Al la enhavo

the usage of "al"

de Hardi, 2007-novembro-03

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-05 06:50:02

Mi estis certa, ke sendis la mesaĝon, kiun mi poste ne eltrovis. Mi esperas, ke mia memoro funkcias sufiĉe bone okulumo.gif , sed nun duboj voras min, ĉu mi mismemoras.
Estimata Jev, mi vin petas ne zorgi plu pri tiu malaperinta mesaĝo. MI ŜATAS LERNU!

Mi opiniis, ke mi ne havas problemojn pri uzado de akuzativo, sed nun, leginte la klarigojn de Ŝak kaj PIV2005, mi iom ŝanĝis mian vidpunkton.
Ŝak kaj PIV 2005:li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron
ŝi ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino
Verdire, mi ne vidas necesecon en uzado de akuzativo en ambaŭ montritaj ekzemploj, precipe en la dua. Mi eĉ opinius ĝin kiel misuzo.

Mi nur cerbumas: kia diferenco estas inter
"li ĵetu ĝin apud la altaron" kaj
"li ĵetu ĝin apud la altaro"?
Mi ne vidas tian diferencon, nur se oni volus diri, ke la unua ekzemplo estas: "li ĵetu ĝin en la altaron (direkte al la altaro), por ke poste "ĝi" kuŝu APUD la altaro". Sed tio estas tro komplika, LMMO.
Mi ankaŭ opinias, ke en la dua frazo uzado de akuzativo "ĉirkaŭ la kolon" estas superflua. Ruse ni uzas genitivon - "вокруг шеи". Ĉu vere, Ŝak? Forigu finaĵon "-n", kio ŝanĝiĝos? Nenio! La vorto "kolo" ne estas rekta komplemento, objekto de la propozicio, tiu estas "brakoj", ankaŭ direkton de la ago "ĵeti" mi ne vidas en la frazo.

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-05 15:04:51

Terurĉjo:Mi nur cerbumas: kia diferenco estas inter
"li ĵetu ĝin apud la altaron" kaj
"li ĵetu ĝin apud la altaro"?
Mi ne vidas tian diferencon, nur se oni volus diri, ke la unua ekzemplo estas: "li ĵetu ĝin en la altaron (direkte al la altaro), por ke poste "ĝi" kuŝu APUD la altaro". Sed tio estas tro komplika, LMMO.
Ne "en la altaron por ke poste...", sed simple al pozicio apud la altaro, kiel "iri en domon" signifas iri al pozicio en domo. Eble tio helpos vin klarige: N kun aliaj lokaj rolvortetoj

Reen al la supro