Kwa maudhui

Pri etimologio.

ya Jxusteno, 2 Desemba 2019

Ujumbe: 7

Lugha: Esperanto

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2019 7:56:42 alasiri

De kiuj lingvoj viasupoze devenis tiuj ĉi vortoj kaj afiksoj: bo-, ge-, ĝi, ĝis, je, jen, tuj?

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2019 8:12:17 alasiri

Mi nur povas konjekti.
bo < franca beau, ekz beau-père, beau-mère
ge < germana kolektivo (komparebla al Esperanta -ar-), ekz Gebrüder, Geschwister
ĝi < nenia ideo
ĝis < franca jusque, jusqu'à
je < nenia ideo
jen < germana jen-, ekz jener, jenseits; angla yon, yonder
tuj < eble, eble, eble rilata al franca tout de suite

robinvdv (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2019 11:10:48 alasiri

Mi esploris interrete:
bo-: franca "beau-"
ge-: germana "ge-"
ĝi: eble la litovaj "ji" kaj "jis"
ĝis: franca "jusque", influita de la germana "bis"
je: eble la germana "je"
jen: germana "jener", aŭ eble la latina "en" aŭ la hebrea "הנה‎" ("hiné")
tuj: la litova "tuoj"

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2019 6:09:11 asubuhi

nornen:Mi nur povas konjekti.
bo < franca beau, ekz beau-père, beau-mère
ge < germana kolektivo (komparebla al Esperanta -ar-), ekz Gebrüder, Geschwister
ĝi < nenia ideo
ĝis < franca jusque, jusqu'à
je < nenia ideo
jen < germana jen-, ekz jener, jenseits; angla yon, yonder
tuj < eble, eble, eble rilata al franca tout de suite
Dankon!

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2019 6:09:25 asubuhi

robinvdv:Mi esploris interrete:
bo-: franca "beau-"
ge-: germana "ge-"
ĝi: eble la litovaj "ji" kaj "jis"
ĝis: franca "jusque", influita de la germana "bis"
je: eble la germana "je"
jen: germana "jener", aŭ eble la latina "en" aŭ la hebrea "הנה‎" ("hiné")
tuj: la litova "tuoj"
Dankon!

Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2019 5:47:00 alasiri

Pli ĝenerale, jen alia fadeno : https://lernu.net/forumo/temo/27058/2#p364775

Jxusteno (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2019 6:31:32 alasiri

Zam_franca:Pli ĝenerale, jen alia fadeno : https://lernu.net/forumo/temo/27058/2#p364775
Dankon!

Kurudi juu