Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2017-novembro-30 20:31:10

Metsis:morico,

Kelkaj etaj rimarkoj...

3. Se ies denaska lingvo ne havas certajn sonojn, kiuj estas en E-o, oni faras prononcajn erarojn kaj skribas malkorekte. Jes, mi parolas pri tiuj tro multaj so-sonoj(c, ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ).
Tenu manoj for de tiuj literoj. Mi ege ŝatas ilin. Kaj ne havas problemojn pri ili.

morico (Montri la profilon) 2017-decembro-01 23:58:42

Metsis:morico,

Kelkaj etaj rimarkoj...

3. Se ies denaska lingvo ne havas certajn sonojn, kiuj estas en E-o, oni faras prononcajn erarojn kaj skribas malkorekte. Jes, mi parolas pri tiuj tro multaj so-sonoj(c, ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ).

4. E-o estas pli facila al parolantoj de iu hindeŭropaj lingvoj ol al parolanoj de aliaj lingvoj, kiujn oni parolas en Eŭropo. Konsekvence la radikoj povas esti fremdaj.

6. Ne necese. Ekz. ĉu la radiko "mort-" signifas staton aŭ ŝanĝon? Alivorte ĉu la verbo "mortas" signifas, ke iu aŭ io estas morta (is dead) aŭ ŝanĝas de la viva stato al la morta stato (becomes dead)? La diskuto pri brosilo kontraŭ kombo (temas pri kategorio de vortoradikoj) estas nekomprenebla.
.
Kara Metsis,

3- La sonoj(c, ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ) ekzistas ankaŭ en la angla, tamen kun alia skribo.
4- Multe da radikoj estas fremdaj por multe da eŭropaj lingvoj, sed se oni hipotezas ke la plimulto de Eŭropanoj lernas ankaŭ unu aŭ du el la plej parolatajn lingvojn de E.U. (ekz. angla, franca, germana, hispana, itala estas la plej lernataj kiel lingvoj du en Eŭropo), do multe da Eŭropanoj povas rekoni ĉirkaŭe 75 ĝis 90% aŭ pli de la radikoj.
6- Iam la kunteksto povas helpi, sed la precizo de Eo estas multe pli granda ol la angla. Iam la uzo de -ig aŭ-iĝ klarigas la frazon. Kombilo por mi estas korekta.

Se Esperanto povas fariĝi helpa laborlingvo de U.E., do tiuj problemoj de traduko ricevos solvon de la plej bonaj tradukistoj.

morico (Montri la profilon) 2017-decembro-02 00:11:22

vincas:
Altebrilas:
Pri tio kulpas la poranglalingva aŭ pli ekzake por-tut-angla propagando, kiu reklamadas, ke jam ĉiuj interkonsentas pri tiu tutangla solvo. Tio estas malvera, kaj tion ni devas rebati.
Kial rebati? Mi ĝojas pri la angla lingvo. Ĝi estas la plej populara lingvo en Europo lango.gif
U.E. estas plurlingva konstruaĵo kiu devas traduki en ĉiuj naciaj lingvoj por la Parlemento kaj en la plej parolataj kaj justaj laborlingvoj por la preparitaj dokumentoj de la Eŭropa Komisiono. Estas grave labori en plurajn lingvojn por faciligi la komprenon kaj ŝparigi erarojn.

morico (Montri la profilon) 2017-decembro-05 17:47:02

Ĉu facila, neŭtrala, helpa internacia lingvo ebligus pli bonan komunikadon en Eŭropo?

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-06 19:54:26

Jes, same kiel situacio, en kiu ĉiu bonege parolus la anglan ridulo.gif

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-06 22:22:09

3. Eble vi ne ekvidis, sed mi skribis "Se ies denaska lingvo ne havas certajn sonojn, kiuj estas en E-o..." Ekz. mi parolas denaske lingvon, kiun ne havas c, ĉ, ĝ, ĵ nek ŝ. Ili ĉiuj sonas kiel sama kaĉo al mi.

4. Ĉu? Ĉu vi diras, ke mi devu unue lerni la anglan, francan, germanan, hispanan aŭ italan por konatiĝi kun multaj radikoj por post tion povi rekoni 75% ĝis 90% de la radikoj?

6. Certe la precizo de E-o pli granda ol la angla, sed ĝi ne estas centelcenta. La diskuto pri la kategorioj de vortradikoj pruvas ĉi tion.

Parenteze se E-o estas tia simpla, kial vi daŭre uzas la mallongigon U.E.? La Eŭropa Unio mallongigas EU (https://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa_Unio.

La plej grava punkto estas, ke vi devus konvinki aliajn ol uzantoj de Lernu.net.

StefKo (Montri la profilon) 2017-decembro-07 13:06:10

vincas:11. Esperanto estis kreita en Litovio;
12. Samenhofo estas litova judo;
13. Silbernik, la unua mecenato de Esperanto, estas litova judo;
14. Edzino de Samenhofo estas litova judino lango.gif
En Litovio? Litovia judo? - legu la Enciklopedion.

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-07 20:14:32

Eble ri parolas pri Grandprinclando Litovio.

morico (Montri la profilon) 2017-decembro-08 10:52:10

Metsis:

4. Ĉu? Ĉu vi diras, ke mi devu unue lerni la anglan, francan, germanan, hispanan aŭ italan por konatiĝi kun multaj radikoj por post tion povi rekoni 75% ĝis 90% de la radikoj?

6. .Certe la precizo de E-o pli granda ol la angla, sed ĝi ne estas centelcenta. La diskuto pri la kategorioj de vortradikoj pruvas ĉi tion

Parenteze se E-o estas tia simpla, kial vi daŭre uzas la mallongigon U.E.? La Eŭropa Unio mallongigas EU (https://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa_Unio.

La plej grava punkto estas, ke vi devus konvinki aliajn ol uzantoj de Lernu.net.
4- Pli ol 95% de la loĝantoj de E.U. havas hindo-eŭropan nacian lingvon, kaj mi aŭdis ke pli ol 90% de la loĝantoj de Finnlando, Hungario aŭ Estonio lernis anglan, germanan, rusan aŭ alian hindo-eŭropan lingvon; la aglutinanta konstruaĵo de E-o estas pli uzita en tiuj tri lingvoj (finna, hungara ktp)

6- Nenia lingvo estas perfekta, sed E-o estas pli facila ol la aliaj lingvoj uzataj por la internacia komunikado.
Dankon pri la korektado de mia(j) eraro(j). Mi skribas iufoje tro rapide.

Konvinki aliajn ol esperanto-lernantoj devus esti la afero de ĉiuj esperantistoj. Diskuti pri tio en tiu fadeno povas ebligi klarigi niajn ideojn.

Mi pensas ke la dissendo de E-o povas antaŭeniri tre rapide, en kelkaj jaroj, se pluraj landoj akceptus ĝin kiel pli bona saltotabulo por aliaj lingvoj kaj kiel pontolingvo.

Eŭropo kaj mondo bezonas facilan kaj justan pontolingvon por pluvivi.

Reen al la supro