Al la enhavo

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

de dobri, 2010-aprilo-07

Mesaĝoj: 210

Lingvo: Esperanto

maratonisto (Montri la profilon) 2010-majo-31 09:52:20

Ĉu ni povas rapide traduki la kanton en esperanton? Mi proponas publiki ĉi tie la anglalingvan tekston kaj ĉiu traduku iun fragmenton. Kiam estos tradukita, ni eblos kun tiu tradukaĵo propagandi esperanton. Ekzemple mi povos printi kelkdekojn ekzemplerojn kaj ludi la kanton en centro de la urbo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2010-junio-01 08:26:44

Eddycgn:...
Estas la diskaj kompanioj kiuj devigas kanti angle. Se iu venkas ili povas vendi pli da diskoj en internacia merkato.
...
Jen malsaĝuloj! Ĉu ili vere kredas ke en la internacia merkato multe da homoj povas kompreni anglalingvajn kantojn pli bone ol nacilingvajn?
Jen vidu Rusion -- multaj rusoj tre ŝatas okcidentan muzikon. Sed treege malmultaj el ili povas eĉ iomete kompreni pri kio temas la anglalingvaj kantoj! Ili simple ĝuas la sonon, jen ĉio.

Dozorca (Montri la profilon) 2010-junio-01 22:00:14

Fuzzy:
Eddycgn:...
Estas la diskaj kompanioj kiuj devigas kanti angle. Se iu venkas ili povas vendi pli da diskoj en internacia merkato.
...
Jen malsaĝuloj! Ĉu ili vere kredas ke en la internacia merkato multe da homoj povas kompreni anglalingvajn kantojn pli bone ol nacilingvajn?
Jen vidu Rusion -- multaj rusoj tre ŝatas okcidentan muzikon. Sed treege malmultaj el ili povas eĉ iomete kompreni pri kio temas la anglalingvaj kantoj! Ili simple ĝuas la sonon, jen ĉio.
Egzemple mi apartenas al tiu ĉi homojn rido.gif

Greedn (Montri la profilon) 2010-junio-02 07:03:05

Mi preferas ofte ne kompreni anglalingvojn kantojn, ĉar traduko iom fuŝas gin por mi

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-02 12:52:06

Fuzzy:
Eddycgn:...
Estas la diskaj kompanioj kiuj devigas kanti angle. Se iu venkas ili povas vendi pli da diskoj en internacia merkato.
...
Jen malsaĝuloj! Ĉu ili vere kredas ke en la internacia merkato multe da homoj povas kompreni anglalingvajn kantojn pli bone ol nacilingvajn?
Jen vidu Rusion -- multaj rusoj tre ŝatas okcidentan muzikon. Sed treege malmultaj el ili povas eĉ iomete kompreni pri kio temas la anglalingvaj kantoj! Ili simple ĝuas la sonon, jen ĉio.
Do, kial oni kantas angle?

dobri (Montri la profilon) 2010-junio-02 14:06:53

Laŭ mia opinio ĉe multaj homoj regas superstiĉo, ke bele eblas kanti nur angle. Kun tio mi ne konsentas. Kelkaj aliaj lingvoj sonas eĉ pli bele. Kvankam mi sufiĉe bone komprenis la anglalingvan kanton el Norvegio, tamen pli plaĉis al mi la kanto el Finnlando, kiun mi tute ne komprenis. Kiel jam skribis Eddycgn: mi simple ĝuas la sonon!

Ironchef (Montri la profilon) 2010-junio-02 14:16:50

Lena certe havas interesan akĉenton kiam ŝi angle kantas! Iam ŝi sonas kiel ŝi estu "Orient-Londonano" (EastEnder!)

"Satellite" min plaĉas. Estas kutima eŭrovida kanto. La speco de kanto kiu restos daŭre en cerbo dum tagoj post la evento!

La Brita kanto estis skribita per Aitken/Waterman kiu ankaŭ skribis multe dum la 80/90-jaroj por la famaj kantistoj (inkluzive) Kylie Minogue, Rick Astley ktp. Eble tiu estas la kialo por ke la kanto estis tiel malbona!

Plue, mi ĝojas ke la Eŭrovida Kantokonkurso estis elsendita per la interreto ĉi-jare. Mi povis vidi ĝin kun mia komputilo (ne estas elsendita per televido en Usono). Estis bela spektaklo!

