Al la enhavo

Mano kaj piedo

de Terurĉjo, 2008-januaro-17

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-17 18:07:11

Ĉu mano apartenas al brako kaj piedo al kruro? Por mi estas strange, ke mano kaj brako estas apartaj vortoj. Kio estas brakumo? Ĉu manpremo?
Mi tenas la ŝaŝlikojn en manoj (en la foto maldekstre). Sed ruse mi dirus, ke mi ilin tenas en brakoj, ĉar la vorton "mano" ni preskaŭ neniam uzas.
Ruse "рука" - mano aŭ brako (mi ne scias)estas parto de homa korpo de ŝultro ĝis la finoj de fingroj.

mnlg (Montri la profilon) 2008-januaro-19 00:00:42

Terurĉjo:Ĉu mano apartenas al brako kaj piedo al kruro?
Jes. Mano estas post pojno. Piedo estas post piedartiko.
Por mi estas strange, ke mano kaj brako estas apartaj vortoj. Kio estas brakumo? Ĉu manpremo?
brakumo estas ĉirkaŭpreno per brakoj.
Ruse "рука" - mano aŭ brako (mi ne scias)estas parto de homa korpo de ŝultro ĝis la finoj de fingroj.
Mi ne sciis tion. Interese!

Achnaton (Montri la profilon) 2008-januaro-30 08:04:39

Terurĉjo, jen korpopartoj: http://www.edukado.net/upload/forum/567.pdf rideto.gif

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-februaro-02 05:53:48

PIEDO + MALEOLO + KRURO + GENUO + FEMURO = GAMBO
MANO + POJNO + ANTAŬBRAKO + KUBUTO + ŜULTRO = BRAKO

Reen al la supro