Al la enhavo

LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON

de spiritualdigest, 2009-januaro-04

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-18 18:36:44

Sportistoj, kiuj "gajnas pli ol sciencistoj kaj religiistoj", ili perdas propran sanon pro tio. Kial kritiki ilin? Ili mem scias, kion ili faras.
Ni rigardu ekzemple ĵurnaliston, kiu lukras per mensogo. Ja neniu miros, se iu kritikos ĵurnaliston, kiu skribas pri tio, pri kio li ne scias. Se iu ĵurnalisto skribas mensogaĵon pri vi, vi povas apelacii en juĝejo.
Kial ne kritiki tiun, kiu diras pri tio, pri kio li certe scias nenion, kaj prenas monon pro tio? Nu, eble ni devas ne kritiki lin, sed kontraŭe laŭdi lin pro lia lerteco!

josell (Montri la profilon) 2009-februaro-05 17:16:15

Iĉo:
Sportado ja ne utilas, sed ĝuigas multajn spektantojn. La sama ja povas diriĝi pri religiistoj, sed neniu devigas nin spekti sporton kiel oni devigas nin aŭdi, legi, kaj vivi religiaĵojn.
Erarego via...

Multaj gepatroj kaj eĉ lernejoj -jes, lernejoj- vidigas kaj sciigas sportojn.

Do, mi diradas, unue sciu.

(Aparte, mia estiminda logikeco ne estas diskutata.)

Personale, mi pensas ke estas bedaŭrinde ke la sanigistoj, kiu laboregas kaj helpegas, ne ricevas pli ol sportistoj. Tiel estas la monismo kaj ĝusteco homa.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-07 03:34:22

Denove ...

Iĉo:Kaj neniu publike instruas ke oni suferos kaj (ĝuste!!) suferu pro manko da sporta intereso, kaj neniu volas devigi [foje perleĝe] ke ĉiuj vivu laŭ la reguloj de iu sporto. Kaj neniu per senĉesa kritikado klopodas silentigi tiujn, kiuj ne aparte ŝatas sporton.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-07 03:41:33

josell:Personale, mi pensas ke estas bedaŭrinde ke la sanigistoj, kiu laboregas kaj helpegas, ne ricevas pli ol sportistoj.
Ĉi-punkte mi konsentas kun vi. Kuracistoj tamen tute ne estas kutime malriĉaj, sed volontaj kuracistoj, kiel ekzemple tiuj, kiuj laboras kun Medecins sans Frontiers, ja nepre ricevu pli da fonduso por ebligi pli da helpo.

Reen al la supro