Al la enhavo

La mortanta mondo kaj la sindetruema speco...

de Pastoro, 2009-junio-03

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Pastoro (Montri la profilon) 2009-junio-03 18:51:01

Certe ni ĉiuj estas detruantaj nian planedon. Elĉerpante ĝiajn naturajn riĉo-fontojn kaj poluante grundon, atmosferon kaj marojn, nun la homaro spertas konsekvencon de sia neglektema agado.

Ekde kelkaj monatoj mi rimarkis strangajn eventojn sur la klimato de mia lando (Meksiko). Ekzemple: je majo, unu el la plej varmegaj monatoj, hajlis terure sur urbo ĉe la centro de la lando detruante domojn kaj aliajn konstruaĵojn. Ankaŭ saman monaton vortico balais kultivaĵon kaj farmojn de urbeto ĉe la sudo.

Unuavide ŝajnas al ni kuriozaĵoj, sed vere tiuj "mirindaĵoj" (virticoj neniam okazis en Meksiko), mi kredas, estas la krioj de nia mortanta mondo.

Mi pensas ke jam estas tre malfrue, ke nia mondo estas morte vundita. Eble mi eraras, eble ankaŭ estas tempo ripari niajn misojn. Ajnmaniere, ŝajnas ke la homaro ne atentas tiun problemon, ĝi pripensas aliajn aferojn kiel spacan konkeron aŭ atoman teston.

Ni ĉuij havas certecon ke la Tero mortos. Dependante de mortonta stelo, la vivotagoj de nia planedo estas kalkulitaj. Sed malfeliĉe ne nur tiu ĉi kosma hado minacas Teron: ni, sindetruema speco, ankaŭ mortigas ĝin per niaj egoismo kaj indiferenteco...

Kion vi opinias pri tio? Kiujn signojn jam vi trovis ĉe vi pri la klimata ŝanĝo?

Polako (Montri la profilon) 2009-junio-03 19:00:36

En la parto de Brazilo kie mi loĝas, la somero estas ĉiujare pli varma. Se tiu situacio daŭros, eble baldaŭ ni devos translokiĝi al la norda poluso.

richardhall (Montri la profilon) 2009-junio-03 19:52:20

Jes, mi konsentas kun vi: certe, la klimata ŝanĝas. Ankaŭ, mi certas ke homaro igas ĉi tiun ŝangon. Mi malkonsentas ke, estas tro malfrua por agi. Kial? Ĉar espero estas pli bona ol malespero. Tial -- ni laboru! Ni devas labori por protekti la mondon. Neniam malesperu. Dum ni vivas, ĉiam estas espero.

Pastoro (Montri la profilon) 2009-junio-03 23:47:24

Mi ne malesperas, fakte mi pensas praktike... La damaĝo ja estas kaŭzita kaj malfeliĉe ni nure sidas kaj spektas la "malrapidan" morton de nia planedo.

La polusoj fandiĝas pro la varmo, la atmosfero havas grandan truon en sia ozontavolo... Malgraŭ tiu hado, ni serĉas modernajn nomojn por tiuj ĉi teruraj fenomenoj kvazaŭ la problemo ne gravus.

"Forcejefiko", "globa varmigado", "klimata ŝanĝo"... tiuj ĉi teknikaj terminoj sonas moderne, ĉu ne? Ni faru ion...

Ni prenu haltigi la ŝanĝon kiun ni kaŭzis per nia neglekto. Ni semu arbojn, ne poluu, urĝu nian estraranojn investi en plibonaj ekologiaj programoj...

69UM24OSU12 (Montri la profilon) 2009-junio-04 03:27:38

Ni ĉiuj devas memori ke la planedon ne estos detruata- estas NI kiuj estos detruataj. Fakte, ni ne povas detrui la planedon, sed la planedo certe povas detrui nin. Ni malaperos, la planedo mem travivos. Post iom da tempo, alian estaĵojn aperos. Espereble, ili kondutos sin pli bone ol ni. Alie, la planedo ankaŭ detruos ilin...kaj la planedo travivos...

