Al la enhavo

Pri la "dolĉa morto" au "eŭtanazio"

de bretella, 2009-februaro-08

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

bretella (Montri la profilon) 2009-februaro-08 15:49:09

En Italujo, lastatempe oni tre multe diskutas, kaj kverelas pri la dolĉa morto, aŭ eŭtanazio.
Kaj eĉ la Registarestro malkonsentas kun la Republikprezidento, kaj la kristana katolika eklezio malhelpas veran kaj sanan debatadon pri tio.
Praktike, okazis ĉi tie ke tribunalo pravigis la patron de virino, kiu ekde preskau 15 jaroj estas tute senkonscia pro aŭtomobila akcidento. La patro volus doni al ŝi dolĉan morton, kiu signifas ne plu manĝigi kaj hidratigi ŝin per aparatoj.
Sed la itala registraro faris leĝan dekreton por haltigi ilin, dirante ke tio estas eŭtanazio, do vera mortigo de iu, sed la Prezidento de la Republiko ne volas subskribi tion, dirante ke la registraro ne povas ŝanĝi verdikton de tribunalo per dekreto. Tio estas kontraŭ nia Nacia Konstitucio.
Resume, la problemo ne estas nur etika, sed ankau leĝfara.

Mi nur ŝatus scii la opinion de alilanduloj pri tiu grava temo, kaj kiel oni rilatas al tio, leĝe kaj etike, en la diversaj landoj de la tuta mondo.

Dankon kaj ĝis!
Luciano (Luĉano)

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-08 19:15:57

Mi ne scias, mi havus dubojn se oni leĝe permesus la eŭtanazion por malsanuloj, kiuj ne povas mem decidi.
Unue la homoj, kiuj decidas, povus erari. Oni ja preskaŭ neniam povas tutcerte prijuĝi la sanstaton de iu homo.
Due kaj pli grave, la homoj kiuj decidas pri la morto, povus havi aliajn interesojn, ekzemple parencoj kiuj anataŭĝojas pri la heredaĵo, aŭ kuracistoj, kiuj volas ŝpari la monon por la kuracado aŭ kiuj bezonas la organojn por aliaj pacientoj, kiuj eble pli pagus.
Estus por mi alia afero, se la paciento mem decidas ke li ni plu volas vivi. Sed ankaŭ tiam estas treege malfacile prijuĝi, ĉu li nur pro malĝustaj kialoj decidas tion, aŭ ĉu li eble estas eĉ trompita de aliaj.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-februaro-09 05:32:47

Ĉi tie en Oregono, Usono, sinmortigo per la helpo de kuracistoj estas leĝa por certfinaj malsanuloj, se malsanulo deziras ĝin. Mi opinias ke ĝi estas ĝusta leĝo.

Pri la leĝa mortigo de senkonsciaj homoj - tio estas malsama afero, pri kiu mi aktuale ne povas decidi.

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-09 11:12:03

En Nederlando eŭtanazio permesiĝas, sed nur por diplomiĝintaj kuracistoj. Kaj ankaŭ estas reguloj por ke ĝi ne misuziĝu.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-09 14:36:19

Ekzistas certaj homoj, leĝdonistoj, ili voĉdonas, ĉu akcepti leĝon, ĉu ne. Se ili voĉdonas kontraŭ eŭtanazio, ili fariĝas respondemaj pro pezaj suferoj de multaj homoj, kiuj ne povas ĉesi suferi. Kial ili povas preni tian respondecon al sia konscienco? Se leĝdonistoj voĉdonos pro permeso de eŭtonazio, kaj krimuloj trouzos tion, kulpo estos sur tiuj trouzantoj, ne sur leĝdonuloj.
Ŝajne, neniu certe scias, ĉu eŭtonazio estas bono aŭ ne, sed leĝo devas permesi ĝin. Kompreneble, reguloj devas ekzisti, kiel en Nederlando.

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-09 15:22:41

Sed ankoraŭ misuzo okazas ĉi tie. Imagu ke gefilo dirus al ĝia maljuna gepatro 'vi suferas, ĉu ne? Vi vivas senesperan vivon, ĉu ne?' por pli frue akiri la heredon! Tio pli-malpli okazas kelkfoje, onidire.

