Al la enhavo

Pri la fina.

de warcana, 2010-marto-01

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

warcana (Montri la profilon) 2010-marto-01 12:54:21

Saluton!

Mia koramiko kaj mi ĵus eklernis la finnan. Ni nun serĉas geamikojn kiu parolas aŭ lernas la finan por korespondi... sed ŝajnas al mi ke vere malmulte da homoj interisĝas pri tiu belega lingvo. Lernu eĉ ne havas finan forumon malgajo.gif

Ĉu ni estas frenezuloj? okulumo.gif

Se iamaniere vi interisiĝas pri la fina aŭ finlando, bonvole respondu!

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-01 13:25:37

Kie oni parolas finan lingvon? Ĉu temas pri la lingvo, kiu ekzistos en la fino de la mondo? Aŭ ĉu eble vi celas la finnan lingvon?

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-01 13:29:36

warcana:Saluton!

Mia koramiko kaj mi ĵus eklernis la finan. Ni nun serĉas geamikojn kiu parolas aŭ lernas la finan por korespondi... sed ŝajnas al mi ke vere malmulte da homoj interisĝas pri tiu belega lingvo. Lernu eĉ ne havas finan forumon malgajo.gif

Ĉu ni estas frenezuloj? okulumo.gif

Se iamaniere vi interisiĝas pri la fina aŭ finlando, bonvole respondu!
Saluton warcana,

certe vi parolas pri la finna lingvo, kiu estas parolata en Finnlando.
Jes, la finnoj oni skribas per duobla "n"! Certe ankaŭ ekzistas konvinka klarigo pri tiu strangeco.

Ekzistas forumo en skandinavaj lingvoj, interalie ankaŭ la finna.

Amike
Klaus-Peter

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-01 13:46:06

Mi persone preferas uzi la finn-devenan formon "suomo" kaj "Suomio" aŭ "Suomujo". Per tio oni povas eviti tiajn miskomprenojn.

Ĝis. okulumo.gif

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-01 13:59:09

arĉjo:Mi persone preferas uzi la finn-devenan formon "suomo" kaj "Suomio" aŭ "Suomujo". Per tio oni povas eviti tiajn miskomprenojn.

Ĝis. okulumo.gif
Saluton arc'xjo,

jes, estas logika pensado. Ankaŭ mi tuj konsentus!
Sed la Akademio de Esperanto sin defendas kontraŭ tio, ĉar "suom/" ne estas internacie kutima. demando.gif

Amike
Klaus-Peter

Filu (Montri la profilon) 2010-marto-01 14:50:41

Espi:Sed la Akademio de Esperanto sin defendas kontraŭ tio, ĉar "suom/" ne estas internacie kutima. demando.gif
Tre strange kelkfoje estas la sinteno de la Akademio, ĉu ne?

Jen Suomio ne sufiĉe internacia, kaj Finnlando estas preferinda.

Jen Kimrio, internacie tre malkutima, sed tiel firme kaj de longe enradikiĝinta en la Esperanta uzado, ke ĝi prefereblu al ĉiu alia propono, eĉ pli internacia.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-marto-01 15:15:52

Respondante la originan demandon, mi ja lernas la finnan. Vi pravas, ĝi estas tre bela kaj interesa.

Sed mia nivelo estas malalta kaj verŝajne ne altiĝos, ĉar ĝi estas malfacila; mi ne konas homojn, kun kiuj mi povus ekzerci, kaj mankas lerniloj… (Mia libro instruas nur la oficialan skriban lingvon, kiu estas sufiĉe malsama ol la vera ĉiutaga parola lingvo.)

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-01 21:39:01

Filu:Jen Kimrio, internacie tre malkutima, ...
Saluton Filu,

mi vidis alilingvajn versiojn en la Vikipedio.
Kaj ŝajnas, ke Wales ankaŭ ne estas tre kutima en la mondvasta lingva diverseco - escepte de la angla.

Amike
Klaus-Peter

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-01 22:19:14

Espi:mi vidis alilingvajn versiojn en la Vikipedio.
Kaj ŝajnas, ke Wales ankaŭ ne estas tre kutima en la mondvasta lingva diverseco - escepte de la angla.
Jen alia ekzemplo: Kartvelio. En plejparto da lingvaro la nomo de tiu lando estas ligita je sankta Georgo. Mi vere pensas, ke Suomio estas eĉ pli konata internacie (ekz. el olimpikaj ĉemizoj de finna hokegrupo) ol Kimrio aŭ Kartvelio.

Ĉiukaze, mi proponas ne rubigi tiun fadenon. Tio estas temo por alia konversacio. rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2010-marto-02 00:20:25

Espi:
Filu:Jen Kimrio, internacie tre malkutima, ...
mi vidis alilingvajn versiojn en la Vikipedio.
Kaj ŝajnas, ke Wales ankaŭ ne estas tre kutima en la mondvasta lingva diverseco - escepte de la angla.
Saluton Espi,

Trairante la diversajn Vikipediojn, mi trovis multajn variojn sur la modelon

(G|W)al(l)es

La latinidoj, la germanaj lingvoj kaj eĉ la hungara kaj la finna sekvas la modelon, kaj nur la keltaj lingvoj kaj la galega, laŭ mia serĉeto, nomis ĝin per io simila al Kimrio (la galega fakte havis la du formojn). Tamen, mi ne ofendiĝas pri Kimrio. Mi nur miras al la firma volo de la Akademio laŭlogike pravigi Esperanton, kiel ĝi estas.

sal.gif

Reen al la supro