Al la enhavo

Kiel oni tajpas ĉine?

de Terurĉjo, 2007-majo-08

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 21:09:08

Mi havas ordinaran komputilan klavaron, per kiu mi povas tajpi latine aŭ ruse, uzante cirilidajn literojn, ekzemple: У меня простая клавиатура, на которой я могу печатать латинскими или русскими буквами.
Sed mi ne komprenas, kiom granda devas esti ĉina klavaro por tajpi hieroglifojn!!! demando.gif
Laŭ Mielo, ekzistas 55.000 hieroglifoj. Mi ne povas imagi tian klavaron! okulumo.gif
Estimata 黄鸡蛋!
Ekspliku tion al mi, nekomprenanta Terurĉjo! Krome, elpensu al vi pli simplan literan nomon por ke ni uzu kaj tajpu ĝin, ekzemple, Pando, Granda Drakono, Ora Di, aŭ simila, ĉar mi jam lacis lango.gif ĉiufoje kopii vian nomon kaj poste enmeti ĝin en mian mesaĝon.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-09 03:03:43

Pri mia nomo... Se vi ne volas tajpi aŭ kopii mian nomon, bonvolu voki min "Huang Jidan".
Por tajpi ĉine, oni uzas... tajpilon (Mi ne bone scias kiel nomi ĝin), kio troviĝas en la sistemo Vindozo XP.
Bonvolu vidi la bildon.
Atentu tie,kie estas la ruĝa rondo, oni povas elekti la lingvon por tajpi, kaj la entajpilon. Mi ne scias ĉu Vidozo XP en ĉiu lingvo ekzistas la Microsoft-pinjin-entajpilo. Per tiu tajpilo oni povas tajpi ĉine per pinjino. Ekz. Mia nomo, 黄鸡蛋, ĉar la pinjino estas huang2ji1dan4, oni povas tajpi ĝin per tajpi "huang2ji1dan4".
N.B. Ĉar ekzistas multaj hieroglifoj kun sama elparolo, ofte oni devas elekti la hieroglifon por eltajpi. Ekzemple, kiam oni tajpas "huang2", ofte aperas "黄", sed oni povas movi la skribmarko antaŭ la hieroglifon por elekti alian hieroglifon kiu havas la saman elparolon "huang2". Tiel oni povas elekti "皇", "簧", k.a.
PS. Kiel nomi la ilo por tajpi hieroglifon ĉe komputilo?

awake (Montri la profilon) 2007-majo-09 03:39:39

黄鸡蛋:Kiel nomi la ilo por tajpi hieroglifon ĉe komputilo?
Eble, oni povus uzi hieroglifa tajpilo, aŭ redaktilo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 07:26:46

黄鸡蛋:bonvolu voki min "Huang Jidan".
Ĉu "Jedi"? rideto.gif

Al mi plaĉus tia nomo. Ĉu ankaŭ al vi?

Ĉu krom hieroglifoj mem necesas memori ankaŭ iliajn nomojn kaj numerojn?
Mi komprenis tiel, ke por aperigi, ekzemple, vian nomon, necesas tajpi "huang2ji1dan4"=黄鸡蛋.
Aŭ mi miskomprenis?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 07:43:26

黄鸡蛋:Se vi ne volas tajpi aŭ kopii mian nomon, bonvolu voki min "Huang Jidan".
Rusoj neniam parolas: Mi estas Konstantin (Oleg, Sergej, Leonid, Irina).
Ni ĉiam parolas: Oni min vokas Konstantin (Oleg, Sergej, Leonid, Irina). Tio restis en la rusa de antikvaj tempoj, kiam rekte malfermi sian realan nomon estis malbona antaŭsigno, simptomo. Tial ĉiuj havis kvazaŭnomojn kaj parolis: "Oni min vokas..."

Kontraŭe, Esperante oni parolas: "Mi estas..." aŭ "Mia nomo estas...".

Min interesas, ĉu ankaŭ en la ĉina simile al la rusa oni nomas sin?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-09 13:17:03

Terurĉjo:Min interesas, ĉu ankaŭ en la ĉina simile al la rusa oni nomas sin?
Ne tute. Ni Ĉinoj povas simple paroli: "Mi estas..." Sed Ĉinoj ankaŭ, kaj pli ofte parolas: "Mi vokiĝas..." Tamen Ĉinoj neniam parolas: "Mia nomo estas..."
Teruĉjo:Ĉu "Jedi"?

Al mi plaĉus tia nomo. Ĉu ankaŭ al vi?
"Jedi"? Ĉu rilatas al "Huang Jidan"? demando.gif
Fakte, "黄鸡蛋" signifas "flava ovo"... Sed ne voku min "flava ovo" aŭ "ovo"! "Jidan" estas bona.
Teruĉjo:
Ĉu krom hieroglifoj mem necesas memori ankaŭ iliajn nomojn kaj numerojn?
Mi komprenis tiel, ke por aperigi, ekzemple, vian nomon, necesas tajpi "huang2ji1dan4"=黄鸡蛋.
Aŭ mi miskomprenis?
"huang2" estas la pinjino... Normale oni skribas kiel "huáng", sed por tajpi oni tajpas "huang2" per la hieroglifo-tajpilo. Tio estas ne nomo kaj numero de la hieroglifo, sed la elparolo. Oni ankaŭ povas tajpi nur "huang", sen la numero de tono. Kaj oni ja devas memori kaj la hieroglifon kaj ĝian elparolon, du aferojn. La elparolo ne estas tro malfacila ĉar unu hieroglifo havas nur unu silabon.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-09 14:02:50

Kara Jidan !
La Flava Ovo estas kara nomo, sed vi pravas, eble ankaŭ mi ne ŝatus, se oni titulus min ol flava ovo. rido.gif
Ankaŭ mi ne komprenas tute, kiel funkcias via tajpilo. Ĉu vi ne havas foton pri ĝi ? Kiaj signoj estas sur via klavaro ? Tiu estas simpla certe, nur mi ne povas imagi nun.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 14:14:40

黄鸡蛋:
Teruĉjo:Ĉu "Jedi"?
Al mi plaĉus tia nomo. Ĉu ankaŭ al vi?
"Jedi"? Ĉu rilatas al "Huang Jidan"? demando.gif
Ĉu vi spektis "La stelajn militojn"?
"Jedi" Esperante estas skribata "ĝedaj".

Laŭ mi, bela kaj fiera nomo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-10 02:29:38

黄鸡蛋:PS. Kiel nomi la ilo por tajpi hieroglifon ĉe komputilo?
Eble "hieroglifilo"?

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-10 02:34:48

Terurĉjo:Ĉu vi spektis "La stelajn militojn"?
Ĉu vi spektis ĝin kun angla sono aŭ rusa sono aŭ subtitolo? En la angla, multe da nomoj estas ridindaj--ne amuzaj sed senimagaj. Mi esperas ke iu tradukisto kuraĝis ŝanĝi ilin...

Reen al la supro