Al la enhavo

Ĉu Esperantujoj neintence kreiĝis en la gulagoj

de Miland, 2008-septembro-07

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-07 16:10:25

Antaŭ ol multe da jaroj, mi legis pri Esperantistoj en la gulagoj de Stalin (en la konata libro de Solĵenitsin). Tiel disvastis multe da Esperantistoj tra Siberio, kiu povus formi Esperanto-parolantajn komunumojn, precipe post la falo de komunismo. Ĉu iuj de la hodiaŭaj rusaj Esperantistoj, enhavante kontribuantojn al ĉi tiu forumo, estas idoj de la komunumoj faritaj kiel sekvo de tiu disvastigo?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-septembro-07 19:12:01

Gulagoj?

ГУЛаг (Главное управление лагерей) estas mallongigo de Ĉefa Oficejo de koncentrejoj.

Dubinde estas trovi tiujn komunumojn. Mi amlenaŭ neniam aŭdis pri ili.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-07 20:19:49

Dankon pro la rusa leciono!
Mi provis legi la rusajn literojn. Ĉu ili prononciĝas "Glavnoje Upravljenije Lagjerjei"?
Turninte min al la PIV 2005, mi ja devintus uzi la vorton gulago. In PIV 2005 tiu signifas kaj la centra oficejo kaj la tuto de tiuj koncentrejoj.
Estus bone se troviĝus Esperantistaj idoj de la eksmalliberuloj de la gulago.

novatago (Montri la profilon) 2008-septembro-08 13:31:22

Terurĉjo:
Dubinde estas trovi tiujn komunumojn. Mi amlenaŭ neniam aŭdis pri ili.
Ĉu eble Miland ĵus verkis la unuan esperantan urban lengendon?

okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-08 14:59:39

novatago:Ĉu eble Miland ĵus verkis la unuan esperantan urban lengendon?

okulumo.gif
Ne, mi neniam skribis artikolojn de Vikipedio - tamen, ŝajnas interesa artikolo!

novatago (Montri la profilon) 2008-septembro-09 13:38:44

Miland:Ne, mi neniam skribis artikolojn de Vikipedio - tamen, ŝajnas interesa artikolo!
Ŝajne, vi ne komprenis mian ŝercon. Mi ne parolis pri verki artikolojn sed pri verki legendojn.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro