/1#p381519
Antaŭparolo de d-ro Erlindo Salzano La historie superaj lingvoj. Kia komuna lingvo? Mortinta, nacia aŭ internacia? Esperanto, neŭtrala, facila lingvo, literature riĉa, sed ekzistas antaŭjuĝoj p.2
Unua parto Gramatiko de Esperanto
https://eo.wikipedia.org/wiki/Gramatiko_de_Esperan...
Unua parto: Klarigoj 1.1. Celo de tiu chi libro 1.2. Kio estas Esperanto kaj Esperantismo 1.3. Kelkaj atingoj de la Esperanto-movado

La dua kaj tria partoj, la plej gravaj, estas sube.

Dua parto. Esperanto sen antaujuĝoj

2.1. Artefarita lingvo povas esti vivanta
2.2. Esperanto havas literaturajn tradiciojn, literaturon kaj poetojn
2.3. Esperanto estas utiligebla kaj estas fakte utiligata kiel scienca lingvo p.2
2.4. Esperanto povas konkurenci kun la angla lingvo p.3
2.5. Esperanto ĉiam progresas kaj havas antaŭ si promesplenan estontecon p.4
2.6. Esperanto favoras al la popoloj la esprimadon de ilia animo
2.7. Esperanto havas praktikan valoron
2.8. Neniu el la pluraj lingvoprojektoj estas pli taŭga, ol la vivanta lingvo Esperanto p.5
2.9. La dialektiĝo de Esperanto estas neebla p.6
2.10. Esperanto favoras aparte neniun popolon au grupon de popoloj
2.11. Esperanto ligiĝas al neniu politika ideologio

2.12. Esperanto havas neniun politikan celon
2.13. Esperanto ligiĝas aparte al neniu religio
2.14. Esperanto spegulas la kulturon universalan, sed havas ankaŭ sian propran kulturon
2.15. Esperanto ne estigas grandtipajn titolojn en gazetoj ĉar la bonaj novajoj ne funde impresas la plimulton de la legantoj


Tria Parto : Esperanto netrafita
Detala enhavo p.7

3.1. Kritikoj kaj respondoj p.7
3.2. Kritikoj pri la alfabeto kaj sonoj 1. La supersignitaj literoj kaj la presistoj 2. La supersignitaj literoj kaj la rekono de la internaciaj radikoj 3. La adopto de ŭ kaj j por indiki la duonvokalojn 4. La prononco de h, ĥ, sc kaj nkc 5. La finaĵoj -oj, -aj, -ojn, -ajn
3.3. Kritikoj pri aliaj gramatikaĵoj p.8. 1. La konservado de la akuzativo. La akordo de la adjektivo kun la substantivo 2. La ses participoj 3. La indiko de ĉiu vortspeco per ĝia aparta finaĵo (-o, -a, -e, -i...) 4. La tabelo de la korelativaj vortoj 5. La plursenco de la sufiksoj 6. La sufiksoj -ej kaj -uj- 7. La uzo de la finaĵo -o por la inaj estuloj 8. La deveno de kelkaj afiksoj 9. Broso, martelo ktp. unuflanke, kaj kombilo, tranĉilo ktp aliflanke 10. ĉu -eco au -o? 11. La sendependeblo de la afiksoj 12. La multsenco de la prepozicio de
3.4. Kritikoj pri la vortaro p.9. 1. La elekto de la radikoj 2. La vortoj eksteraj al ĝia sistemo 3. La invado de la internaciaj vortoj 4. La rekono de la internaciaj vortoj - p. 10- 5. La "neracieco" de la vorta materialo 6. Vortoj deveneblaj de la sama radiko 7. La "falsaj amikoj" 8. Homonimoj
3.5. Kritikoj pri esprimivo p.10. 1. La nuancoj 2.Tekstoj slangaj, popularaj au familiaraj 3. Esprimo de la penso
3.6. Aliaj kritikoj 1. Empirio 2. Zamenhof kaj la reformoj - p.11 - 3. Principoj 4. La Esperanta Akademio

Kvara parto: Por pli bona mondo p. 11
4.1. ...Penvaloras studi Esperanton
Bibliografio
Listo de mallongigoj

morico (Visa profilen) 8 februari 2021 09:45:20

Dua parto. Esperanto sen antaujuĝoj

Ni devas diskuti ne kun la intenco glori nomojn kaj teoriojn, sed nur lerni." (Galilejo).
"Nia estonteco kuŝas ne ekster ni, sed en ni."
"Jam de longe mi konvinkiĝis, ke la mondo kliniĝas nur antaŭ la forto de plenumitaj faktoj" (Zamenhof).

