Al la enhavo

Oni laŭfundamente pruvis ke la pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties sekso, ne estas kontraŭfundamenta!

de Jxusteno, 2020-marto-13

Mesaĝoj: 86

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-13 17:29:48

Unue, oni bezonas atente legi la blogeron por kompreni ke la pronomo ri ne estas kontraŭfundamenta. Oni ja povas same diri "nenie estas dirite ke la ne-Zamenhofa sufikso -end- ne estas kontraŭfundamenta, tial ĝi estas kontraŭfundamenta".

Uzado de la pronomo li por priparoli nespecifan personon (iu → li, ĉiu → li; neniu → li ktp), personon kies sekso ne estas konata de la parolanto aŭ estas konata de la parolanto sed intence nerivelata al la alparolato(j) aŭ Dion aŭ anĝelon ja kongruas kun la naciaj tradukoj en la kvina regulo, en la Universala Vortaro kaj la Ekzercaro kaj ekzemploj en la Ekzercaro kaj en la Antaŭparolo. Uzado de la pronomo li por priparoli homon, pri kiu kaj la parolanto, kaj la alparolato(j) scias ke ri ne estas iĉo, ne kongruas kun la naciaj tradukoj kaj Fundamentaj ekzemploj.
Uzado de la pronomo ĝi por priparoli beston aŭ objekton kongruas kun ĉiuj naciaj tradukoj kaj ekzemploj Fundamentaj ekzemploj, uzado de la pronomo ĝi por priparoli infaneton kongruas kun la angla traduko kaj ekzemploj en la Ekzercaro. Uzado de la pronomo ĝi por priparoli personon-neinfaneton tute ne kongruas kun la naciaj tradukoj kaj Fundamentaj ekzemploj.

Mi estas Fundamentisto, sed ne Lingv-Respindisto.

En la Antaŭparolo de la Fundamento estas dirite: "li[la aŭtoro de Esperanto] petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro[la Fundamento de Esperanto]".
En la sama Antaŭparolo estas dirite: "Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj".

Kaj fino.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-13 17:34:25

Zam_franca:https://lernu.net/forumo/temo/27788/4#p373509

Ho ne, la malsameco estas inter "genra indenteco" kaj nun "sekso".

Mi do nun donu iomete mian opinion: debatoj aĉigas la lingvon ĉar ili malstabiligas ĝin. Riistoj parolu Riisme, Esperantistoj parolu Esperante, sed neniu malstabiligu Esperanton per enormaj reformoj!! Malstabileco estas makulo.
La fadeno ja estas tre simila, sed ne la sama (en la blogero estas pli da argumentoj kaj pli da ekzemploj).

Oni povas ankaŭ diri "debatoj aĉigas la svedan" kaj "henistoj parolu henisme, svedlingvanoj parolu svede".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-14 12:19:30

Jxusteno:
Zam_franca:https://lernu.net/forumo/temo/27788/4#p373509

Ho ne, la malsameco estas inter "genra indenteco" kaj nun "sekso".

Mi do nun donu iomete mian opinion: debatoj aĉigas la lingvon ĉar ili malstabiligas ĝin. Riistoj parolu Riisme, Esperantistoj parolu Esperante, sed neniu malstabiligu Esperanton per enormaj reformoj!! Malstabileco estas makulo.
La fadeno ja estas tre simila, sed ne la sama (en la blogero estas pli da argumentoj kaj pli da ekzemploj).

Oni povas ankaŭ diri "debatoj aĉigas la svedan" kaj "henistoj parolu henisme, svedlingvanoj parolu svede".
En Svedujo, ne plu estas enorme aĉa debato, ĉar balotis la Akademio.

La esperanta Akademio balotu tujtuj kaj homoj respektu ĝian elekton!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-14 14:39:34

La Akademio ne povas agi kontraŭ la Antaŭparolo de la Fundamento, nek kontraŭ la Deklaracio. Ĝi certe povas per voĉdanado oficialigi la pronomon ri aŭ lasi tiun resti neoficiala, sed ne povas malpermesi ĝin.

El la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo (kvankam la Deklaracio ne estas parto de la Fundamento, ĝuste ĝi validigas la Fundamenton):
"Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo".
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/bu...

En la Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto (!) estas dirite: "Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo".
Ŝajnas al mi ke Bertilo Wennergren, Markos Kramer kaj Edmund Grimley Evans estas unuj el la plej spertaj kaj aŭtoritataj (eble eĉ la plej spertaj kaj aŭtoritataj) esperantistoj (Kramer kaj Wennergren cetere estas esperantologoj). Krom tio, ili estas membroj de la Akademio de Esperanto. Ilia subteno (en la okazo de S-ro Wennergren sub "subteno" mi subkomprenas nemalkonsilon en PMEG) de ri, laŭ mi, estas sufiĉa por laŭfundamente uzi la pronomon ri por priparoli personon. En PMEG, kies aŭtoro estas Bertilo Wennergren, se vorto estas malkonsilata, ĝi estas signita per du steletoj (*) sed la pronomo ri ne estas signita tiel - sekve ĝi ne estas malkonsilata.
En la svedan estas enkondukita la pronomo hen. Do, tia fenomeno ne estas unika por Esperanto.
Ri en PMEG:
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....

Ri en la Reta Vortaro:
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ri.html

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-14 15:41:48

Ĉu en naciaj lingvojn ekzistas egala nomo por viro aŭ virino, kiuj la seksa orientiĝo estas malsama al komula t.e. li/ŝi?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-14 16:43:18

Vinisus:Ĉu en naciaj lingvojn ekzistas egala nomo por viro aŭ virino, kiuj la seksa orientiĝo estas malsama al komula t.e. li/ŝi?
Seksa orientiĝo estas allogateco al anoj de iu sekso. Mi supozas ke vi celis seksan identecon. En la angla estas "genderqueer" kaj "enby" por neduuma persono.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-14 19:11:06

Seksan identecon portas la identigilo,

3 trovoj en Ĉu li bremsis sufiĉe?, Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano., 1978

la albanaro tion sentis kiel rifuzon al la propra identeco. Oni akuzis lin pri rasismo, ekspluata kaj
tiom da povo, ke li sukcesis aranĝi novajn nomon, identecon, eĉ falsan pasporton por mi. Serĉu kiom a
en Usono, kie oni nur ĵuras pri la ĝusteco de la identeco, nomo, naskiĝdato, ktp, sen devi prezenti

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-15 12:42:35

Ĉu iu povas argumenti klare?

Kial reprezentanto de biologia speco Homo Sapiens indas apartan pronomon alian ol "ĝi"?

Kaj se la argumentado estas logika kaj konvinka, tiam

Kial reprezentantoj de biologia speco Homo Sapiens ne indas apartan pronomon alian ol "ili"?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-15 13:04:58

Oni povas diri ĝi-diri infaneton. Sed uzado de la pronomo ĝi por priparoli personon-neinfaneton estas kontraŭ la tradukoj en la kvina gramatika regulo kaj ekzemploj en la Ekzercaro, t. e. kontraŭfundamenta.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-15 13:15:09

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro