Till sidans innehåll

Roman Protaseviĉ

av nornen, 24 maj 2021

Meddelanden: 17

Språk: Esperanto

IgorSokoloff (Visa profilen) 27 maj 2021 13:08:01

Kiel kutime, monsieur Altebrilas jezuitas, brava leporeto Zamčik patose hipokritas kaj bratko Nornen ŝajnigas objektivecon...
Miamemore, en la nuna jarcento oni jam kelkfoje alterigis fremdajn aviadilojn por aresti iun personon. Tio okazis en Usono, Turkio, Ukrainio, Aŭstrio (aviadilo de bolivia prezidento), kaj neniu el liberastaj jelpantoj indignis pro tiuj incidentoj.
Tiaj alterigoj certe estus pli oftaj, se okcidentaj pseŭdo-demokratuloj reale bezonus tion. Sed fakte usonanoj kaj iliaj vasaloj povas senpruve kaj senjuĝe kapti deziratan personon de ajna nacio praktike tumonde krom Rusio, Ĉinio kaj kelkaj aliaj reale sendependaj landoj. Ekzemple, en Usono pro falsaj akuzoj oni ĝis nun tenas enprizone kelkajn rusulojn, arestitajn en vasalecaj landoj, inter kiuj plej famas Konstantin Jaroŝenko kaj Viktor But (ĉi-lasta, interalie, estas esperantisto).
Koncerne al "heroeca" Protaseviĉ eblas aserti, ke li ne estas "sendependa ĵurnalisto, luktanta kontraŭ diktaturo", sed simple pripagata okcidenta marioneto, kiu senkaŝe alvokis al "coup d'état". Kaj li absolute ne kompareblas kun Snowden, kiu estas reale sendependa honestulo, kiu ankoraŭfoje demonstris jam konatan malnoblan naturon de lia-landa "establishment".
Fakte, certaj rusiaj analizistoj opinias, ke ne indis alterigi tiujn Ryanair-aviadilon, havigante al liberastaj jelpantoj aldonan pretekston por histerio, des pli ke Protaseviĉ estas absolute malgrava politika insekto, kiun, onisuspekte, liaj okcidentaj mastroj simple faris vica "sankta oferaĵo" en sia furzige malfacila lukto por savi febliĝantan anglosaksan hegemonion.

nornen (Visa profilen) 27 maj 2021 16:19:17

Dankon, Zam_franca, por viaj komentoj. Pardonu al mi, ke mi nur respondos al unu el viaj komentoj.
Malpravas vi. Tio estas relativismo. Tiuj demandoj ne estas vanaj. Via sinteno tre danĝeras (la leĝo de Godwin ne eviteblas). Kiuj estas ni por prijuĝi agadojn de aliuloj kaj taksi moralon? Verŝajne, se ĉiuj pensus kiel vi, nur munkenanoj.
Moralo kaj etiko estas malfacilaj temoj. Ili ofte bezonas konceptojn kiel “bona”, “malbona”, “ĝusta”, “malĝusta”, ktp. La konceptoj “laŭleĝa” kaj “mallaŭleĝa” estas multe pli facilaj: konsultu la leĝojn aplikeblajn kaj ofte oni povos determini, ĉu certa ago estas laŭleĝa aŭ ne. Samkiel leĝoj, ankaŭ la moralo kaj ĝiaj valoroj ŝanĝiĝas tra la tempo kaj tra la loko. La moralo eĉ varias de persono al persono. Kio hodiaŭ estas bona, ĝusta kaj morala en Francujo eble antaŭ 50 jaroj ne estis tia; eble post 50 jaroj ĝi ne estos tia. Kio estas bona, ĝusta kaj morala en Francujo eble ne estas tia en Gvatemalo. Kio estas bona, ĝusta kaj morala por vi, eble ne estas tia por alia kunlandano via.

Kio estas bona, ĝusta kaj morala? Ĉu mortigi certajn krimulojn estas morale? Ĉu devigi virinojn uzi certajn vestaĵojn estas morale? Ĉu malpermesi virinojn uzi certajn vestaĵojn estas morale? Ĉu batali kontraŭ registaro etikedita “demokratia” estas morale? Ĉu batali kontraŭ registaro etikedita “reĝimo” estas morale?

Mi certe ne estas taŭga persono por respondi tiujn demandojn. Ĉiu respondu ilin por si mem. Mi ne altrudos mian respondojn al aliaj kaj mi estas feliĉa, kiam aliaj ne altrudas siajn al mi.

Kiam mi skribis, ke estas vane taksi la moralan valoron de Snowden kaj Protaseviĉ, mi parolis pri tio ĉi: La leĝo neniel rilatas al la moralo. Se oni agas kontraŭ leĝon, oni agas kontraŭleĝa, sendepende de la morala valoro, kiun oni asignas al sia agado aŭ al la leĝo mem. Se vi ŝtelas kaj estas kaptita, vi malfacile povos argumenti, ke laŭ vi via ŝtelado estis morala, bona aŭ ĝusta. La leĝoj ne estas morala aferoj. Snowden agis kontraŭleĝe; Protaseviĉ agis kontraŭleĝe. Ne gravas, ĉu al ni plaĉas la leĝojn, kontraŭ kiuj ili agis. Ne gravas, ĉu iliaj agadoj al ni ŝajnas moralaj ĉu ne.

Permesu al mi doni ekzemplon: Mi veturis kun mia tiam 10-jara filo tra la urbo kaj policiistoj haltigis nian veturilon. La sekvanta dialogo estis pli malpli tia (M = mi; P = policisto).