2.1. Artefarita lingvo povas esti vivanta

Unua autaŭjuĝo: "La estiĝo de lingvo estas rezulto de natura jarcenta proceso en la sino de iu popolo. Artefarita lingvo ne povas esti vivanta."
* * *
Ni dividu tiun aserton en du partojn kaj analizu ĉiun el la du aparte.
Pri tio, ke "la formado de lingvo estas la rezulto de jarmila natura proceso", estas nenia dubo. Ni pensu nur pri la estiĝo de la portugala, unu el la latinidaj lingvoj: ĝia ellaborado komenciĝis ĉe la disfalo de la Romana imperio (5-a jarcento), ĝia unua literaturo aperis en la jaro 1189, sed ĝi atingis sian plenecon nur kun la elstara poeto "Camoes" (prononco "Kamois"), en la 16-a jarcento, ĉirkaŭ unu jarmilon post la disfalo de la Romana imperio.
Do, kion volas diri tiu antaŭjuĝo?
Ke Esperanto, ne havante jarmilon da feta kaj infana vivado, ne povas arogi al si la titolon kaj la rolon de "lingvo".
Evidente, tiu argumento estas nur teoria, ne respondas al la praktiko.
Ĉiuj esperantistoj scias, ke la Internacia Lingvo ne estas artefarita, ĉar ĝi ne estis arbitre elpensita, escepte de kelkaj tre malmultaj eroj; kontraǔe, ĝiaj vortaro kaj gramatiko rezultis el elekto racie farita el inter faktoj ekzistantaj en lingvoj naciaj. Ekzemple: la alfabeto, prenita el la latino; la antonimoj, formataj kiel en la franca lingvo, per mal ("malheureux", malfeliĉa); la artikolo, nevaria kiel en la angla ktp.
Do ni povas diri, ke ankaŭ Esperanto formiĝis per proceso "jarmila" kaj "natura", ĉar ĝiaj elementoj estis prenitaj el naciaj lingvoj. Kompreneble, se la kreinto de Esperanto estus elpensinta ĉiun vorton kaj ĉiun gramatikan regulon, prezentante ion tute novan, li estus farinta lingvon nenaturan, artifikan, kiel ekzemple Solresol (GDG), lingvo muzika universala, elpensita de Jean-Francois Sudre en 1817. Tio ne estas la kazo de Esperanto, kiu estas vere lingvo "planita", kun naturaj elementoj.

morico (Visa profilen) 8 februari 2021 09:48:27

Sed mankas klarigi la esprimon "en la sino de iu popolo". Ĉu mankas "popolo" al Esperanto?
Ĝi estas demando naiva por la partoprenantoj de Esperanto-kongresoj. Esperantistaro estas popolo "superpopola", [diaspora, internacia], ĉar ĝi etendiĝas tra la mondo, "en la sino de popoloj". Tio ne estas mirindaĵo se oni konsideras, ke la tendenco en la hodiaua mondo estas la formado de unuoj kolektivaj, ekzemple: Europa Ekonomia Komunaĵo, [ekde 1992 Eŭropa Unio] kiu de ekonomia organizaĵo evoluas al politika unuiĝo.

Do ni estas liberaj por analizi la duan parton de la antaujuĝo: "Arfefarita lingvo ne povas esti vivanta."
Ne necesas rebati ĉi tiun aserton, ĉar ni jam vidis, ke Esperanto ne estas artefarita, pro tio, ke ĝiaj elementoj estas naturaj. Sed nur por rezonadi, ni konsentu, ke ĝi estas artefarita.
Esperanto vivas (ne necesas pruvi tion, ĉi tiu libro estas modesta ekzemplo). Do aŭ la aserto estas malvera au la vivanteco de Esperanto pruvas, ke ĝi ne estas artefarita [...]

