Al la enhavo

Aldono de bildoj

de Andreo Jankovskij, 2009-majo-05

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-05 12:44:25

Estos bone ke estu ebleco aldoni multe da fotoj en la forumo de aliaj retejoj.
(Enmeti fotojn en mesaĝo sed ne ligilojn al ili)

Ekzemple tia-maniere:
externalImage.png

Jev (Montri la profilon) 2009-majo-05 16:55:43

Fakte tiu ĉi eblo ekzistis antaŭe dum tre mallonga tempo, sed poste mi forigis ĝin, ĉar decidis, ke tio eble ne estas tre bona ideo. Necesus iel prizorgi, ke ne estu tro grandaj bildoj, ke ne estu tro multaj, ke uzantoj ne komencu fi-uzi tion ks. Krome aperus stultaĵoj, se iuj bildoj malaperus ĉe aliaj retejoj kaj ĉe niaj forumoj daŭre ekzistus ligiloj al ili. Ne ĉio klaras pri kopirajtoj, ĉar al iuj povas ne plaĉi, ke iu ligas al fremdaj bildoj. Sed eble iam...

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-06 10:11:10

lango.gif

Eblas fari regulojn, kaj kiam iu volas aldoni la bildon li klakas sur la butono kun bildeto kaj aperas regulojn. Se homo konsentas kun reguloj - li havos eblecon aldoni bildon.

Aŭ eblas trovi retejon similan al www.flickr.com kaj permesi aldonon de bildoj nur de ĉi tiu retejo.

Kun ebleco aldoni bildojn, forumo estos pli interesa!

Aŭ fari apartan forum-fadenon, kun tiu ebleco, tiam eblos organizi almenaŭ bild-konkursojn, aŭ ekscii pli da informo pri uzantoj...

lango.gif

Ankaŭ estos bonege havi pli multe da vizaĝetoj (eĉ kun E-skribaĵoj).

Reen al la supro