P: Paperojn, bonvolu.
M al li donas paperojn.
P: Estas problemo kun via permeso.
M (sciante sendube, ke ne estis ia problemo): Ho, ve, sinjoro.
P: Sed ne zorgu, ni volas helpi vin. Kion do ni faru?
M (sciante kien iris la konversacio): Mi ne scias. Sed mi bone scias, kian bonan laboron vi faras, kaj kiel malfacila estas via laboro, kaj ankaŭ mi volas helpi vin.
P: Kunrulu ĝin bone. (ĝin = papermonon)

Kaj mi donis al li 200 Q kaj li lasis min forveturi. Mia filo tute precize komentis, ke mi ĵus faris korupcion (pri kio li lernis en la lernejo). Kaj mi respondis al li, ke li pravas. Li diris, ke tio ne estas “bona” kaj demandis kial mi faris tion. Mi klarigis, ke mi faris tion, ĉar se mi ne donus monon, la policiistoj traserĉus la veturilon kaj ektrovus kokainon, kiun ili mem metis en veturilon; sekve mi irus multe da jaroj al malliberejo kaj mia filo, mia filino kaj mia edzino estus solaj; mia edzino sola bezonus gajni la vivmonon por ili tri; mi eble mortus en malliberoj, eble pro tumulto, eble pro mortigo de alia malliberejulo, eble pro mortigo de mallibereja dungisto. Mia filo konstatis, ke tio ne estus “ĝusta” kaj mi diris al li, ke la mondo ne estas ĝusta. Li fine diris, ke mi agis “bone”.

Mia filo pensadis en moralajn kategoriojn kiel “bona” kaj “ĝusta”. Sed lia opinio ŝanĝis post kvin minutoj. Poste ni havis multe da paroladoj pri “boneco” kaj “ĝusteco”.

Ĉu mi agis laŭleĝe? Certe ne. Ĉu tial mi batas min kaj ne povas dormi? Certe ne. Ĉu mi agis bone aŭ ĝuste? Mi ne havas respondon al tiu demando kaj ĉiu repondu ĝin persone.

Kiam mi estis en miaj dudekaj jaroj, mi alvenis al konkludo, ke konceptoj kiel “bona” kaj “ĝusta” tute ne taŭgas. Ne estas absoluta valoroj; ili dependas de la tempo, de la loko, de ĉiu persono. Sed kiel scii, ĉu fari iun agon, ĉu ne, se ne ekzistas tiaj kategorioj. Al mi helpis la kategoria imperativo de Kant:
Handle nur nach derjenigen Maxime, durch die du zugleich wollen kannst, dass sie ein allgemeines Gesetz werde.
Tiu etiko tute malkonas “bonecon” kaj “ĝustecon”, sed samtempe al ni donas maksimon, laŭ kiu ni povas agi, se tiel ni elektas. Ĉu mi aprobus, se ĉiu korupcius policiistojn por ne iri al malliberejo pro krimo, kiun ili ne faris? Mia respondo estas “jes” kaj tial ankaŭ mi faras tion. Ĉu mi aprobus, ke ĉiuj batus siajn infanojn? Mia respondo estas “ne”, kaj tial nek mi faras tion. Sendube aliaj personoj respondos alie. Ĉu mi opinias, ke korupcio kaj infanbatado estas bonaj aux gxustaj? Tiu demando por mi estas vana kaj negrava.

Ĉu vi agus morale en mia situacio? Ĉu vi nun estus morala (sed eble mortinta) homo en gvatemala malliberejo?

Mi ankaŭ edukis miajn gefilojn laŭ tiu imperativo. Mi klarigis al ili, ke boneco kaj ĝusteco ne estas absolutaj valoroj, sed relativajn elpensitaĵoj. Ili bezonis lerni, ke la mondo ne estas ĝusta kaj la vivo furzas pri ĝusteco. Mi lernigas al ili tion: “Se vi ne scias, ĉu fari ion, ĉu ne fari ion; ne demandu vin, ĉu tiu ago estus bona aŭ ĝusta. Demandu al vi, se vi aprobus, ke ĉiu agus tiel. Se vi respondas “jes”, faru tion. Se vi respondas “ne”, ne faru tion.”
Tio estas relativismo.
Mi tute konsentas. Ne estas absoluta boneco kaj ĝusteco. Tial estas vane taksi agojn aŭ aferojn laŭ tiuj kategorioj. Kiu estas mi, por altrudi kaj apliki mian etikon al aliaj kaj iliaj agoj?

IgorSokoloff (Visa profilen) 28 maj 2021 21:51:31

Jen kelkaj faktoj el "heroeca" biografio de Roman Protaseviĉ, prezentitaj en usona sajto FOIA Research:
https://www.foiaresearch.net/person/roman-protasev...

Altebrilas (Visa profilen) 29 maj 2021 09:47:57

Protasevich was then a member of the Young Front, a center-right pro-European organization that organized street activities against Lukashenko. And also fought for the expansion of the use of the Belarusian language (to the detriment, of course, of Russian).
Ha, se Esperanto estus oficiala...

nornen (Visa profilen) 31 maj 2021 15:51:03

En mia lando, kiam estas protestoj aŭ tumultoj, la unua demando ĉiam estas "Kiu financas tion?" Plej ofte la respondo estas aŭ iu ekonomia interesgrupo (ministoj, kafeistoj, sukeristoj, ktp) aŭ iu ONG (USAID, ktp). Kaj konante la financanton, oni komprenas pli bone, kia estas la celo de la afero.

Kiu financas la protestojn kaj tumultojn en BR?

Altebrilas (Visa profilen) 31 maj 2021 16:15:56

Vi havas ŝancon se vi havas iun ajn respondon al tiaj demandoj.

Altebrilas (Visa profilen) 5 juni 2021 13:03:42

Eksterteme kaj eksterlingve. Ĉu spamo? Mi ne alklakis.

Tillbaka till toppen