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-10 17:14:36

En mia lando Ĉeĥio oni multe diskutis pri eŭtanasio kaj fine malaprobis ĝin. Ĝuste pro la samaj kialoj, kiel skribas Horsto. Tamen mi legis, ke jam 2 riĉaj sed grave malsanaj ĉeĥoj veturis al Svislando, kie oni lasis ilin digne morti. Verŝajne eŭtanasio estas en Svislando laŭleĝa. Laŭ mia opinio neniu emas morti. La malsanuloj certe havis terurajn dolorojn, se ili konsentis pri mortigo.

karulo (Montri la profilon) 2009-februaro-10 18:36:20

La debato povus esti eĉ pli profunda. El kio devenas la ideo ke morto estas terura afero? Evidente ĉiu homo volas vivi kiel eble plej...se oni minimume povas ĝoji pri la vivo.
Religioj plenas je kontraŭdiroj, vivo estas sankta afero kaj tamen morto kondukas al nova vivo aŭ eĉ al kuniĝo kun Dio.
Leĝoj devus submetiĝi al la volo de la koncerna homo. Ne taŭgas la argumento ke aliaj homoj (kuracistoj, familianoj,..) povas misuzi la leĝon. Estus kvazaŭ malpermesi geedziĝojn ĉar multaj edzoj mistraktas siajn edzinojn. Ja ekzistas sociaj servoj, polico, juĝistoj, ktp. por kontraŭbatali fiagojn.

bretella (Montri la profilon) 2009-februaro-11 13:54:08

karulo:La debato povus esti eĉ pli profunda. El kio devenas la ideo ke morto estas terura afero? Evidente ĉiu homo volas vivi kiel eble plej...se oni minimume povas ĝoji pri la vivo.
Religioj plenas je kontraŭdiroj, vivo estas sankta afero kaj tamen morto kondukas al nova vivo aŭ eĉ al kuniĝo kun Dio.
Leĝoj devus submetiĝi al la volo de la koncerna homo. Ne taŭgas la argumento ke aliaj homoj (kuracistoj, familianoj,..) povas misuzi la leĝon. Estus kvazaŭ malpermesi geedziĝojn ĉar multaj edzoj mistraktas siajn edzinojn. Ja ekzistas sociaj servoj, polico, juĝistoj, ktp. por kontraŭbatali fiagojn.
Ĉu vi bonvole povas iomete rakonti pri kiel estas traktata la problemo en Hispanujo? Lastatempe Hispanio estas tre progresema idee, kaj mi ĉiam interesiĝas pri kio okazas tie.

Pri tio, kion vi diris mi konsentas parte (ankaŭ laŭ mi morto ne devus esti timiga afero, sed tio estas alia temo, kaj oni povus diskuti dum jaroj pri tio), kara Karulo, kaj parte ankaŭ kun Horsto. Fakte se unuflanke eŭtanazio estus facile aplikebla al homoj, kiuj tute konscias, aliflanke ne estas ĝuste ke iu decidus pri la vivo de iu alia. Certe, mi ne konsiderus tion kvazaŭ homicidon, sed nur mi ne ŝatus ke laŭleĝe iu decidus por aliaj. En Italujo, por provi solvi tiun problemon, oni tre diskutas, kaj politikistoj decidos pri tio, pri la "biologia testamento" aŭ "anticipita deklaro pri malsantraktado", kiu estas subskribita esprimo en tutkonscia stato , pri kiel oni volos esti kurace traktata kaze de malsano kun senkonscia stato.
Tio estas bona kaj ankaŭ ĝusta propono laŭ mi, kvankam certe restos la problemo pri infanoj kaj neplenaĝuloj, sed kompreneble pri ili gepatroj tute rajtus decidi.

Dankon pro via elkora partopreno je la diskuto. ;o)

bretella (Montri la profilon) 2009-februaro-11 13:59:38

bretella:Dankon pro via elkora partopreno je la diskuto. ;o)
Kompreneble la "VIA" en mia dankado, estis direktita al ĉiuj skribintoj, ne nur al Karulo. okulumo.gif

Reen al la supro