Al la enhavo

"muzikilo" aŭ "muzika instrumento"

de SebastianH, 2008-aprilo-05

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 23:13:52

Mi ofte legis la pli malsimpla el la du. Ĉu ĝi havas ion faktan utilon, aŭ oni ĝin nur uzis ĉar ĝi eĥas kelkaj eŭropaj lingvaj?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 00:36:22

Ambaŭ estas ĝusta.

Mi pensas ke eble "muzikilo" ne estas tiom preciza, ekzemple, kiam oni volas paroli nur pri pianoj, gitaroj, ktp. "Muzikilo" signifas tiujn aĵojn, sed eble ankaŭ signifas KD-ludilojn kaj radiojn. Tial, oni parolus pri muzikaj instrumentoj anstataŭe, kiuj ne inkludas neinstrumentajn muzikajn ilojn.

Se oni volas paroli pri ĉiuj aĵoj kiuj povas produkti muzikon, tiam "muzikilo" perfektas.

Ĵus hipotezo.

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 02:39:30

Dankon, Nrrdo!

Via hipotezo estas tre konsiderinda. La mala hipotezo estus: Vortoj kiel "flugilo" aŭ "naĝilo" signifas nur specialaj iloj, ne helocoj aŭakvo-flugiloj por infanoj. PMEG diras ke "Temas ĉiam pri instrumento speciala por la koncerna ago". Radio, ekz., ne estas speciala, ĉar ĝi ankaŭ sendas lingvon.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 03:09:16

SebastianH:Radio, ekz., ne estas speciala, ĉar ĝi ankaŭ sendas lingvon.
Jes, jes, radioj nur estis ekzemplo, kaj eble ne bona unu. Sed vi komprenas kion mi volis diri. Ia speciala ilo kiu ne estas instrumento, sed ankoraŭ produktas nur muzikon. Muzikskatolo, ekzemple, aŭ sinluda piano (angle - "player piano").

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 03:46:52

Jes, mi komprenas. Existas du kategorioj: (1) Iloj por ludi muzikon kaj (2) Iloj por redoni muzikon.

Nun, la demando estas: Se ni diras "muzikilo", ĉu ne pensas pri la unua aŭ pri ambaŭ?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 03:53:29

SebastianH:Nun, la demando estas: Se ni diras "muzikilo", ĉu ne pensas pri la unua aŭ pri ambaŭ?
Mi pensas ke "muzikilo" estas iomete pli ĝenerala ol "muzika instrumento", sed en plej kazoj ambaŭ funkcius egale.

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 03:56:14

Rilata demando: Ĉu estas muzikpedagogoj muzikistoj? PMEG: IST = “persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)”.)

Reen al la supro