Al la enhavo

Bifsteka enigmo

de Miland, 2008-majo-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-21 17:59:47

Estas somero, kaj Janjo faris bone en siaj ekzamenoj, do, kiel ili promesis, Panjo kaj Paĉjo organizis kradroston. Plaĉas al ĉiuj ili bifstekon. Tamen ilia kradostilo povas rosti nur du bifstekojn samtempe, kaj bezonas 10 minutojn por bone kuiri unu flankon. Kiom da tempo, minimume, necesas prepari bifstekojn por la tuta familio?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

horsto (Montri la profilon) 2008-majo-21 18:26:18

Ĉu estas 3 personoj, ĉiu volas unu bifstekon? Tiam estas entute 6 flankoj, 2 samtempe, do 30 minutoj estas necesaj.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-21 19:13:24

horsto:Ĉu estas 3 personoj, ĉiu volas unu bifstekon? Tiam estas entute 6 flankoj, 2 samtempe, do 30 minutoj estas necesaj.
Ciu manĝos po unu bifstekon. Vi pravas ke necesas kuiri ses flankojn. Do kiel fari tion? La krado permesas kuiri nur du samtempe. Klarigu vian metodon.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-21 19:19:12

horsto:Ĉu estas 3 personoj, ĉiu volas unu bifstekon? Tiam estas entute 6 flankoj, 2 samtempe, do 30 minutoj estas necesaj.
Paĉjo estas kavernhomo, kiu ŝatas viandon nur krude: 20 minutoj. lango.gif

Post 10 minutoj: bifstekoj/flankoj A1/B1
Post 20 minutoj: A2/C1
Post 30 minutoj: B2/C2

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-21 19:52:58

Filu:Post 10 minutoj: bifstekoj/flankoj A1/B1
Post 20 minutoj: A2/C1
Post 30 minutoj: B2/C2
Gratulon! Via solvo ĝustas, kaj la klarigo sufiĉas, do vi gajnas la verdan stelon:

*

horsto (Montri la profilon) 2008-majo-21 20:14:05

Miland: La kadro permesas kuiri nur du samtempe.
Kial iris la 'r' en la vorto krado du poziciojn malantaŭen?
Malfacila: krado, kardo, kardio, kardi, kadro

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-21 20:35:14

horsto:Kial iris la 'r' en la vorto krado du poziciojn malantaŭen?
Malfacila: krado, kardo, kardio, kardi, kadro
Dankon, mi korektis la tekston.

Reen al la supro