Al la enhavo

Matematika tasko

de sergejm, 2021-februaro-10

Mesaĝoj: 112

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-oktobro-13 09:46:04

45 gradoj estas kiam alteco de la konstruaĵo estas h = 0 aŭ tro malgranda.
tg φ = v / vf = v / sqrt(v² + 2 g h)
Vidu angle:
https://youtu.be/xwhbT9Do1RQ

nornen (Montri la profilon) 2022-januaro-19 05:47:56

Kiu vaste diskonigita komputila programo uzas sennulan dudeksesuman nombrosistemon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-januaro-28 10:57:24

Mi supozas, ke la movo de la ŝtono estas la rezulto de du movoj: unu horizontala, kun konstanta rapideco, kaj unu vertikala, kun konstanta akcelo. La horizontala devas iri maksimuman distancon antaŭ ol la ŝtono atingu la grundon. <

Oni do kalkulu la daŭron de la falo, poste la distancon..

Mi estas tro pigrema por kalkuli mem.

benlisur (Montri la profilon) 2022-majo-05 12:14:49

Ŝajnas, ke oni trovas tian triangulon sur sfero kun radiuso r, oni trovos ankaŭ tian triangulon sur ĉiu sfero kun radiuso 0 <ρ

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-majo-29 17:44:28

Saluton, karaj kolegoj.
Provu solvi ĉi tiun problemeton:
En haveno troviĝas ŝipo, kaj laŭ ĝia flanko pendas ŝnura ŝtuparo. La ŝtuparo havas dek ŝtupojn, kaj la distanco inter tiuj ŝtupoj estas tridek centimetroj. La plej suba ŝtupo tuŝas la surfacon de la akvo. Komenciĝas fluso, dum kiu la surfaco de la akvo altiĝas po 11,11 centometroj ĉiu-hore.
Demando: post kiom da tempo la akvo atingos la trian ŝtupon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-31 15:56:10

Mankas donitajxo: En kiu stato estas la sxipo?

Metsis (Montri la profilon) 2022-junio-02 11:17:44

Altebrilas:Mankas donitajxo: En kiu stato estas la sxipo?
Alia demando, ĉu estas lundo? ridego.gif

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-junio-02 15:50:03

Supozitas, ke la ŝipo havas sufiĉe bonan staton kaj estas tute preta por longa navigado al fora malproksimo.
Tamen eble gravas, ke tiu fluso okazas probable dimanĉe, la tridek-unuan de Junio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-09 14:46:13

Tiukaze la sxipo kapablas flosi kaj la akvonivelo ne sxangxigxas.

Mi ne bezonas kalkuli kio okazus se truego enlasus akvon kaj devigus la sxipon resti grunde.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-julio-08 08:00:38

Eta herezeca teoremo, pruvanta diecan esencon de la homoj kaj profundan parencecon de ĉiuj objektoj en la Universo:

Иисус Христос мог ходить по воде, а обычный человек может ходить по огурцам.
Но огурцы на 96% состоят из воды. Значит обычный человек — Иисус на 96%.
Но и сам человек на 80% состоит из воды. Значит, человек на 83,3% — огурец.
И отсюда следует, что Иисус — огурец на целых 104.1%, то есть суперогурец.
--------------------
Jesuo Kristo povis paŝi laŭ surfaco de akvo, dum ordinara homo povas paŝi laŭ kukumoj.
Sed kukumoj je 96% (naŭdek ses procentoj) konsistas el akvo. Sekve, ordinara homo estas Jesuo je 96%.
Sed la homo mem je 80% (okdek procentoj) konsistas el akvo. Sekve, la homo je 83,3% estas kukumo.
Kaj el tio sekvas, ke Jesuo estas kukumo eĉ je 104,1%, t.e. super-kukumo.

🥒🥒🥒🥒🥒

Reen al la supro