ไปยังสารบัญ

Ĉu la rusa estas facile prononcebla?

จาก Terurĉjo, 14 มีนาคม 2008

ข้อความ 4

ภาษา: Esperanto

Terurĉjo (แสดงโปรไฟล์) 14 มีนาคม 2008, 20:29:11

Kiu kapablas senerare prononci plenan nomon de nia nova prezidento - Дмитрий Анатольевич Медведев (Dmitrij Anatoljeviĉ Mjedvjedjev)? shoko.gif

Ĉu eblas mallongigi la nomon? sal.gif

mnlg (แสดงโปรไฟล์) 14 มีนาคม 2008, 20:31:31

Ĉu eblus diri "Putinido", aŭ ĉu en Esperanto tiu estus ofendo?

Terurĉjo (แสดงโปรไฟล์) 14 มีนาคม 2008, 20:50:07

Unue, vi ne mallongigis la familinomon, ĉar en via propono estas kvar silaboj dum la originalo havas ilin nur tri.

Due, la prezidento fakte ne estas la ido, kvankam multaj ofte primokas modernan rusian tradicion elekti kaj antaŭanonci iun kiel akceptonton de l'potenco.

Terurĉjo (แสดงโปรไฟล์) 14 มีนาคม 2008, 21:35:09

La familia nomo de la prezidento signifas "posteulo de persono, nomata urso". lango.gif

Dmitrij Medvedev

Krome, mi ne dubas, ke post kelkaj monatoj oni bone memorfiksos la nomon kaj neniam eraros, parolante ĝin.

กลับไปด้านบน