Al la enhavo

PRI LA TUTTERA HOMARA VETERVARMIGADO

de mansaro, 2009-januaro-24

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-08 13:24:20

Iu devas mencii, ke unu el la sciencaj antaŭdiroj pri la vetervarmigo estis ke la vetero multe pli varios ...

Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-21 10:06:09

Nu unue la varmiĝo pro la poluado ne estas pruvita. Estas ia tendenco al plivarmiĝo de la klimato, kaj eĉ nun ŝajne la averaĝa temperaturo altiĝis ne pli ol je 1-2 gradoj kompare de la antaŭkvindekjara tempo. Tiu tendenco eble estas parto de iu ciklo, pri kiu ni nun ne scias., sed la fakto estas, ke mankas pruvoj, ke tiu plivarmiĝo estas sekvo de poluado.
Kaj due: eĉ se la temperaturo altiĝos je pliaj 10 aŭ 20 gradoj, la neĝo ĉi tie eĉ ne komencos degeli, mi eĉ ne diras pri mezo de januaro, do la plivarmiĝo okazu - mi ne timas ĝin!ridulo.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-24 16:14:28

Kampanjisto de Greenpeace iam diris al mi: "oni ne scias kiel estos la estonteco, sed certe ĝi estos tiel; variema kaj limema".
Mi verkos artikolon pri la graveco de Amazonio ene de la tutmonda varmiĝa kunteksto. Kiam mi pretos ĝin mi lasos la ligilon ĉi tie.

Sammondane,
Ĥod

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-02 11:22:17

Domaĝe, pasinta semajna lanco de Usona kosma aparato "Orbiting Carbon Observatory" finiĝis akcidenton. La aparato mezuradus la dukarboksigenon koncentracion, sed jam ne povu fari tion. Ĝi kolektus informacion, kio klarigu la branĉotemon.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-marto-02 14:36:42

MikhailMarkeyev:Domaĝe, pasinta semajna lanco de Usona kosma aparato "Orbiting Carbon Observatory" finiĝis akcidenton. La aparato mezuradus la dukarboksigenon koncentracion, sed jam ne povu fari tion. Ĝi kolektus informacion, kio klarigu la branĉotemon.
Mi ankaŭ bedaŭras, sed samtempe, mi timas ke Usono uzos tian ilon por konfirmigi sian mankon de kulpo. Sed mi ja bedaŭras ĉar tian studadon gravegas.

Sammondane,
Ĥod

mccambjd (Montri la profilon) 2009-marto-02 16:22:13

Rodrigoo:...sed samtempe, mi timas ke Usono uzos tian ilon por konfirmigi sian mankon de kulpo.
Mi ne komprenas kiel preciza mezurado de mondvarmigantaj gasoj demonstrus mankon de kulpo. Ne influa usona politikisto aŭ sciencisto dubas la sumon. Kaj do, la respondaj landoj estas bonkonantaj. La plej grava demando estas "kion do ni faru?" Al mi ne estas klare, ke iu reĝistraro ankoraŭ havas la volon aŭ povon por vere ŝanĝi nian vojon.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-03 04:46:14

mccambjd:Ne influa usona politikisto aŭ sciencisto dubas la sumon.
Mi tute konsentas. Kvankam la Usona registaro ne aldoniĝis al "Kiota protokolo", ĝuste scienca asocio devas klarigi gravecon de la problemo.

Reen al la supro