Al la enhavo

Pri la Komenco kaj Kialo de la "Tegmentetoleteroj"

de homojKunHomoj, 2007-septembro-17

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-septembro-17 16:23:25

Antaŭ iom da Tempo mi legis pri la bone konataj "Tegmentetoleteroj" (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ), ke Zamenhof kommence uzis ilin, ĉar la tiamaj polaj Tajpiloj povis tajpi tiujn specialajn leterojn.
demando.gif La pola Alfabeto ne enhavas tiujn leterojn, do kial la polaj Tajpiloj povu havi "Tegmentetoleteroklavoj"? Aŭ ĉu estis alia Metodo por tajpi tiujn?
Kiu scipovas? Ĉu ĉi tie estas iu, kiu konas tiaj tajpiloj?

viaj (iom konfuzaj lango.gif )
hoKo

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-17 19:10:24

"supersignitaj" aŭ (pli neformale) "ĉapelitaj" estas pli taŭgaj adjektivoj.

horsto (Montri la profilon) 2007-septembro-17 19:55:42

krome estas literoj kaj ne leteroj.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-septembro-20 21:17:56

Dankon por korekti min, sed mi nur volas scii pri la Tajpmetodo de tiuj Tajpiloj por la supersignitaj Literoj. Kaj kial ili disponebla estis je la polaj Tajpiloj. sal.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-21 13:02:27

Laŭ mia scio, oni elektis cirkumfleksan signon ĉar ĉiuj tiamaj tajpmaŝinoj havis ĝin (pro tio ke la franca estis tre disvasta lingvo). Pri la ondeto mi vere ne scias.

Por tajpi tiujn literojn vi povas uzi kelkajn rimedojn. En Firefox estas aldonaĵo "abcTajpu". En Vindozo estas programo "Ek". Mi sugestas al vi uzi la povon de Guglo por serĉi pluajn informojn.

Hermann (Montri la profilon) 2007-septembro-21 15:56:50

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-septembro-21 18:12:54

Dankon, sed mi jam uzis "Ek!". Mi kreis ankaŭ unu Filmeton pri tio: Jen ĉi tie!

Tamen Dankon, por Informoj.
Amike,
hoKo

Simajro (Montri la profilon) 2007-septembro-22 20:02:46

Kara amiko, samkiel MNLG bone skribis, la "^" signon oni elektis ĉar ĝi estas en ĉiuj la tiamaj (eĉ nunaj) tajpilioj, tial ke la franca estis la kulturlingvo. Pri la signo "ŭ" mi povas diri, ke ĝi ekzistas pro la bezono havi diptongojn en Esperanto. Tial Zamenhof bezonis mallongan sonon de la fonemo /u/ kaj profitante, ke tiu signo jam ekzistis en la latina kaj, ke ĉiuj la tiamaj presiloj havas ĝin (la latina estis deviga lernfako en Eŭropo dum longe), li uzis tiun.

Reen al la supro