Al la enhavo

Ree pri Linguna

de Terurĉjo, 2007-oktobro-28

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2007-novembro-06 20:50:48

bluaMauritius:

cz (rigardu Polan, Chehhan kaj inter la nacioj konatajn nomojn) por ĉ
unue vi rigardu la "Chehhan" kaj ties alfabeton.

pardonu, sed mi - alie ol la antaŭaj parolantoj - nek admiras vin, nek volas legi viajn strangajn mesaĝojn, laŭ gramatikaj reguloj de uzata ĉi tie lingvo - tute erarajn kaj sensencajn.

La penadon de perforta feliĉigo de ĉiuj forumo-uzantoj mi trovas stulta, kaj mi elkore petas Jev ne plu neglekti tion - la tiel nomata aŭtoro de tiel nomata perfektigita Esperanto (eble jam 1000-a genia provo, laŭvice) tute ne rimarkas opinion de administrantoj (pri uzata lingvo, longeco de mesaĝoj ktp.) kaj ne meritas subtilajn atentigojn. Oni finu tion.

bluaMauritius (Montri la profilon) 2007-novembro-08 23:16:13

Administranto: forigite pro longeco kaj tuta ignorado de petoj de administrantoj.

TED110 (Montri la profilon) 2007-novembro-09 18:27:37

Kiam vi kapigos ĝin? Tiel, ĝi estas malnecesa, ĉiufoje vi skribas tiojn ĉi artikolojn, kiu estas tiel longa.Kaj kio vi volas celi kun ĝi?

sinjoro (Montri la profilon) 2007-novembro-12 12:29:14

TED110:Kiam vi kapigos ĝin? Tiel, ĝi estas malnecesa, ĉiufoje vi skribas tiojn ĉi artikolojn, kiu estas tiel longa.Kaj kio vi volas celi kun ĝi?
Reformemo de Esperanto estas tre interesa socia (aŭ psikologia) fenomeno, ĉu ne? Homoj nenion lernas de pasinteco, blinde kreas sekvantajn "korektojn kaj plibonigojn" (treege similajn unu al la alia), ne vidante, ke ĉiuj antaŭaj "reformoj" tute fiaskis.

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-12 12:48:32

sinjoro:Reformemo de Esperanto estas tre interesa socia (aŭ psikologia) fenomeno, ĉu ne? Homoj nenion lernas de pasinteco, blinde kreas sekvantajn "korektojn kaj plibonigojn" (treege similajn unu al la alia), ne vidante, ke ĉiuj antaŭaj "reformoj" tute fiaskis.
Jes. De tempo al tempo aperas homoj, kiuj volas plibonigi Esperanton. Ankaŭ aperas tiuj, kiuj volas kalkuli ĉiujn esperantistojn aŭ doni promeson, ke ili lernos Esperanton, se iuj aliaj lernos ĝin. rideto.gif

TED110 (Montri la profilon) 2007-novembro-12 17:29:18

Ni ne povas modifigi facile la anglan lingvon. Sed kial esperanton? Ne estas vera lingvo, aŭ kio?

Sxak (Montri la profilon) 2007-novembro-13 13:36:38

Jev:
aŭ doni promeson, ke ili lernos Esperanton, se iuj aliaj lernos ĝin. rideto.gif
se miliono miliardoj da homoj ellernos E-on...

