Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-08 21:47:42

Saluton, brava ukrajna kozaketo Kazakeviĉ, kiu subite trafis sub la teruran okupacion de barbaraj rusuloj...
Mi komprenas, ke viaj demandoj estas klaŭnecaj, sed mi provu respondi pli-malpli serioze.
Miaopinie, via naiva (kaj eble tremiga)supozo, ke oficiroj de KGB/FSB reale observas ĉi-forumon, estas absolute vana. Apenaŭ probablas, ke tiuj seriozaj uloj okupiĝas pri kaptado de mizeraj insektoj, kiuj ridinde zumas en virtualaj eo-komunumoj.
Plej verŝajne, ankaŭ la agentoj de usonaj CIA kaj FBI ne tre atentas ĉi-forumon. Tiel do, vi apenaŭ ion profitos, se vi intencas esti ĉi tie anti-rusia propagandisto.
Tamen respondu, Kazakeviĉ, al mia ripeta demando... Ĉu vi jam ekhavis rusian pasporton aŭ vi daŭrigas fiere porti ĉe via arda ukrajna koro vian altvaloran ukrajnan pasporton? Aŭ ĉu vi eble ankoraŭ ne atingis dek-kvaran aĝon, kiam oni ricevas pasportojn?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-decembro-29 09:54:13

Ŝajnas, ke la eŭropa valor-sistemo iom post iom influas tamen al la francaj magribanoj, se meze de ili haveblas jam kuraĝuloj, kiuj ne timas festi eĉ Kristnaskon, malgraŭ la pun-danĝero flanke de samreligiaj fanatikuloj.
https://www.lefigaro.fr/faits-divers/musulman-agre...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-03 13:58:51

Jen vica grava paŝo antaŭen en la politiko de genra egalismo...
Unu el la usonaj kongresuloj proponas aldoni al la preĝa vorto "amen" (estu tiel), kiun li evidente perceptas kiel "a-men" (a-viroj), la novan vorton "awomen" (a-virinoj).
Tute eblas, ke tiu spirite-politika gvidanto de la "ekskluziva nacio" proponos variantojn ankaŭ por aliaj genroj, kiuj aperis en la homaro lastatempe.
https://www.washingtonexaminer.com/news/house-cong...

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-februaro-03 20:30:28

Li povas ankaŭ parki sian veturilon en "parqueen" (parkejino). okulumo.gif

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-05 08:44:00

Jen ekzemplo de nekredebla maliceco...
Apenaŭ aminda pupeto Greta Thunberg, dekomence projektita por ekologiaj ludoj, atingis 18-jaran aĝon, kaj ferocaj hindoj ekvolis jam enprizonigi ŝin pro "instigo al protestoj"
Tute eblas, ke la pupistoj pretigas por ĉi-knabino pli seriozan rolon de liberala politikisto.
https://www.breitbart.com/asia/2021/02/04/india-co...

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-februaro-05 10:28:48

IgorSokoloff:Jen ekzemplo de nekredebla maliceco...
Apenaŭ aminda pupeto Greta Thunberg, dekomence projektita por ekologiaj ludoj, atingis 18-jaran aĝon, kaj ferocaj hindoj ekvolis jam enprizonigi ŝin pro "instigo al protestoj"
Tute eblas, ke la pupistoj pretigas por ĉi-knabino pli seriozan rolon de liberala politikisto.
https://www.breitbart.com/asia/2021/02/04/india-co...
Estas konflikto inter du legitimecoj: la rajto de lando sin mastrumi sen fremda entrudo, kaj la rajto de la homoj havi puran planedon kaj decajn vivkondiĉojn. Tial urĝas unuiĝinta planedo, pri kia revas esperantistoj, kun instanco por solvi la konfliktojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-08 16:28:06

Ŝajnas, ke ankaŭ inter la madridaj regantoj troveblas sufiĉe konsciencaj personoj, kiuj havas sufiĉe objektivan opinion pri la situacio ĉirkaŭ Katalunio.
Ekzemple, vice-premjero Pablo Iglesias, kiu malkonsentas kun la hispana ministro de l' eksterlandaj aferoj koncerne ŝian bombastan aserton, ke Hispanio estas demokratia ŝtato.
Pri tiu malkonsento inter registar-kolegoj informas hispana komunikilo "El Pais".
https://elpais.com/espana/2021-02-08/pablo-iglesia...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aprilo-25 17:07:20

Subite-neatendite la nuna formala estrulo de "ekskluziva" nacio solene deklaris, ke Usono finfine agnoskas la fakton de la genocido de armenoj fare de turkoj.
Pri tiu preskaŭ nekredebla evento temas en či-artikolo de "Washington Post:
https://www.washingtonpost.com/world/2021/04/22/ar...
Espereble, la usona "establishment" iom post iom ekkuraĝos agnoski ankaŭ la pli larĝ-skalan genocidon de nord-amerikaj indiĝenoj...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-majo-06 12:03:25

Probable, Anders Rasmussen, eksa "gen-seko" de NATO kaj nuna estrulo de "Alliance of Democracies Foundation" estas iom elrevigita per rezultoj de la opinisondo, kiun mendis lia "fondaĵo".
Ĉi-enketo evidentigis, ke malgraŭ intensa anti-rusia kaj anti-ĉinia propagando multaj oksidentuloj opinias, ke ĝuste Usono reale minacas demokration en la mondo.
Pri tio temas en artikoloj de brita gazeto "The Guardian" kaj germana ĵurnalo "Der Spiegel":
https://www.theguardian.com/world/2021/may/05/us-t...
----------
https://www.spiegel.de/politik/deutschland/deutsch...

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-07 10:03:04

Mi legis la Guardian artikolon:
Voters in Norway, Switzerland and Sweden are most confident their country is democratic, but so are the Chinese, where 71% agree that China has the right amount of democracy. In Russia only 33% think their country is democratic. Global support for Joe Biden’s plans to stage a Democracy Summit is high in every country save China and Russia.
Ĉu vi ankaŭ opinias, ke Ĉinio estas dufoje pli demokrateca ol Rusio?

Reen al la supro