Al la enhavo

Japanlingve: Kiel oni tradukus fremdajn nomojn.

de Jordan, 2010-aŭgusto-02

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Jordan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-02 22:55:44

Saluton, Mi havas demandon pri Japanaj nomoj. Mi nomĝas Jordan, en Katakana, oni skribas Jordan ジョーダン. Mi scias ke oni kutime skribas fremdajn nomojn en Katakana. Mi sciiĝis, se oni volas iĝi Japana civitano, oni devas ŝanĝi sian nomon al Japana nomo. Hazarde, en la Japanmaniero, 'Jordan' iĝas 'Jyoudan', kaj per amuza ŝanco, 'Jyoudan' signifas '冗談'(ŝercon). Kvankam, tiu estas ridetinda, mi preferas malpli komikan nomon. Do, jen mia demando: Kiel mi ŝanĝus mian nomon, 'Jordan'? Ĉu la nomo ĝuste tradukas, kaj taŭgas Japanlingve? Kiel oni kutime transmoniĝus? Iom pri mia nomo: Mi nomiĝis Jordan pro la rivero, kiu havas specialan signifon por Kristianoj. La origino estas Hebrea vorto, kaj signifas 'flui malsupren(kvazaŭ rivero)'. Mi bonvenigas ion ajn ideojn. Dankon!

zan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-05 08:07:48

Saluton Jordan. Ĉu mi povos helpi vin?

La famulo "Michael Jordan" estas japane "マイケル・ジョーダン". Neniu ridas lian nomon. Oni prononcas la japanan vorton "冗談/ジョーダン(serĉo)" iomete malsame kiel fremdan nomon "ジョーダン". Mi ne povas klare ekspliki, kio estas diferenco, sed evidente malsame prononcas la du vortojn.

Se vi volas laŭ japana maniero latine skribi "ジョーダン" , ortografie skribu "Jodan","Jōdan" aŭ "Jôdan". "Jyoudan" ne estas ortografia, tamen, se volas, permesata. Laŭ alia ortografia maniero vi povas elekti ankaŭ "Zyôdan", sed tiu skribaĵo pli videblas kiel "冗談".

Alie se vi vere volas eviti "ジョーダン", vi povas elekti "ジョルダン" aŭ "ヨルダン". La nomo de la fama rivero nomiĝas japane "ヨルダン", laŭ japana maniero "Yorudan".

Rajta (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-17 10:11:38

Saluton Jordan.

Ne estas/estus problemo. Ĉar ....
1. ジョーダン Joodan[ʒoːdan] Michael "Jordan"
2. 冗談 じょうだん joodan[ʒoːdan] ŝerco
3. 上段 じょうだん joodan[ʒoːdan] supra/supera ŝtupo/stadio/grado
Japana oni kutime distingas la elparolojn de 1.2.3. per ĉiu akcento.

Japanaj (viraj) nomoj kutime estas skribata per Kanĵio "漢字".
Miaj ideoj estas:
丈男 joodan
条男 joodan
譲男 joodan
aŭ,
恕流男 jorudan
助流男 jorudan (viro kiu helpas fluin)
汝流男 jorudan (Dio diris, "ci estas la flua/fluanta viro")
世流男 yorudan
代流男 yorudan
与流男 yorudan (viro kiu donas fluin)

男 dan: viro (Tiu ideogramo multe estas uzata en viraj nomoj)
流 ru: flui
恕 jo: kompati kaj pardoni (kiel Dia amo)
助 jo: helpi, savi
汝 jo: ci (La personalo kio Dio uzas al homo/persono)
世/代 yo: mondo
与 yo: doni

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-20 03:36:32

恕流男 jorudan
Pardonon, sed lango.gif

Pripensigas min pri 怒羅衙門 www

Rajta (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-20 11:12:45

shoko.gif
Kion signifas 恕流男 en la tajvana lingvo?
Ĉu 怒羅衙門 estas Doraemono?

Reen al la supro