Al la enhavo

Plaĉi

de guyjohnston, 2008-marto-26

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-27 12:22:42

Miland:
Se ni volus diri ke io ne plaĉis al ni antaŭe, sed nun plaĉas al ni, ni dirus ke ĝi plaĉiĝis al ni, ĉu ne? Precize kiel ni igus transitivan verbon netransitiva!
Se ni aldonas -iĝi al transitiva verbo, ni faras objekton subjekto:
iu(aŭ neniu) malfermis pordon - pordo malfermiĝis
mia patrino naskis min - mi naskiĝis

Se ni aldonas -iĝi al netransitiva verbo, ni dekomence faras ĝin transitiva, aldonante -igi, kaj post aldono de -iĝi forigas -ig-.

Do via ekzemplo pruvas netransitivecon de plaĉi:
iu plaĉigis ĝin al ni - ĝi plaĉiĝis al ni

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-27 13:36:51

Miland:Se ni volus diri ke io ne plaĉis al ni antaŭe, sed nun plaĉas al ni, ni dirus ke ĝi plaĉiĝis al ni, ĉu ne? Precize kiel ni igus transitivan verbon netransitiva!
Pro tio ke "varmiĝi" estas netransitiva verbo, ĉu vi do konkludus ke "varmi" estas transitiva? Ĉu laŭ vi ĝustas diri "mi varmas lakton"?

Respondo: ne.

Mi varmigas lakton.

Radiko "plaĉa" estas adjektiva, kaj tial, kiam ĝi verbiĝas, ĝi fariĝas predikativa, t.e., netransitiva.

Vi akceptu ĉi tion, kaj uzu "ŝati", se vi nepre bezonas gramatikan objekton. Verki kvar paĝojn da priparolado pri io tiom baza estas laŭ mi iom tro ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-27 13:56:44

sergejm:Se ni aldonas -iĝi al transitiva verbo, ni faras objekton subjekto:
iu(aŭ neniu) malfermis pordon - pordo malfermiĝis
mia patrino naskis min - mi naskiĝis
Se io plaĉas al mi, mi plaĉiĝas pro tio. Konsekvenca kun transitiveco.

sergejm: Se ni aldonas -iĝi al netransitiva verbo, ni dekomence faras ĝin transitiva, aldonante -igi, kaj post aldono de -iĝi forigas -ig-. Do via ekzemplo pruvas netransitivecon de plaĉi: iu plaĉigis ĝin al ni - ĝi plaĉiĝis al ni
Mi apenaŭ komprenis ĉi tiun parton, ĉar mi opinias ke ne eblas aldoni -iĝi al netransitiva verbo. Boliĝi, ekzemple, ne eblas.

Do mia ekzemplo pruvas la transitiveco de plaĉi.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-27 14:04:48

mnlg:Radiko "plaĉa" estas adjektiva, kaj tial, kiam ĝi verbiĝas, ĝi fariĝas predikativa, t.e., netransitiva.
Eble la koro de la problemo estas la demando, ĉu la radiko plaĉ' estas adjektiva aŭ verba.

En la Universala Vortaro ni havas la eron:

plaĉ' plaire | please | gefallen | нравиться | podobać się.

Tio montras ke la radiko -laŭ la netuŝebla Fundamento - estas verba, ne adjektiva. Tial la argumento bazita sur adjektiva radiko varm' ne ĝustas.

Tial plaĉi estas transitiva!

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-27 14:27:26

Miland:Se io plaĉas al mi, mi plaĉiĝas pro tio. Konsekvenca kun transitiveco.
Vi tute ne plaĉiĝas pro tio. Se vi estus plaĉiĝanta, vi estus iĝante plaĉa, kaj vi al iu(j) ekplaĉus. Sed laŭ via ekzemplo, io (ne vi) estas plaĉa.

Se estus tiel kiel vi diras, se la vetero ŝajnas al vi esti pluvema, tiam vi ŝajniĝus pro tio. Ĉu laŭ vi sencus diri ion al tio simila?? Mi esperas ke ne. Do, se ne eblas tion diri, tiam ne eblas tiamaniere konkludi pri la transitiveco de "plaĉi".