Fuzzy (Montri la profilon) 2010-junio-03 06:34:20

jan aleksan:
Fuzzy:
Eddycgn:...
Estas la diskaj kompanioj kiuj devigas kanti angle. Se iu venkas ili povas vendi pli da diskoj en internacia merkato.
...
Jen malsaĝuloj! Ĉu ili vere kredas ke en la internacia merkato multe da homoj povas kompreni anglalingvajn kantojn pli bone ol nacilingvajn?
Jen vidu Rusion -- multaj rusoj tre ŝatas okcidentan muzikon. Sed treege malmultaj el ili povas eĉ iomete kompreni pri kio temas la anglalingvaj kantoj! Ili simple ĝuas la sonon, jen ĉio.
Do, kial oni kantas angle?
Jen tio estas la demando!
Superstiĉo, malsaĝeco kaj cerblavado -- mi pensas, tioj estas la kialoj.

Ironchef (Montri la profilon) 2010-junio-04 19:26:27

"Satelito" - venkkanto de la Eŭrovida Kantokonkurso 2010
Kantita per Lena Meyer Landrut

Mi iris ĉien por vi
Mi ja faris mian hararon por vi
Mi aĉetis novan kalsonon, bluas ĝi
Kaj mi surhavis ĝin antaŭhieraŭ

Kara, vi scias ke mi batalos por vi
Restigis portikan lumon por vi
Se vi estu dolĉa aŭ kruel'
Mi amos vin iel

Kara, ho kara, mi devas diri kiel mi sentas pri vi
Ĉar mi, ho mi, ne povas travivi minuton sen amo de vi
Kiel satelito, mi estas en orbito tute ĉirkaŭ vi
Kaj mi elfalus en la nokton
Ne povas travivi momente sen via amo

Kara, profunda mi estas por vi
Mi ŝparis la plej bonajn mi havas, por vi
Iam min trista kaj blu' faras vi
Ne volus havi ĝin alie!

Kara, rekta kaj vera estas celo mia
Sago d' Amora estas nur por vi
Mi ja farbis miajn ungojn por vi
Mi faris ĝin nur antaŭhieraŭ!

Kara, ho kara, mi devas diri kiel mi sentas pri vi
Ĉar mi, ho mi, ne povas travivi minuton sen amo de vi
Kiel satelito, mi estas en orbito tute ĉirkaŭ vi
Kaj mi elfalus en la nokton
Ne povas travivi momente sen via amo
Ho, kara, mi devas diri kiel mi sentas pri vi
Ĉar mi, ho mi, ne povas travivi minuton sen amo de vi

Kien vi iros, mi sekvos
Vi ekas la paŝon, rapide kaj malrapide ni iros
Mi sekvos en via vojo,
Vi havas min, vi havas min do
Forto pli forta ol gravito
Estas fiziko, ne estas eskapo

Kara, rekta kaj vera estas celo mia
Sago d' Amora estas nur por vi
Mi ja farbis miajn ungojn por vi
Mi faris ĝin nur antaŭhieraŭ!

Kara, ho kara, mi devas diri kiel mi sentas pri vi
Ĉar mi, ho mi, ne povas travivi minuton sen amo de vi
Kiel satelito, mi estas en orbito tute ĉirkaŭ vi
Kaj mi elfalus en la nokton
Ne povas travivi momente sen via amo
Ho, kara, mi devas diri kiel mi sentas pri vi
Ĉar mi, ho mi, ne povas travivi minuton sen amo de vi
Kara, kara, kara, kara, kara....

(Tradukita en Esperanton per Ironchef)

horsto (Montri la profilon) 2010-junio-04 20:27:17

Bona ideo, Ironchef.

Mi ne scias ĉu gravas por kanti la tekston ke la nombro de silaboj estu la sama. Ĉu iu povas klarigi tion?
Se estas tiel, tiam mi provis la unuajn du strofojn:

Mi iradis ĉien por vi
Faris miajn harojn por vi
Aĉetis bluajn subvestojn
Portis ilin venonttage

Karul', mi batalus por vi
Plu lumas la torĉo por vi
Ĉu bonas ĉu malbonas vi
Mi tamen vin amos iel

Reen al la supro