Altebrilas (Visa profilen) 8 februari 2021 09:48:35

Kion pri tio:
Ne estas alternativo (Thatcher)

2.16 Lingva demando estas eltagordiginda.
Laŭ mi, la ĉefaj bariloj kuŝas tie. Kaj mi ne vidas kiel agi kontraŭ ili.

Ankaŭ estas (positiva) argumento aldonebla al via listo: Maloftas kritikoj de esperanto fare da lingvistoj kiuj lernis ĝin aŭ eĉ studis ĝin. Kiam ili okazas, tiuj kritikoj celas ion alian ol Esperanto, pro urĝa respondo al neatendita demando (simpligita hispana lingvo por Chomsky, Leibnitz-a filozophia lingva projekto por Barbara Cassin, ktp.). Eble, Claude Hagège aŭ Umberto Ecco estas citindaj.

morico (Visa profilen) 8 februari 2021 09:56:54

Ni finu la analizon de la unua antaujuĝo per kelkaj sugestoj.
Necesas, ke neesperantistoj vizitu Esperanto-kongresojn, seminariojn, simpoziojn, kulturkunvenojn ktp. Nur aŭdante Esperanton flue parolatan, precipe de junuloj, oni povas komenci kredi je ĝi. Pro tio, krom pro aliaj motivoj, oni devas sisteme inviti al tiuj aranĝoj autoritatulojn, ĵurnalistojn kaj profesorojn. Al la Ministerio aŭ lokaj instancoj de Edukado kaj al la Lingvistika Fako de Beletraj Fakultatoj oni nepre petu, ke ili sendu observantojn al Esperanto-kongresoj au seminarioj.
La audigo de sonbendoj [aŭ video-kasedoj] de Esperanto-kongresoj aŭ paroladoj estas bonefika se, kompreneble, la parolantoj estas bonnivelaj.

[Aŭskulti ekzemple Esperanto-n per : https://lernu.netrso/nakamura/ ;
Kredis mi de John Lennon: https://lernu.net/biblioteko/104]
Humphrey Tonkin https://www.youtube.com/watch?v=P2naAiifXzA
https://tubaro.aperu.net/?ord=vocx&nur_eo=1

Lokaj asocioj povas ankaŭ bone funkcii kiel ekzemplo de la taŭgeco de Esperanto nur kiam ĝi estas konstante parolata en iliaj sidejoj. Sed por ke tio okazu, kompreneble kun speciala zorgado pri la lingva korekteco, la devizo ne povas esti alia ol la jena: "Krokodilado malpermesita!". [...]

Stimule al la enkluba uzado de la lingvo, oni memoru ankaŭ, ke ĝi jam iĝis eĉ familia lingvo por multaj esperantistoj, kiuj uzas ĝin ekskluzive aŭ paralele kun la nacia en siaj hejmoj.
Do eĉ tiu privilegio tradicie apartenanta al la naciaj lingvoj ne plu estas ilia apartenaĵo ekskluziva.
Ekzistas ja generacio da denaskaj esperantistoj, eĉ se ne vasta.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Denaskaj_Esperanto-p...

morico (Visa profilen) 8 februari 2021 10:05:24

2.2. Esperanto havas literaturajn tradiciojn, literaturon kaj poetojn

Dua antaujuĝo: "Esperanto eble taŭgas kiel kodo por komerco, sed ĝi ne estas kulturita natura lingvo kaj pro tio ĝi ne povas esprimi nuancojn de la penso kaj la poeziajn sentojn. Esperanto havas nek literaturajn tradiciojn nek literaturon nek poetojn."

Ni dividu ĝin en partojn.

morico (Visa profilen) 8 februari 2021 10:14:44

"Esperanto eble taŭgas kiel kodo por komerco".

