Till sidans innehåll

Virinoj kaj Esperanto

av nikko, 29 december 2008

Meddelanden: 33

Språk: Esperanto

nikko (Visa profilen) 2 januari 2009 16:01:17

Rodrigoo:Verdire, nun ni malpli ofte diskutas pro miskompreno
Ĥod
Miskompreno ĝenas al vi diskuti pli ofte?! okulumo.gif

Jen ekzemplo de duosenca frazo, hm kiel ni parolu por ke ne miskompreni?

(Mi ankaŭ esperantigis mian koramikinon, kaj estas ege kontenta pri tio.)

Sebasities (Visa profilen) 2 januari 2009 16:06:26

nikko:Mi rimarkas, ke en ĉi tiu forumo estas malmulte da inoj. Evidente ke ne estas egala kvanto de inoj kaj iĉoj. Kial? Tio mirigas min kaj angorigas. Ĉu esperanto estas pli alloga por viroj? Kial virinoj ne tiel volante lernas ĝin? demando.gif
Mi rimarkis, ke la forumuzantoj estas ĉefe viroj, sed ke estas eble iomete pli da virinoj en la tujmesaĝilo ol en la forumo.
Tamen, kiel lingvo-helpanto, la nombro da viroj kaj da virinoj, kiuj sendas al mi iliajn ekzercojn, estas simila.

Rodrigoo (Visa profilen) 2 januari 2009 18:18:05

Nikko,
mia denaska lingvo estas la portugala, kaj ŝia estas la dana lingvo. Kiam ni nur anglaĉadis aŭ fracaĉadis, estis tro da miskomprenado. Nun, ja pliboniĝis.lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Zafur (Visa profilen) 3 januari 2009 06:45:39

Mi estas virino ankaŭ. Virinoj ne estas tre diferenca ol viroj...

Kristine (Visa profilen) 3 januari 2009 14:51:21

Hmmm... mi kutime preferas eviti konfrontojn, eble pro tio mi ne multe partoprenas certajn temojn pli pezajn. Tamen mi volonte legadas tiajn diskutojn.

Frankouche (Visa profilen) 3 januari 2009 15:26:32

Zafur:Virinoj ne estas tre diferenca ol viroj...
Iomete, iomete... rideto.gif

Zafur (Visa profilen) 3 januari 2009 22:30:04

Ĉu virinoj stereotipe paroli pli ol viro?
Mi vidis forumojn ke havas multe da virinojn.

josell (Visa profilen) 4 januari 2009 04:00:18

Ili meritas pli ol unu sufikson propran.

muriel_de_liege (Visa profilen) 4 januari 2009 14:08:55

nikko:Mi rimarkas, ke en ĉi tiu forumo estas malmulte da inoj. demando.gif
Eble nur estas ĉar inoj ne restas tre longe sur la reto. Dum la IJK, ekzemple, estis pli malpli la sama kvanto de viroj kaj virinoj

novatago (Visa profilen) 4 januari 2009 21:58:54

La ŝatokupoj de virinoj en interreto estas iom malsamaj ol la ŝatokupoj de viroj. Virinoj ŝatas pli skribi retajn taglibrojn. Mi legis jam plurajn fojojn ke ekzistas multaj pli retaj taglibrojn de virinoj ol tiuj de viroj.

Verŝajne, virinoj kiuj lernas esperanton preferas praktiki ekster interreto kaj kiam ili jam povas uzi ĝin sendepende, ili preferas partopreni ĉe feisbuko, fotologo kaj aliaj similaĵoj.

Ĝis, Novatago.

Tillbaka till toppen