ไปยังสารบัญ

"kie ajn" aŭ "ie ajn"

จาก ora knabo, 7 สิงหาคม 2007

ข้อความ 5

ภาษา: Esperanto

ora knabo (แสดงโปรไฟล์) 7 สิงหาคม 2007, 11:59:41

Ie mi vidis la frazon "kie ajn" kaj ie "ie ajn". Kiu, laŭ via opinio (aŭ regulo), estas pli korekta?

mnlg (แสดงโปรไฟล์) 7 สิงหาคม 2007, 12:03:02

ora knabo:Ie mi vidis la frazon "kie ajn" kaj ie "ie ajn". Kiu, laŭ via opinio (aŭ regulo), estas pli korekta?
Ambaŭ estas. Dependas de la kazo. Kie ajn vi trovis ĝin, ne gravas, ĉar ĉie ajn vi povas trovi ĝin. Mi neniam trovis ĝin ie ajn. Sed nenie ajn vi trovos regulon ridulo.gif

ora knabo (แสดงโปรไฟล์) 7 สิงหาคม 2007, 12:41:46

demando.gif ... dankon

黄鸡蛋 (แสดงโปรไฟล์) 8 สิงหาคม 2007, 10:20:09

Fakte, estas ekzemplo:
Kie ajn vi venos, mi vin sekvos.
Ĉi tie "kie ajn" faras subfrazon, kaj do ĝi estas ne-anstataŭ-ebla.
Sed en alia kazo:
Mi ne vidas homojn kie ajn.
Ĉi tie oni povas uzi "ie ajn" anstataŭe, kaj, miaopinie, estas pli bone uzi "ie ajn".

Novico Dektri (แสดงโปรไฟล์) 8 สิงหาคม 2007, 12:54:08

Amiko, nepre ne forgesu la akuzativon! ridulo.gif

Kien ajn vi venos, mi vin sekvos.

Samideane vin salutas,

Benjameno

กลับไปด้านบน