Al la enhavo

Kiel oni diras "Ho, ĉu vere?" in viaj lingvoj?

de werechick, 2008-septembro-18

Mesaĝoj: 83

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-09 00:06:17

Kelkfoje en angla oni diras:

-- Get out! . . . Really?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-09 15:39:58

En Nederlando ankaŭ eblas diri simple:
Goh, [Ĥo]
Ofte sekvante per:
je meent het! [j mént het!] (vi estas serioza!)

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-09 16:50:51

Ruse oni ankaŭ povas diri simple:
"Ĉo-o-o-o???" (Tre longa o) rideto.gif

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-09 17:48:25

Junpei:Junuloj diras japane: え、マジ? "e, maĵi?" (mallongaj vokaloj)
Pardonu, sed mi kredas ke oni elparolas "ジ" kiel "ŝi" ne "ĵi". Do la elparolo de la tuta frazeto devus esti "e, maŝi". Korektu min se mi malpravas!

Junpei (Montri la profilon) 2009-februaro-10 16:08:30

eikored85:
Junpei:Junuloj diras japane: え、マジ? "e, maĵi?" (mallongaj vokaloj)
Pardonu, sed mi kredas ke oni elparolas "ジ" kiel "ŝi" ne "ĵi". Do la elparolo de la tuta frazeto devus esti "e, maŝi". Korektu min se mi malpravas!
Oni elparolas ジ kiel "ĵi".
シ estas elparolata kiel "ŝi".

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-10 17:38:11

Junpei:
eikored85:
Junpei:Junuloj diras japane: え、マジ? "e, maĵi?" (mallongaj vokaloj)
Pardonu, sed mi kredas ke oni elparolas "ジ" kiel "ŝi" ne "ĵi". Do la elparolo de la tuta frazeto devus esti "e, maŝi". Korektu min se mi malpravas!
Oni elparolas ジ kiel "ĵi".
シ estas elparolata kiel "ŝi".
Ah oops! Pardonu, mi volis diri "ĝi" ne "ŝi". Ĉu ne la letero "ĵi" estas elparolata kiel la "s" en la angla vorto "measure"?

Junpei (Montri la profilon) 2009-februaro-11 15:45:59

eikored85:
Junpei:
eikored85:
Junpei:Junuloj diras japane: え、マジ? "e, maĵi?" (mallongaj vokaloj)
Pardonu, sed mi kredas ke oni elparolas "ジ" kiel "ŝi" ne "ĵi". Do la elparolo de la tuta frazeto devus esti "e, maŝi". Korektu min se mi malpravas!
Oni elparolas ジ kiel "ĵi".
シ estas elparolata kiel "ŝi".
Ah oops! Pardonu, mi volis diri "ĝi" ne "ŝi". Ĉu ne la letero "ĵi" estas elparolata kiel la "s" en la angla vorto "measure"?
Jes, oni povas elparoli la signon ジ kiel "ĝi". Sed mi ofte elparolas ĝin kiel "ĵi", kvankam mi elparolas la signon ヂ kiel "ĝi".

bryanhaydukewich (Montri la profilon) 2009-februaro-12 12:40:09

Jjinjja? (Korea lingvo)

Jing mai? (Taja lingvo)

werechick (Montri la profilon) 2009-februaro-21 07:37:39

Bonvolu, ĉu iu povas doni al mi la rusan kun rusajn literojn?

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2009-marto-21 17:07:29

a! ni li lon ala lon? - la tokipona

Reen al la supro