Al la enhavo

La mondlango, ia esperanto lau chinoj.

de sev, 2011-januaro-10

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-10 09:41:40

Personaj pronomoj:
Mondlango / Esperanto
mi / Mi
yi / Vi (singulara)
hi / Li
xi / Ŝi
ji / Ĝi
li / Li aŭ ŝi
mu / Ni
yu / Vi (plurala)
hu / Ili (pluralo de hi)
xu / Ili (pluralo de xi)
ju / Ĝi (pluralo de ji)
lu / Ili (pluralo de hi aŭ xi)

Posesivajn adjektivojn oni formas aldonante la finaĵon -a al la personaj pronomoj:
Mia = mia; hia = lia; mua = nia; hua = ilia

Posesivajn pronomojn oni formas aldonante la finaĵon -s al la posesivaj adjektivoj:
Mias = miaj; xias = ŝiaj; muas = niaj; huas = iliaj

Refleksivaj pronomoj: (persona pronomo) +self:
Miself = mi mem; hiself = li mem; muself = ni mem; huself = ili mem

Se necese, personaj pronomoj prenas la akuzativan kazon, per aldonado de la finaĵo "m" al la pronomoj.

Ekzemple, hi = li; him = lin; mi = mi; mim = min.
http://www.mondlango.com/esperanto/gramatiko.htm

http://www.e263.com/forum/forumdisplay.php?fid=11

http://tech.groups.yahoo.com/group/mondlango/?m=0

http://www.usingenglish.com/forum/general-langua...

Mi trovas ke tiu projekto multe pli taŭgas ol la lingvo IDO (kaj la sekvaj esperantidoj) por simpligi internacian lingvon. Tamen mi kutimis je la beleco de la zamenofan lingvon, kiu estas ege sufiche neutra, logika, kaj simpla por igi la estontan internacian pont-lingvon. Kaj principe, la etoso de la renkontighoj multe plachas al mi lango.gif

Alia ekzemplo :
En Mondlango, plejmulte radikoj estas neŭtralaj. Ekzemple, bovo = bovo; bovulo = virbovo; bovino = bovino; bovido = bovido; bovaco = bovoviando

sinjoro (Montri la profilon) 2011-januaro-10 12:44:39

Ĝi estas Esperanto kun kelkaj Idaj ŝanĝetoj. Nenio loga.

alonsososo (Montri la profilon) 2011-januaro-10 20:05:21

Estas interesa ligilo. Mi ankoraŭ ne aŭdis pri tiu ĉi lingvo. Kial ĝi ne estas pli konigas? Nun ni komunikas per interreton kaj tie estas tiel multe da esperantistoj kiuj volas plibonigi la mondlingvon.

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-10 21:00:36

alonsososo:Kial ĝi ne estas pli konata !
Char jam ekzistas centoj da esperantidoj, kaj ke tiuj kiuj ighis konataj dividighis en dekoj da projektoj... Do la plejmultaj esperantistoj ignoras tiajn repetitajn provojn sen morgau, kaj nur ghuis la lingvon, kiel tiel ghi estas.

Efektive, la ne-ebla sercho de la perfekteco chiam kauzis perpetuajn changhetojn, kaj finfine nur la klasika esperanto estas vera vivanta konstruata lingvo. Sen gravaj changhoj ekde ghia naskigho, krom tiu acha -i- sufikso, pro la malnova modo de naturismo !

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-11 10:37:01

Vidu ankau :

Mondezo
http://mondezo.lucaslarson.net

Atlango
http://www.vido.net/atlango/

Kun la inda
Suplementa (kompereyma) tekstoy i ANGLA, ATLANGO, ESPERANTO, IDO, NOVIAL,OCCIDENTAL e LATINO SINE FLEXIONE:
en la fino de la pagho !!!

Mi ankau shatas tiujn projektojn.
Sed mi ankau tre shatas klasikan esperanton, kiu vere vivas, kaj kiu ankau belas kaj taugas (ech sen "bona lingvo", ech sen SEFOSAS, ech sen Hiismo, ech sen Na) ridulo.gif

Reen al la supro