Al la enhavo

Nova anekdotaro

de Terurĉjo, 2007-majo-09

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 11:05:01

Usonano kaj anglo aliras al lifto.
Usonano parolas: "Ĉu ni eniĝu en elevator-on?"
Anglo miras: "Sed tio estas lift-o!"
Usonano: "Ĉu elevator-on oni inventis en Anglio?"
Anglo: "Ĉu la anglan oni inventis en Usono?"

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 11:56:39

La leĝo de Arĥimedo

Korpo, akven enŝovita,
revas esti reigita -
fortas akvo elŝovita,
De la korpo enpuŝita!

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-09 15:52:52

Kvar amikoj hundoj diskutas dum esperanta ĉiujara renkontiĝo

Jen la franca hundo bojas por havi al manĝi . Li bojas, kaj bojas, kaj sia mastro alportas plenan teleron da viando al li.

La germana hundo iom surprizas :
“Ve, do, vi bojas, kaj al vi oni alportas al manĝi ?
Ĉe mi, ne estas tiel : ĉiam la manĝo estas ekzakte al 7h00 matene, kaj 17h00 vespere”.

La pola hundo :
“Estas kio, viando ?”

Kaj la rusa :
“Estas kio, boji ? “

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 16:44:17

Rusio. Somero. McDonald's.

Charlie (Montri la profilon) 2007-majo-10 22:22:35

Terurĉjo:Usonano kaj anglo aliras al lifto.
Usonano parolas: "Ĉu ni eniĝu en elevator-on?"
Anglo miras: "Sed tio estas lift-o!"
Usonano: "Ĉu elevator-on oni inventis en Anglio?"
Anglo: "Ĉu la anglan oni inventis en Usono?"
Anglio kaj Usono estas du landoj dividitaj per la sama lingvo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-19 21:34:03

Sur tablo kuŝas du libroj: tre maldika kaj tre dika.
La unua, maldika, estas "Vira logiko".
La dua, dika, estas "Virina logiko", volumo № 1.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-19 21:47:50

Terurĉjo ! Kie estas via kara malnova foto ?

Charlie (Montri la profilon) 2007-majo-19 22:33:10

Terurĉjo:Sur tablo kuŝas du libroj: tre maldika kaj tre dika.
La unua, maldika, estas "Vira logiko".
La dua, dika, estas "Virina logiko", volumo № 1.
Terurĉjo, vi vere estas filozofiisto rideto.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-20 01:19:28

Terurĉjo:Sur tablo kuŝas du libroj: tre maldika kaj tre dika.
La unua, maldika, estas "Vira logiko".
La dua, dika, estas "Virina logiko", volumo № 1.
Malvarme...

Kaj, kial la "Vira logiko" estas libro, sed ne unu paĝo sur la dua libro?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-majo-20 01:25:58

Ho, Terurcjo, mi tre ŝatas vian novan foton! Gratulon! rido.gif

Reen al la supro