Al la enhavo

Plej ŝatata vorto

de bobwedwick, 2018-septembro-23

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

bobwedwick (Montri la profilon) 2018-septembro-23 22:38:55

Kio estas via plej ŝatata vorto? La mia estas "um." Ĝi estas simila al abstrakta pentraĵo.
Ĉu vi konas pri tia vorto en alia lingvo?

Mi umas la vorto. Mi apartenas plurajn umegojn, kaj mia filino estas umulino. Mia edzino pensas ke mi iĝis umaranon.

opajpoaj (Montri la profilon) 2018-septembro-24 09:26:00

Ne smurf(um)u !
Ne schtroumpfez pas !
https://eo.wikipedia.org/wiki/Smurfo

bobwedwick (Montri la profilon) 2018-septembro-25 15:34:10

Mi ne ŝatis la bluajn ulojn, sed mia geinfanoj amegis ilin.

uwagabund (Montri la profilon) 2018-septembro-25 18:43:30

Mia plej ŝatata vorto estas- alivorte, ĉar ĝi estas bela al mi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-julio-12 11:04:37

En la franca ekzistas : truc, machin(*), bidule (umaĵo), bitoniau (iu umaĵero), zigouigoui (umaĵeto):
Les espérantistes appellent "hoketo" le zigouigoui sur le Ŭ.
La esperantistoj nomas "hoketo" la umaĵeto sur la litero Ŭ.

Pri verboj, ekzistas machiner, bidouiller, pri agoj kies nomo oni ne bone scias.

(*)vidu la satiran kanzonon de la Frères Jacques pri la sekurzono, kiun en la komenco oni malfacile uzis.
https://www.youtube.com/watch?v=-Lj7N7I0T_E

Genjo_BlankaRingo (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 14:01:11

Miaj plej ŝatataj vortoj:

Akordiono estas tre amuza diri, kaj mi tre ŝatas la sonon de la instrumento.

Ventumilo estas tre bela kaj sonas kiel ĝi estas.

Perlo estas simpla kaj bela vorto, kaj perloj ankaŭ estas tre belaj vidi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 15:41:58

Tiukaze vi ege ŝatos la francan. Oni diras "accordéon" por akordiono, kaj "perle" por perlo.
Havas mi demandon : kial en via profilo, vi skribis "Pokémon"? Ĉu vi estas vere Brito? Ĉu vi vere estas denaska anglalingvano? Ĉar oni diras precize Pokémon" en la franca. Kaj miasciade, oni ne uzas akcentojn en la angla, krom kelkfoje, malofte, por fremdaj vortoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 15:45:01

Mia plej ŝatata vorto certe estas Esper-, kaj ĉiuj el ĝiaj derivaĵoj : Esperinda, Esperenda, Esperebla, Esperendulo...

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-novembro-21 05:51:02

Nune la vorto kiun mi povas ekpensi, estas "Laŭplaĉigi". Ankaŭ vortoj kun -sc- aŭ multe da akcentoj super la literoj. "lasciva" aŭ "scivolema" aspektas kiel plaĉaj vortoj. Sed per signifo, mi ne havas ideon. Nur per la aspekto de la vorto.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-14 16:10:57

Mia plej ŝatata vorto estas kompatemo, ĉar ĝi alvokas sintenon, kiu troviĝas dormanta ene de ĉiu bonkora homo.

Reen al la supro