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-27 14:46:34

Provu serĉi en tekstaro.com eĉ unu ekzemplon de plaĉ\\VF kun akuzativo! Vi trovos multe da "plaĉ\\VF al", sed "plaĉ\\VF \\wn\\b"! (plaĉ[verba finaĵo] [ia vorto]n) estos nur "plaĉas/is/os en"

Se vi metos akvon sur fairon, iom poste la akvo boliĝos!

Mi ne certas ke radiko "plaĉ-" estas adjektiva, sed ke verbo "plaĉi" estas netransitiva - tio estas certa.

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-27 14:59:46

sergejm:Provu serĉi en tekstaro.com eĉ unu ekzemplon de plaĉ\VF kun akuzativo! Vi trovos multe da "plaĉ\\VF al", sed "plaĉ\\VF \\w+n\\b"! (plaĉ[verba finaĵo] [ia vorto]n) estos nur "plaĉas/is/os en".
Se vi ne deziras limigi serĉojn al duliteraj vortoj... rideto.gifsal.gif

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-marto-27 16:50:34

Ŝerco

Fianĉino: "Diru, karulo, kiaj knabinoj plaĉas al vi - belaj aŭ saĝaj?"
Fianĉo: "Nek tiaj, nek aliaj, nur vi."
sergejm:Se vi metos akvon sur fairon, iom poste la akvo boliĝos!
Mi opinias ke la akvo ekbolos.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-27 19:01:28

Filu:
Miland:Se io plaĉas al mi, mi plaĉiĝas pro tio. Konsekvenca kun transitiveco.
Vi tute ne plaĉiĝas pro tio. Se vi estus plaĉiĝanta, vi estus iĝante plaĉa, kaj vi al iu(j) ekplaĉus.
Bona punkto! Sed ĉi tiu ankaŭ aplikeblas al sendube transitiva verbo kiel bati. Se iu batas min, mi estas, ne batiĝa, sed batita. Ne eblas ŝanĝiĝi bati per , eĉ kvankam bati estas transitiva. Do, ne ĉiuj transitivaj verboj ŝanĝeblas per . Do tio ne pruvas ke plaĉi estas netransitiva.

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-27 19:52:36

Miland:Do tio ne pruvas ke plaĉi estas netransitiva.
Tio ja ne pruvas la netransitivecon, mi nur kontraŭstaris al via pruvo, ne celante pruvi la malon. Mi estas detruema nihilisto senkompata murdisto.gif Ne ne! Mi ŝercas!

Vi certe komprenis, ke multaj ĉi tie tre firme kredas je la netransitiveco de "plaĉi". Provante tiun serĉon, kiun proponis Sergejm, mi trovis ĉ. 660 okazaĵojn de "plaĉ(i|is|as|os|u|us) al" en la tekstaro kaj nur unu okazon de akuzativigita formo (el La Respubliko, Platono):

"Kial, laŭ via opinio, oni malrespektas permanan laboron kaj metiojn? Ĉu ni povas trovi alian kialon ol ke la malrespektanto havas malfortan plejbonan parton en si, tiel ke li ne kapablas regi la bestojn en si? Li servas ilin ĉar li nur sukcesis lerni plaĉi ilin."

Kion oni opiniu pri tiu ekzemplo? Eble ke vi ne estas la nura, kiu kredas je la transitiveco de "plaĉi". Tute certe tiu formo maloftege uziĝas en verkoj, sed tamen kelkfoje (aŭ almenaŭ unufoje...)

————————————————————————

Ŝerceme, mi pripensis pri pliaj ekzemploj strangaj:

• Fantomo aperis al mi => Fantomo aperis min demando.gif => Mi aperiĝis demando.gifdemando.gifdemando.gif

• Mi pensis al vi => Mi pensis vin => Vi pensiĝis lango.gif

Reen al la supro