Al la enhavo

Rusa Lingvo

de Gradski, 2008-marto-11

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-marto-23 12:18:43

Gradski devas nur ekscii, kiaj demandoj estos en ekzameno, kaj ellerni respondojn. Oni ne bezonas scii lingvon por fari lingvan ekzamenon. okulumo.gif

Ankaŭ skribu respondojn sur paperetoj kaj kaŝu ilin en via vesto. Skribu aliajn respondojn sur via haŭto kaj kaŝu tion sub via vesto. Spektu al tio dum ekzameno.

Ankaŭ estos bone amikiĝi okulumo.gif kun ekzamenestro.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-23 20:03:12

Jen du rakontoj kiun mi tradukis de la angla, el Esperanto: a language for the global village de Sylvan Zaft. (Miaj titoloj).

(a) Ĉu ĉefstudo?

Andrej dediĉis milojn de horoj studante kaj legante la anglan. Li interesiĝis en la anglan kiel knabo, kaj pro la tempon li pasigis kun la lingvo, li atingis tre altan nivelon. Kompreneble fojfoje li faris eraretojn kiel fremduloj faras en dua lingvo. Tamen li skribis la anglan kun malpli da eraroj ol multe da denaskaj parolantoj.

Iutage li vizitis Moskvon, ĉirkaŭ kvin miloj da mejloj okcidente de lia hejmo, kiu estas en (tiutempe) la Soveta Malproksim-Oriento. Li vidis fremdan junulinon kiu vane provis komuniki ion al policano. Andrej alproksimiĝis al ŝi kaj diris en la angla, 'Ĉu mi povus helpi vin?'

'Ho, dank' al Dio!' ŝi ekkriis. Ŝi malstreĉiĝis, trovante angla-parolanton. Ŝi estis juna usonanino kiu antau nelonge diplomiĝis de universitato kaj feriis eksterlande. Ŝi apartiĝis de ŝia grupo kaj ne sciis la vojon reveni al ŝia hotelo.

Andrej donis al ŝi direktojn kaj demandis se li piediru kun ŝi por ke li ekzercu sian anglan. Ŝi konsentis kaj ili havis agrablan konversacion sur la vojo.

Antaŭ ili disiĝis, li demandis ŝin pri ŝia ĉefstudo ĉe universitato.

Estis la rusan!

(b) La rusan en tri monatoj

Iutage Claude Piron, estis en librovendejo kiam ino petis la opinion de la komizo pri libro. 'Kiam vi opinias?' ŝi demandis. ‘Po kiom da tempo bezonus la lecionoj?

La komizo foliumis tra la libro, titolita La rusan en 90 lecionoj. Li sugestis ke ŝi studu po unu leciono tage, pasigante po 45 minutoj al horo.

La ino tuj metis ŝian monon sur la vendotablo, ekkriante, ‘Bonege! Post tri monatojn mi scios la rusan!’

Piron diris nenion. Sed li silente memoris kiom da tempon li pasigis al tiu lingvo. Unue, li studis ĝin private dum du jaroj. Poste, kiel universitata studento, li studis la rusan kvar jarojn. Post tiam li pasigis po dek horoj tage dum jaro ĉe tre prestiĝa lernejo por tradukistoj en la universitato de Ĝenevo. Poste li tradukis rusajn tekstojn dum multe da jaroj ĉe la UN kaj la Monda Organizo por Sano (WHO). Li tradukis multe da miloj da paĝojn kaj aŭskultis centojn de paroladojn en la lingvo. Malgraŭ tio, li devas konfesi ‘Kiam venas en la kapo legi Solĵenitsin aŭ Pravda, estas tutaj partaĵoj kiujn mi ne komprenas; mi bezonas vortaron!'

Kaj la ino en la librovendejo opiniis ke ŝi scios la rusan post tri monatoj!

Kion ŝi scius? Eble ŝi povus diri ‘Estas agrabla tago’ kaj ‘Kie estas la necesejo?’ kaj aĵojn ĉe tiu nivelo. Certe ŝi ne povus legi kutiman novaĝ-artikolon en ĵurnalo aŭ priskribi ŝiajn simptomojn al kuracisto aŭ vidu filmon en la rusan kaj komprenu kio okazis.

* * *

Laŭ mi, la moralaĵo estas, ke lerni alian nacilingvon estas malfacila, kaj lerni ĝin perfekte, kiel denaskaj parolantoj, preskaŭ neebla! Jen kialo por havi Esperanton kiel pont-lingvo.

Tamen, mi volas al Gradski bonan ŝancon pri lia ekzameno!

Reen al la supro