Al la enhavo

deziro de Pasko

de crescence, 2009-aprilo-10

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 17:46:01

Kiu(j) estas la deziro(j) de Pasko en via lando, en via lingvo ?

En Francio, oni diras :

Joyeuses Pâques !

Bonnes Pâques !

Do, Joyeuses Pâques al ĉiuj !

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 19:34:33

En germanparolantaj landoj: "Frohe Ostern" /froe ostan/

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 02:34:35

En la angla, “[Have a] happy Easter” aŭ (pli religie) “blessed Easter”.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 04:43:35

Bretone : Pask laouen!
LNF: Pascual bon!

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 05:25:16

En Hispanio tiu bondeziro ne ekzistas (almenaŭ mi ne konas ĝin). Oni ne diras ĉi tie "Bonan Sanktan Semajnon". Ĉar oni "celebras" la morto de Kristo de manieroj plej diversaj, sed ĉiuj malgajaj, estus kontraŭdiro aŭ sensencaĵo diri "Felices/Happy/Joyeuses/Bonan Paskon". Bonan??

Somere oni deziras "Bonajn feriojn" kaj en decembro "Bonan Kristnaskon", sed la cetero de la jaro oni diras simple "Bonan semajnfinon"
rideto.gif

Amike.

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 13:03:20

En Rusujo oni gratulas dum pasko per frazo slavona "Ĥristos voskrese!"="Kristo reviviĝis!" aŭ modernruse "Ĥristos voskres!".

Andybolg (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 13:33:07

En la norvega: God påske! (= Bonan paskon)

Reen al la supro