Ĉi tie "kodo" signifas: "vortaro konvencia au sekreta uzata en la korespondado komerca au diplomatia".
Evidente Esperanto povas ankaŭ esti uzata kiel kodo se oni konsideras, ke la plimulto de la homoj ankoraŭ ĝin ne regas; sed, malgraŭ tio, estus pli saĝe ne fari tian uzon ĉar ofte el tie, kie oni ne atendas, ŝpruĉas... esperantisto.
Fakte Esperanto taŭgas kiel "lingvo" por komerco, kaj tio evidentiĝis ekde la komenco de la Internacia Lingvo. Ja "Fundamenta Krestomatio", el 1903, enhavas kvin modelojn de korespondado komerca kaj unu ekzemplon de kvitanco. La korespondado inter esperantaj entreprenoj (librejoj, eldonejoj ktp) kaj esperantistoj fariĝas normale en Esperanto. Tio inkluzivas informpetojn, mendojn, katalogojn, fakturojn, kvitancojn kaj ĉiun ordinaran esprimon de la komerca aktiveco.[...]
Unu el la plej viglaj aspektoj de komerco en la moderna vivo estas propagando. Kaj ankaŭ tie Esperanto aperas uzata de entreprenoj [...]

https://eo.wikipedia.org/wiki/Komerco_per_Esperant...

Ankaŭ turismo estas komerca afero, kiu en kelkaj landoj reprezentas unu el la plej grandaj fontoj de enspezo. Nuntempe pluraj landoj kaj urboj eldonas turismajn prospektojn en Esperanto. [...]

Altebrilas (Visa profilen) 8 februari 2021 10:18:03

morico:

Do ni estas liberaj por analizi la duan parton de la antaujuĝo: "Arfefarita lingvo ne povas esti vivanta."
Ne necesas rebati ĉi tiun aserton, cĉr ni jam vidis, ke Esperanto ne estas artefarita, pro tio, ke ĝiaj elementoj estas naturaj. Sed nur por rezonadi, ni konsentu, ke ĝi estas artefarita.
Esperanto vivas (ne necesas pruvi tion, ĉi tiu libro estas modesta ekzemplo). Do aŭ la aserto estas malvera au la vivanteco de Esperanto pruvas, ke ĝi ne estas artefarita [...]
Pri artefariteco, mi ŝatas la komparon, kiun faris Esther Schor en sia libro "Bridge of Words". Nia lingvo estas kiel la bela parko nelonge de ŝia hejmo, kiun ŝi multe ŝatas. Ĝi estas artefarita, sed en ĝi la naturo disvolviĝas harmonie...

morico (Visa profilen) 8 februari 2021 10:23:10

[...] Ni alpaŝu al la dua parto de la antaŭjuĝo:
"Esperanto ne estas kulturita natura lingvo kaj pro tio ĝi ne povas esprimi nuancojn de la penso kaj la poeziajn sentojn."

Pri tiu ŝajna "nenatureco" ni jam klarigis, rebatante la unuan antaujuĝon.
Ĉi tie oni volas diri, ke, kvankam utilante por aktiveco praktika, kia estas komerco, Esperanto ne taŭgas por esprimi kulturon, t. e. intelektajn kaj artismajn pensojn. Do, laŭ tiu ĉi antaujuĝo, la Internacia Lingvo ne povus esprimi nuancojn de la penso kaj poeziajn sentojn.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-kulturo
http://bretaro.ikso.net/verkoj/269-esprimo-de-sent...

morico (Visa profilen) 8 februari 2021 10:25:38

Tio estas facile respondebla.
Unue jen defio: oni prezentu ion nacilingve verkitan, kio ne povas esti konvene esperantigata. Se la ĉefverkoj en prozo kaj en poezio de la monda kulturo jam estas esperantigitaj, ĉu povas ekzisti aliaj verkoj neesperantigeblaj kun precizeco?
Nuanco estas "delikata diferenco inter samspecaj aferoj." Nur lingvo tre preciza povas esprimi ĉiujn nuancojn de la penso, kaj tia estas Esperanto.

Tillbaka till toppen