Al la enhavo

La Mordora lingvo

de Terurĉjo, 2007-julio-10

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-16 04:15:37

mnlg:
Andybolg:Ĉu iu povas traduki?
Oni ja bonvole traduku mi petas, ĉar oni menciis min kaj mi timas ke grandaj okuloj serĉos min en strangaj landoj...
Ekzistas kelkaj metodoj singardi de granda serĉanta okulo:
1. Ellerni Sindarinon
2. Ne vojaĝi en strangajn landojn
3. Demeti okulvitrojn kaj montri ambaŭ okulojn
4. Forte fermi la okulojn kaj kaŝiĝi sub litkovrilon

Mi elektus la lastan varianton.
Ĉu iu povas proponi ion alian?

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-24 15:36:15

Mi nun legis laŭ tia ligilo, pri Vestron. Tie li ankaŭ sendas al http://eo.wikipedia.org/wiki/Tolkien, kie estas skribita, ke Tolkien lernis Esperanton, kiam ĝi estis je 17 jaroj aĝa. Li sciis multe da lingvoj.

lagwagon555 (Montri la profilon) 2007-novembro-25 10:45:33

Ĉu iu legis la esperantan tradukon de tiuj libroj? Mi ne antaŭ legis la anglan version, do mi pensas ke mi legu ĝin esperante. Eĉ se mi jam spektis la filmojn =]

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-27 13:58:52

Jen mi trovis du ĉapitroj de "La Mastro de l' Ringoj" ĉe http://www.esperanto.org/Ondo/Tolkien/Tolkien1.htm. Aliuj ŝajne nur papere, aŭ nur eble mi ne trovis rete.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-18 15:54:59

Ĉu iu konas Quenya?

elen sìla lùmenn'omentielvo!

loewenherz (Montri la profilon) 2008-septembro-18 20:37:30

Estas tre interesa prelego de Anna Löwenstein pri "La Fontoj de Mastro de'l Ringoj". Temas pri Tolkien kaj lia amo por malnovaj hindeŭropaj lingvoj. Bonvolu aŭskulti meme!

La unua parto:
http://parolumondo.com/2008/09/06/6-a-de-septembro...

La dua kaj lasta parto:
http://parolumondo.com/2008/09/13/13a-de-septembro...

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-19 17:59:46

loewenherz:...
Dankon por la ligiloj, mi ankoraŭ ne konis la videojn. La prelego de Anna Löwenstein treege plaĉis al mi. rideto.gif

Reen al la supro