Al la enhavo

Kion vi pensas pri mia tradukaĵo?

de DesmondLupo, 2019-februaro-03

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

DesmondLupo (Montri la profilon) 2019-februaro-03 01:18:14

Antaŭ kelkaj tagoj mi demandis en esperanta forumo dubon pri la gramatiko por traduki kanzonon.

Tiu ĉi estas la rezulto:

PIANO MAN by Billy Joel
PIANISTO de Billy Joel

Estas la naŭa sabate
Eniras homoamas'
Maljunulo sidas apud mi
Amaĉante sian drinkaĵon

Li diras "Knabo, muziku memoron
Mi ne certas kiel iras ĝi
Sed ĝi tristas kaj dolĉas kaj mi kantis ĝin
Kiam junulajn vestojn havis mi"
ĤORO
Kantu kanzonon, pianisto
Kantu kanzonon ĉi-nokte
Ĉar ni havas deziron je melody
Kaj sentigas vi pli bone nin.
Mia amiko, l' baristo, Johano
Li donacas drinkaĵojn al mi
Kaj li ŝercas amike kun sia cigared'
Sed li volus esti ie ajn

Li diras "Vilĉjo, ĉi tio mortigas min"
Dume svenas sia ridet'
"Nu, mi certas, ke mi estus kinstelo
Se mi irus for el tie ĉi"

Kaj Paŭlo estas romanisto
Kiu ne havis tempon por edzin'
Kaj li parolas kun Davido, kiu estas militisto
Kaj li eble ĉiam estos ĝi

Kelnerino ekzercas politikon
Dume ebrias sin l' aferist
Per drinkaĵo nomata "Soleco"
Sed pli bonas ol sole drinki

La publiko bonegas ĉi-nokte
L' intendanto ridetas al mi
Ĉar li scias, ke ĉiuj revenas pro mi
Por forgesi tempete pri viv'

Pian' sonas kiel karnavalo
Mikrofon' aromas kiel bier'
Ili drinkas kaj donas trinkmonon al mi
Kaj diras "Kion vi faras tie ĉi?"

NOTO: Kompreneble por traduki kanzonon kelkaj versoj ne estos sama, kiel ka originala kanzono. Oni devas agordi por ke la silabloj sonu bone.

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-03 06:40:57

Gramatike ĉio estas ĝuste. Sed ĉi tio ne estas versoj.

DesmondLupo (Montri la profilon) 2019-februaro-03 07:25:23

sergejm:Gramatike ĉio estas ĝuste. Sed ĉi tio ne estas versoj.
Mi scias, ke la versoj estas malsamaj. Mi tradukis tiel ĉar la tradukaĵo, kiun mi faris, servas por esti kantata. La silabloj devas ĝusti kaj la kunteksto ankaŭ devas esti sama (aŭ almenaŭ simila).

Reen al la supro