Al la enhavo

cxu vi pensas ke katolikoj, protestantoj, ortodoksoj kaj anglikanoj unuigxos?

de Matilda 69, 2005-aprilo-17

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2005-aprilo-17 11:56:41

Dezirito (Montri la profilon) 2005-junio-03 19:57:03

Mi pensas, ke ni estas jam unuigatoj de Kristo Li mem per Lia Spirito. Cxiuj humanaj kristanaj asocioj estas nur humana. Se ili ne volas unuigxi, ili montras, ke ili ne estas fidelaj, kaj ili faras bonan kaj malbonan laboron.

5HPONGO (Montri la profilon) 2005-julio-24 11:29:40

Saluton, Matilda 69!

Ĉu vi deziras la unuiĝon aŭ ne deziras?  Mi, budhano kaj samtempe ŝintoisto, pensas, ke ili estas dekomence unu, ĉar ili estas egale kristanoj; kej ke ili rigardas tre malgrandan diferencon kiel grandan problemon.  Ĉiuj kristanoj ja kredas je la sama Dio kaj la sama Kristo kaj la sama Spirito, ĉu ne?

La tibeta budhismo, la taja, la japana ktp. aspektas tute malsame, sed ni estas egale budhanoj.  En ŝintoismo ni havas tre multajn gediojn (denaskajn gediojn, mortintajn homojn, sanktajn animalojn, sanktajn arbojn, sanktajn ŝtonojn ktp.), kaj iuj sanktigas antikvajn gediojn, iuj sanktigas antikvajn sciencistojn, iuj sanktigas soldatojn mortintajn en milito, iuj sanktigas vulpon, iuj sanktigas arbojn... sed ni ja estas egale ŝintoistoj.  Kaj estas mirinde al alilandanoj, ke ni ja povas esti samtempe budhanoj kaj ŝintoistoj!

Ĝis!

Jojo (Montri la profilon) 2005-aŭgusto-02 15:08:03

La kristanoj unuigxos, se ili konsekvence kunlaboras. Cetere necesas interparolo kun cxiuj religioj por komuna paco de la mondo.

Fastrada (Montri la profilon) 2005-oktobro-07 14:45:29

Mi pensas ke gxi estas malgxoja ke jen estas multe da pregxejo al krisanismo kaj ne unu! Beda~urinde ni havas la disigxio de pregxejo-  kio ni povas fari??? Mi ne scias!!!

(sed via scias CVJM/YMCA? kiu estas asocio kun "diversaj" kristanoj...)

 

trojo (Montri la profilon) 2005-oktobro-07 16:25:11

Mi pensas, ke ne -- nu, almenaŭ ne baldaŭ.

Kvankam ĉiu Kristano ja kredas je Dio kaj Jesuo, kelkaj eklezioj akuzas aliajn pri "blasfemado" aŭ "fikultismo". Ekzemple kiam mi estis infano, la pastro de mia preĝejo (Sudbaptista) diris, ke Katolikoj estas "idolkultanoj". Unuiĝeco apenaŭ ŝajnas ebla pro tia malamikeco.

(Parenteze mi ne plu estas Kristano antaŭ multaj jaroj).

Fastrada (Montri la profilon) 2005-oktobro-16 13:06:52

jes, beda~urinde mi konas anka~u homoj kiu diras ke mi ne estas "vera kristano" cxar mi estas katolikino- oni ne povas jugxi sur 1,3 miliardo homoj!!! kaj: kiu scias kiel "la vera kristano" estas?!!

Cruz (Montri la profilon) 2006-januaro-07 22:35:38

Mi pensas ke estus tre bone tutaj kristianoj unuiĝos. Mi kredas ke neniu pensas ke la malunueco estas bona. Tutaj kristanoj devas unue ami aliajn malgraŭ diferencoj.

Sed la tendencio estas eklezioj subdividiĝi pli kaj pli ĉar la homoj estas tro okupitaj konvinki al aliaj siajn manierojn ol kunvivi. 

 

vitor josé (Montri la profilon) 2006-januaro-19 21:08:33

Mi pensas, ke malgraŭ la provoj kunlabori, la unuiĝo estas ankoraŭ tre malproksime. Kvankam ni estas kristanoj - kaj Kristo estas unu - la eklezioj estas homaj societoj. Neniu el ili volas diri, ke ĝi ne estas vera.

Sed kio estas vero? - demandis Kristo. Ni ne interakordi pri la rimedoj: ĉiu eklezio havas siajn. Tamen ni akceptas la mesaĝon. Mi estas katolika, sed scias, ke la Eklezio neniam diros, ke la aliaj kristanoj estas egalaj, ĉar la Katolika Eklezio kunportas la veron.

Se ni ne konsentos, ke niaj malegalecoj estas societaj - kaj ne fundamentaj - ni ne povos unuiĝi.

sd13890 (Montri la profilon) 2006-januaro-21 17:56:19

Kaj, mi ankaŭ. La Eklezioj neniam volos estos unuiĝinta. Sed la homoj kristanaj povas estos amikaj unu la alian.

La Eklezioj estas institucioj, kaj neniam volos estos unuiĝinta ĉar de sia diferencoj. Gxi estas bona ideo, kvankam. :/

Reen al la supro