Al la enhavo

super / supre

de DuckFiasco, 2016-januaro-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

DuckFiasco (Montri la profilon) 2016-januaro-03 22:45:22

Bonvolu helpi al mi kompreni kiel super/supre kaj supera/supra estas malsamaj.

Dankon.

nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-04 06:39:08

DuckFiasco:Bonvolu helpi al mi kompreni kiel super/supre kaj supera/supra estas malsamaj.

Dankon.
"Super" estas propozicio kaj enkondukas noman frazon: super la urbo.
"Supre" estas adverbo: Mi estas supre kaj vi estas malsupre.

"Supera" estas la adjektiva formo de "super": Mia rango estas super via rango --> Mia rango estas supera al la via.
"Supra" estas la adjektiva formo de "supre": Mi forhakis la supran parton de la arbo.

Sume:
super/ signifas "pli alta/grava/ĉefa ol referencpunkto".
supr/ signifas "alta/grava/ĉefa".

super/ estas relativa kaj supr/ estas absoluta.

Komparu la Germanan: über = super. oben = supre

horsto (Montri la profilon) 2016-januaro-05 03:05:30

DuckFiasco:Bonvolu helpi al mi kompreni kiel super/supre kaj supera/supra estas malsamaj.

Dankon.
Eble ekzemploj helpos:

La lampo estas super la tablo.

La supra brako (la supra parto de la brako).

sudanglo (Montri la profilon) 2016-januaro-05 12:51:43

super(preposition) - over, above.
supre (adverb) - upstairs, in a higher position - vidu supre -see above.
supera (adjective)- superior
supra (adjective) - upper

Duck, try searching the Tekstaro for typical usages.

horsto (Montri la profilon) 2016-januaro-05 19:21:31

Ŝerco:

Kiam vi levas vian manon supren tiam via malsupra brako estas super via supra brako.

nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-05 19:31:40

horsto:Ŝerco:

Kiam vi levas vian manon supren tiam via malsupra brako estas super via supra brako.
Via propozicio ne estas ŝerco; ĝi estas tre taŭga por vidigi la malsamecojn.

Sama propozicio kun "super + akuzativo":

Kiam vi levas la manon supren super vian kapon, via malsupra brako estas super via supra brako.

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-20 01:31:09

horsto:Ŝerco:

Kiam vi levas vian manon supren tiam via malsupra brako estas super via supra brako.
R I D I G E

Reen al la supro