Verdano (Montri la profilon) 2007-decembro-22 09:08:14

Mi citas du diskutintojn
(((diskutintoin, vidu do: shajnas via elekto de alfabeto tajpila ne estis troege bona, czar mi vidis jam literaron tajpilan havantan un "j" el nur iomete pli longa suben-gvida vertikala streketo, sen la
suba horizontala restreketo; normale oni uzadas la "j"on ne vortofine, sed vortokomence kaj meze de vorto, por tio la literaro tajpila estis farita. Krom tio, mi bedauras tion devi diri al s-ano gospodin' Teruczjo, kies mesaĝojn jjus mi legis ankau, la Rusa alfabeto mem malhavas "j"on subpendeman, sed un karaktron sur la czefa linio (ergoljam), au alie tiu sono de "j"o estas kunigita kun la vokaloj. Sole d-ro Esperanto venis al la ideo, transpreni un "j" kiu havas voston suben pendantan. Ankau la Helenoj mem tute ne konis "j"on, Ilia joto nek havis i-punkton nek subpendo-voston ! La helenaj pluraloi en feminino kaj maskulino estas tie -ai kaj -oi.
Kaj la "i" estis cziam simple kurta "i". Por longa "i"-sono poste utiliĝis tie "ee" (eeta), ankorau tiel hodiau en la Greka. Kompreneble en la Helena ekzistas ankorau aliaj pluraloj, sed cziuj sen ia ajn subpendulo-grafiko: ekz. to déndron (la arbo)
ta déndra (la arboj), s'xeema -- s'xeemata, kaj aliaj pluraloj.
Sekve de tio estas la demando, czu d-ro Esperanto eventuale tute ne konis la Helenan, malgrau kontraua aserto?)))

Do mi volis citi du diskutintojn/diskutintoin:
bluaMauritius skribis:

n1954 skribis:

http://mi.anihost.ru + knopka
29 реальных фамилий в поддержку Эсперанто
со всего мира. Загляни в архив.
Николай Михайленко

Rp.:
Oni ne elkalkulu la armeanojn de Dio, skribitas en la biblio. ...
Cetere Esperanto ne estas precipe lingvo de familioj, sed lingvo lerneja kaj korespondada internaci(onal)a. En tio certe estas pli multe ol 29 arhhive registritaj familioj ghin parolantaj.

Terurczjo skribis re al tio:
En la rusa lingvo la vorto "фамилия" - "familija" signifas ne familion, sed familinomon. Tial temis nur pri 29 personoj, jam subskbintaj la deklaracion.
Krom tio, ne konfuzu Biblion kaj Esperanton.
Neniam dum la homara historio iu persono proponis: Se miliardo da personoj subskribos Biblion, mi kredos je Dio.

réponse:
(al Terurczjoridulo.gif
Eble la forumanto Mauritius blua volis diri, ke lau Hhristana (Christana) kredo - ankau tiu de la Hebreoj - ke estus malbone, vere maloportune, voli nombri la porantojn kaj batalantojn por la elektita dio, nome czar tiam oni perdas strategian avantagjon de surprizo. Tio estas la senco kiu sin kashas ariere (malantaue).
Tial ankau, vd. Wikipedian, la forta strebo de niaj kontrauuloj, nombri kaj nombri nin, gjis suben-nombri nin al nul esperantanoj; tion ili tre shatus atingi per tio. -
Sed la dua parto de via esprimado estas tute
korekta: la nombro de la adeptoj de io nenion ankorau eldiras pri la vereco de la afero kredata de la adeptoj! (/Kun escepto eble, ...

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-24 09:16:54

Min vere tedas vidi longajn tekstojn en Linguna, ne tradukitaj en E-o. Mi diras al entuziasmuloj de Linguna: se vi volas diri al ni pri Linguna, bonvolu paroli en Esperanto - ĉar, kiel vi bone scias, vi estas en Esperanto-parolanta forumo. Se vi volas montri al ni specimenajn tekstojn en linguna, zorgu ke ili ne estas tro grandaj, kaj donu tradukojn en E-o. Se ne,
(a) vi krokodilos malĝentile
(b) mi ignoros viajn tedajn tekstojn - do, almenaŭ al mi (kaj eble aliaj forumanoj), ĉio via laboro skribi ilin iĝos senutila.
(c) la administrantoj de la retpaĝaro povus aŭ forigi viajn mesaĝojn aŭ eĉ fermi viajn kontojn.
Jen amikema averto de mi al entuziasmuloj de Linguna: se vi volas interesiĝi iun ajn en via lingvo (se vi ne jam ne-ebligis tion per via konduto ĝis nun), aŭskultu min bone!

Sxak (Montri la profilon) 2008-majo-24 12:39:50

Miland:Min vere tedas vidi longajn tekstojn en Linguna, ne tradukitaj en E-o. Mi diras al entuziasmuloj de Linguna:
Kial vi uzas pluralon?ridulo.gif

Reen al la supro