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-junio-04 08:17:46

Pastoro:Ni prenu haltigi la ŝanĝon kiun ni kaŭzis per nia neglekto. Ni semu arbojn, ne poluu, urĝu nian estraranojn investi en plibonaj ekologiaj programoj...
Mi pensas, ke vi ne imagas tutan amplekson de la problemo.
Kvankam kelkaj terutaj plagoj ne estas konsekvenco de homara agaĵo (ekzemple, senneĝa vintro en Rusio priskribis en verso de Pushkin je 19a centjaro), kaŭzoata al naturo damaĝo estas reale ega.
Ĉefa radiko de la problemo estas tio, ke naturo ne povas ligi tutan karboksigenon (CO2), kiu eligiĝas per bruligo de karbo, nafto, gaso kaj rubo. Simpla semaĵo de novaj arboj ne donas rimarkeblan efekton. Ni devas trovi novajn fontojn de energio kaj evoluigi tiujn, kiuj ne pliigas kvanto de "forcejataj"(?) gasoj. Mi tre koleras kontraŭ "Grean peace", pro tio, ke ili ofte agas kiel blindoj. Ili batalas kontraŭ nuklean energetikon, sed obtenas nur pliigon de polucio de aero. Ĉar chiu fermita aŭ nekonstruita nuklea elektrejo sekvas konstruaĵon de almenaŭ unu bruliganta elektrejo, kiu toksigas kaj polucias nian aeron.
Ĉiokaze, mi esperas je (?)(angl.)"fusion" energetiko. Kelkaj jaroj antaŭe oni ricevis pozitivan energian balancon de la reakcio. Nun, sciencistoj da multaj landoj konstruas (angl.)"International Tokamak Experimental Reactor - ITER", kiu povus esti unuan veran principe novan energejon. Sed valoro de "ITER" pligrandiĝas, kaj oni ne scias kiam ĝi estos fine konstruata.
Mi legis pri ankoraŭ unu projekto, pri kiu mi volas rakonti, kvankam ĝi estas nun ege malproksima de striktaĵo. Ĝi estas kreita per nur rusiaj sciencistoj kaj estas nomita (rus.)"Котёл взрывного сгорания" (pervorte: "Kaldrono de eksploda bruligo"). Energio estos obtenata per eksplodo de malgranda (angl.)"fusion" (rus.)"термоядерн." shargo ene grandega subtera bunkro kun sekvonta transformaĵo je elektro simile kiel nun faras en ordinara nuklea elektrejo. Certe, oni devos zorge prilabori tiun projekton antaŭ oni agi iun. Sed alie, ni riskas mortigi nin mem kun ĉiuj vivaj bestoj. Ni simple mankas tempon por haltigi pligrandiĝo de karboksigeno en la atmosfero.

Pastoro (Montri la profilon) 2009-junio-04 12:57:31

69UM24OSU12:Ni ĉiuj devas memori ke la planedon ne estos detruata- estas NI kiuj estos detruataj. ...
Mi kredas ke planedo kiu ne povas subteni la kondiĉojn por permesi vivon certe estas morta.

Sed fakte vi pravas, nia planedo estas bela maŝino viviganta. Ĝi eltenas la batojn de la kosmo (meteoroj) kaj de ties "inteligentaj" specoj. Eble ni mortos, sed malproksiman estontecon la tero denove kovos novan vivan formon kiu espereble valoros kaj prizorgos ties hejmon.

Pastoro (Montri la profilon) 2009-junio-04 13:24:48

MikhailMarkeyev: Mi pensas, ke vi ne imagas tutan amplekson de la problemo.
Unue mi diris...
Mi pensas ke jam estas tre malfrue, ke nia mondo estas morte vundita.
Poste mi diris...
Mi ne malesperas, fakte mi pesas praktike...

Ni prenu haltigi la ŝanĝon kiun ni kaŭzis per nia neglekto. Ni semu arbojn, ne poluu, urĝu nian estraranojn investi en plibonaj ekologiaj programoj...
Do, mi konkludas ironie... Certe mi pensas ke estas tre malfrue. Nordkoreo faras atoman teston, Bin Laden minacas Usonan Prezidanton (ĉu vi memoras kiel falis ĝemelaj turoj?) La monda situacio streĉiĝas, ŝajnas kvazaŭ oni preparas scenejon por la tria mondmilito, certe la lasta...

Je la unua minuto de tiu atoma milito, per la unua atoma eksplodo ĉeno de ŝanĝoj afektos la homaron. Se la flugilbatado de papilio en Afriko kaŭzas uraganon en Ameriko, do kion kaŭzos la eksplodo de kelkaj atombomboj ien ajn?

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-04 19:03:05

La sola vetera afero, pri kiu la homaro povas certi, estas, ke la vetero ĉiam ŝanĝiĝadas.

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-04 19:51:07

jchthys:La sola vetera afero, pri kiu la homaro povas certi, estas, ke la vetero ĉiam ŝanĝiĝadas.
Estas tipe, ke usonano ne kredas tion. Vi estas influita de la politiko de via lando dum la pasintaj jaroj. Dank' al dio, Obama ŝajne intencas ŝanĝi tion.

Kio ankaŭ maltrankviligas min estas la monda ekonomio. Mi legis artikolon antaŭ kelkaj tagoj, en kiu la aŭtoro montris simplan fakton, nome kiel la mono funkcias. La tuta kvanto de mono kreskas (devas kreski) laŭ eksponenciala funkcio, pro la interezoj kiujn la bankoj ricevas. Neniu sistemo povas kreski longe eksponenciale, ĉiu tia sistemo devas kraŝi. Sed neniu mencias tion publike, ŝajne oni prisilentas tion.

Reen al la supro