Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-29 09:10:32

Amuza evitemeco...
Por kulpigi Rusion ordinare sufiĉas la vortoj "highly likely", iuj realaj pruvoj ne postulendas.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-29 09:11:33

Pli-malpli objektivaj artikoloj pri anti-rusia "Skripal-projekto".
En brita "The Guardian":
https://www.theguardian.com/commentisfree/2018/jul...
Kaj en germana "Heise":
https://www.heise.de/tp/features/Nowitschok-Schon-...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-29 10:22:02

Mi evidas nenion, nur faras rektan demandon.

Malsincereco de la kontraŭuloj ne rajtigas vin esti samkia. Oni ne (jam*) estas devigata elekti flankon. Mi estas skeptikema, kaj atendas konvinkan pruvon de iu flanko. Mi nur povas kompari ambaŭflankajn klopodojn por fari lumon pri la afero kaj trovi la veran kulpulon.




* Kiam la konflktoj akriĝas, ambaŭ flankoj taksas neŭtraluloj kiel perfiduloj, kaj tiujn nenie estas sekuraj, almenaŭ surloke.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-29 19:42:43

Rekta estis ĝuste mia demando, al kiu vi reagis reale eviteme, per ruzeta ritorika demando, respondo al kiu tute klaras.
Se vi ne kapablas esti sincera, do tajpu kviete viajn bagatelajn mesaĝojn kaj ne provu ludi rolon de saĝulo-mentorulo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-01 09:49:15

Mi serĉis la lastan rektan demandon, meze de via asertaro. Se mi flankenmetas la tute lastan, kiu demandas al mi ĉu mi komprenis (verŝajne ne, laŭ via reago), mi trovas tiun:
Sed konfesu, compañero Altebrilas, ĉu vi reale kredas je senpruvaj asertoj pri tio, ke Rusio enmiksiĝis kaj influis la usonan prezidentan elektadon, ke spionoj de Putin provis "operetece" veneni Skripal'on per amas-pereiga batala gaso, certe havante pli oportunajn rimedojn por mortigi iun individion, kaj ke "kovardaj rusuloj" intencas ataki Eŭropon?
Mi ne estas juĝisto, do al mi ne devas taksi pruvojn pri la kulpemo aŭ ne de la rusaj servoj. Mi nur estas uzanto de la amaskomunikiloj, sed tamen scivolema pri argumentoj de aliaj vidpunktoj. Sed kiam informo estas daŭre malhavebla, mi emas supozi ĝin malfavora al tiu, kiu povus diskonigi ĝin kaj ne faras.

Ekzemple, la debato pri lingvoj estas forigita: mi supozas do, ke la konkludo de tia debato estus malfavora al la "preferata" (laŭ oficiala propagando) solvo: la tut-angla (t.e. ke oni NE uzu alian internacian lingvon ol la angla, iel-ajn aĉa estu la nivelo de la parolontoj). Mi konkludas, ke, se ili ne volas debaton por decidi, ke alia solvo ol la angla ne taŭgas, ili fakte konfesas, ke tiu solvo estas mallegitima.

Eterna debato pri kiu havas la devon de pruvo.

Por resume respondi rekte:
Mi ne scias, sed pluatentas pri ambaŭflankaj konvinkaj argumentoj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:49:32

Btave, monsieur...
Brila ekzemplo de jezuiteca retoriko.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-02 11:13:25

Do, se oni kontraŭas vian vidpunkton, oni estas manipulita de okcidenta propagando, kaj se oni volas esti neŭtrala, racia kaj skeptika, oni estas ĵezuiteca. Oni nur povas konsenti pri via vidpunkto kaj la venontaj konkludoj.

Tio rememorigas al mi iaman anekdoton pri Sovetio:
La laboristoj, kiuj alvenis al laborejo tro malfrue estis senditaj al gulago pro sabotado.
La laboristoj, kiuj alvenis al laborejo tro frue estis senditaj gulagen pro spionado
La laboristoj, kiuj alvenis al laborejo ĝustatempe algulagiĝis pro fitrafiko de brakhorloĝoj kun eksterlando.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-02 18:34:45

Ankaŭ via vica mesaĝo estas jezuiteca.
Mi ne postulas, ke "manipulitaj okcidentuloj" tuj konsentus kun mi, kaj vi certe konscias tion. Mi nur invitas ekrigardi iun diskutindan situacion per larĝe ovritaj okuloj kaj "ŝalti" elementan logikon, se mankas elementa intuicio. Krome, mi donas ligilojn al neŝablonaj artikoloj de okcidentaj ĵurnalistoj. Fakte, mi prezentas ne mian propran vidpunkton, sed vidpunkton de sufiĉe klarvidaj kaj objektivaj analizistoj, kaj ankaŭ tion vi certe konscias.
Mi tamen jam komprenis, ke vi ne kredas je la menciitaj kontraŭ-rusiaj akuzoj. Se vi kredus, vi certe tuj "heroece" deklarus: "Jes, mi kredas tion". Sed ĉar vi evitas rektan respondon, babilante pri neŭtraleco, racieco kaj skeptikeco, do konkludeblas, ke vi ne kredas, sed ial timas aŭ ĝeniĝas konfesi tion.
Kaj ankaŭ la citita anekdoto estas jezuiteca okcidenta elpensaĵo. Brakhorloĝoj en SovetUnio vendatis libere kaj estis atingeblaj por ĉiuj. Kaj oni ne "enGULAGadis" malfruintajn laboristojn, nek des pli tiujn, kiuj trofruantis.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-02 18:39:33

La mesaĝo estas kaŝita.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-02 22:27:52

Žustenčik, mi tralegis vian kaŝitan mesaĝon.
Vi denove sukcesis amuzi min per via kutima infanece-absurdeca logiko.

Reen al la supro