Al la enhavo

Ĉu vi konas la BEKkurson?

de Damir, 2008-novembro-17

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Damir (Montri la profilon) 2008-novembro-17 21:42:43

Mi fondos baldaŭe Esperantan grupon ĉe mia universitato, kaj mi pensas ke la BEKkurso povas esti tre taŭga por instrui miajn kunlernantojn. (Ili aĝas ĉirkaŭ dek ok aŭ dek naŭ jaroj, plejparte)

Mi ankaŭ uzos lernu.net-on kaj eble "Pasporto al la Tuta Mondo," mi pensas.

Bonvole komenti!

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-novembro-17 22:51:01

Salutojn!

Ankoraŭ mi intencas fondi klubon ĉe mia universitato ankaŭ- tamen, mi jam posedas iom da sperto tiukampe pro mia jama provo instrui esperanton en la mezlernejo. Viaj fontoj ŝajnas esti taŭgaj; mia nura konsilo estas ke vi realisme kaj pasie prezentu al ili la esperantan kulturon unuarenkonte kiam vi enkondukos la lingvon (ĉu per projekciitaj bildoj, ĉu per alia metodo). Unu el miaj lernantinoj lastjare komentis ke mi neniam profunde emfazis la 'movadon'- nur la lingvon, tiel ke ŝi havis nenian kialon deziri kontakton kun "fremduloj" (ŝiapercepte) pere de Esperanto. Do, necesas kultivi (tamen ne fanatike) tiun idealogion internaciisman ene de viaj gelernantoj ekde la komenco por ke ili ne vidu Esperanton sole kiel flankokupon de personoj kun troa libera tempo.

Ĉio ĉi ja ŝajnas evidenta, sed mi ja ne eĉ rimarkis ke mi ne bone klarigis al miaj lernantoj la tiel-nomatan 'internan ideon' ĝis malfrue en la jaro, fokusante preskaŭ senpense je la lingvistikaj atributoj de esperanto. Bonvole profitu de mia provo antaŭevitante tian eraron! Iliaj unuaj impresoj de la lingvo tre gravas!

Bondezire,

Benjameno

Damir (Montri la profilon) 2008-novembro-18 06:35:53

Dankegon, via konsilo estas tre bonvena! Mi tre ŝatas la filozofion de la interna ideo, do mi ne havos malfacilon por prelegi ĝin.
Dum la venonteco, mi esperas ke ni povus reparoli pri niaj grupoj kaj la rilataj obstakloj. Eble, ni povus fondi amikan interkomunikadon inter la grupoj. Redankon!

Rohan (Montri la profilon) 2008-novembro-18 10:09:59

Saluton.

Estante persono kiu antaŭ nelonge fondis Esperanto-Klubon en sia universitato, la konsilo de Novico Dektri ŝajnas tre utila kaj sekvinda al mi. Nur malmultaj klasoj jam okazis en nia klubo, kaj veras, ke mi ne enkondukis la grandiozecon de Eo-kulturo ankoraŭ. Mi pliigos mian emfazon al tio.

Kundanke,

Rohan.

Damir (Montri la profilon) 2008-novembro-18 18:34:56

Mi bedaŭras pro mia forigo de la temo, sed mi prezentas al ambau vi, kaj aliaj legantoj: ĉu Esperantujo bezonas lokon, kie Esperantaj grupoj povas komuniki kaj havi rimedojn, interrete? Mi opinias ke jes! Ni ĉiuj gajnus pro pli proksimuma kontako. Mi tre deziras ke tiu loko ekzistu... Kiel vi opinias? Ĉu mi komencu peti la TEJOn, aŭ la UEAn?
Eble mi kreu novan fadenon...
Dankon!

Reen al la supro