Al la enhavo

La angla kiel "nullius lingua" en globa hegemonio

de robbkvasnak, 2014-oktobro-19

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 14:04:45

vincas:Eble estas tre bone ke Esperanto transprenis multe da anglaj vortoj, ĉar Esperanto por tio povas esti bona enkonduko en lernadon de la angla.
Al kio celas vi? Kial tiu estus avantaĝo?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 14:31:24

Malgraŭ la propagando de ELF-uloj (English as a lingua franca) estas klare, ke ankaŭ la angla uzata de negepatralingvanoj ne estas "nenies lingvo", sed finfine la angla, kp. i.a. la jenan artikolon:
Fiedler, Sabine. 2010. The English-as-a-lingua-franca approach: Linguistic fair play? Language Problems & Language Planning 34. 201–221.
aŭ la intervjuon kun F. Grin ĉi tie (ekde. p. 59).

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 16:56:53

Bedaŭrinde mi ne povas elspezi 35 eŭrojn por legi la opniiojn de S. Fiedler. Tio entute ĝenas min en la mondo de akademio. La aŭtoroj verkas senpage kaj la la eldonejoj vendas. Tio signifas ke se vi ne estas riĉulo aŭ ano de biblioteko kiu aĉetas la ĵurnalon, vi devas resi senscia. Vere ne temas pri demokrata eco de akademio nek alportas al la evoluo de tuthomara sciado.

Alexandrex (Montri la profilon) 2020-decembro-23 23:10:38

Saluton, Robo Kvasnako (Robb Kvasnak).
Almenaŭ nun, ĉe la 2020-a jaro, ĉi tiu artikolo estas senpage elŝutebla. Ci uzu la jenan ligilon.

https://jyx2.jyu.fi/bitstream/handle/123456789/371...

Por mi ĉi tiu ligilo bone funkciis senkoste, kaj la artikolon de la sinjorino Sabineo Fidlero (Sabine Fiedler) mi jam elŝutis. Mi, kiel profesia tradukisto, ĝin legas facile.

Redakta noto: mi uzas, nun, du utilegajn senkostajn softŭarojn por sendi mesaĝojn per Esperanto en la forumon Lernu. La unua softŭaro estas "Resoph Notes", kiu konservas kontinue kaj aŭtomate la skribaĵojn kiujn mi verkas. La dua softŭaro estas senkosta softŭaro de la entrepreno Majkrosofto (Microsoft) kvankam nur uzebla per la angla, kaj por profesiaj aŭ duonprofesiaj komputilistoj. Ĉi tiu softŭaro, jam citita en ĉi tiu forumo Lernu, permesis agordi mian sistemon de Vindozo por facile tajpi ĉiujn supersignajn literojn de Esperanto, kaj ankaŭ ĉiujn signojn de la grandaj ŭesteŭropaj lingvoj, per unu klavaro. Ĝia nomo jen (en angla lingvo): Microsoft Keyboard Layout Creator, MKLC. La unua softŭaro estas unikoda, do permesante la tajpadon de Esperanto.

Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

----- Originala mesaĝo, kun kelkaj lingvaj korektaĵoj -----

Bedaŭrinde mi ne povas elspezi 35 eŭrojn por legi la opiniojn de Sinjorino Fiedler. Tio entute ĝenas min en la mondo de akademio. La aŭtoroj verkas senpage kaj la la eldonejoj vendas. Tio signifas ke se vi ne estas riĉulo aŭ ano de biblioteko kiu aĉetas la ĵurnalon, vi devas resti senscia. Vere ne temas pri demokrata eco de akademio nek alportas al la evoluo de tuthomara sciado.

Reen al la supro