Al la enhavo

Ĉinio estas nazio

de abaligu, 2020-oktobro-08

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

derverwandte (Montri la profilon) 2020-decembro-17 08:58:21

Zam_franca:新疆. Xin-jiang. Nov-limo.
Kial la ĉinregistara propagando en la "reedukadejoj" neas la fakton, ke Xinjiang jam estis sendependa lando, sub alia nomo?
Bc60 xinjiang estis parto de cxinujo! Bc60 kie estas via Lando? Kie estas usono?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-17 09:56:55

Bc60: "-60" aŭ "60 antaŭ Kristo"

Mi ne neis, ke Ĉinujo jam regis la ujguran regionon en periodoj antaŭ 1949. Mi diris, ke Xinjiang, sub alia nomo, jam estis sendependa lando. Tion la ĉin-registara propagando ŝajnas nei.

Ĉu vi vere deziras malantaŭeniĝi tiom malnoven en la historio? En -127 Tibeto estis sendependa, nomiĝante Reĝujo de Tibeto. Estas eĉ pli malnove! Do laŭ via pensmaniero, ja Tibeto estu sendependa.

Se vi vere interesiĝas pri la respondo, en -60 mia lando (kiu ne vere ekzistis kompreneble), tiam nomiĝanta Gaŭlujo, estis invadonta de Romio. Ĝuste tiam komenciĝas la historio de Francujo laŭ multaj historiistoj.

Usono kompreneble ne ekzistis, Usono havas specialan kaj, kiel ŝtato, junan historion, estante la unua kolonio kiu sendependiĝis. Tiu historio estas plena je persekutadoj de "denaskaj usonanoj" (native americans) kaj aliaj minoritatanoj. Tamen iom post iom la situacio mildiĝis kaj ĉiuj homoj akiris rajtojn, eĉ politikajn. Denaskaj usonanoj plu ne estas traktataj tiel respekte kiel eble, tamen ili ja ne plu estas persekutataj kiel antaŭe.

Kompreneble, ke paroli pri tiom malnovaj aferoj estas stultaĵo. La plejparto de la aferoj okazinta antaŭ la 18-a jarcento certe ne estas sencohava pri nunaj landlimoj.

En la 20-a jarcento, Xinjiang, sub alia nomo, estis dufoje sendependa lando. Mia demando estas: kial Ĉinujo neas tion? La koncentreja propagando diras ke "Xinjiang neniam estis Orienta Turkistano". Tio estas malvera. Xinjiang sub la nomo Orienta Turkistano jam estis sendependa dufoje en la 20-a jarcento. Estas fakto. Do kial nei tion?

Reen al la supro